Igor Tamm
Igor Tamm | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1895 en Vladivostoko |
Morto | 12-an de aprilo 1971 (75-jara) en Moskvo |
Mortokialo | amiotrofa lateralsklerozo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Alma mater | Universitato de Edinburgo • MSU Faculty of Physics |
Familio | |
Infano | Q16406194 |
Profesio | |
Profesio | teoria fizikisto • inventisto • universitata profesoro |
Verkoj | Ĉerenkov-radiado Frank–Tamm formula |
Igor Jevgeneviĉ TAMM (ruse Игорь Евгеньевич Тамм) (8-an de julio 1895, Vladivostok, Rusio – 12-an de aprilo 1971, Moskvo) estis sovetia fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1958 – kun Pavel A. Ĉerenkov kaj Ilja M. Frank – pro klarigo de la Ĉerenkov-radiado. Ĉerenkov malkovris en 1934, ke la ekstreme rapidaj ŝargitaj korpuskloj eligas lumon.
Li diplomiĝius en la Moskva Ŝtata Universitato en 1918, instruis en diversaj alternejoj, universitatoj de la Sovetunio. Li doktoriĝis pri matematika fiziko, poste iĝis gvidanto de teoria sekcio de la Fizika Instituo Levedev (1934).
Kiel profesoro de la Moskva Ŝtata Universitato, li okupiĝis pri kvantuma teorio de la lumo, disŝpruciĝanta en solidaj korpoj. Li ellaboris en 1937 kun Frank la teorion de la Ĉerenkov-radiado.
Li interesiĝis pri paca uzo de la nuklea energio, tiel li okupiĝis pri realigaj metodoj de la reguligita termonuklea reakcio.
- Mortintoj en Moskvo
- Naskiĝintoj en 1895
- Mortintoj en 1971
- Viroj
- Nobel-premiitoj pri fiziko
- Herooj de Socialisma Laboro
- Membroj de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Membroj de la Pola Scienca Akademio
- Membroj de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
- Membroj de la Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina
- Rusiaj fizikistoj
- Sovetiaj fizikistoj
- Teoriaj fizikistoj
- Sovetiaj instruistoj