Jean Baptiste Perrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Baptiste Perrin
Nobel-premiito
Persona informo
Jean Perrin
Naskiĝo 30-an de septembro 1870 (1870-09-30)
en Lillo, Nord,  Francio
Morto 17-an de aprilo 1942 (1942-04-17) (71-jaraĝa)
en Novjorko,  Usono
Tombo Panteono de Parizo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Supera normala lernejo • Lycée Janson-de-Sailly vd
Subskribo Jean Baptiste Perrin
Familio
Edz(in)o Henriette Perrin-Duportal vd
Infanoj Francis Perrin • Aline Lapicque vd
Parencoj Georges Lapicque • David Perrin vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • komponistokemiisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo fiziko • fizika scienco vd
Doktoreca konsilisto Jules Violle vd
Verkado
Verkoj Les Atomes ❦
Œuvres scientifiques de Jean Perrin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Baptiste PERRIN [ĵabaptist pera] (naskiĝis la 30-an de septembro 1870 en Lille, Francio; mortis la 17-an de aprilo 1942 en Novjorko, Usono) estis franca fizikisto, kemiisto kaj politikisto. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1926. Studinto de École Normale Supérieure, li estis instruisto (1898) kaj poste iĝis profesoro (1910) pri kemio kaj fiziko en la Fakultato pri sciencoj de Parizo, kie li instruis dum 40 jaroj.

Por sia unua scienca esplorado, Jean Perrin entreprenis solvi la enigmon de la naturo de katodaj radioj kaj X-radioj. Ĉu ili estas lumo ĉu materio ? En 1895, li demonstris per konvinkaj eksperimentoj, ke la katodaj radioj konsistas el partikloj negative ŝargitaj. En 1896 li konstatis, ke la X-radioj agas kiel ultraviolaj radioj havante etan ondolongon, kaj li malkovris, ke ili jonigas gasajn molekulojn.

La plej fama ol siaj sciencaj esploradoj konsistis serion da eksperimentoj inter 1907 kaj 1909, por konfirmi la interpreton de Albert Einstein en 1905 pri la Braŭna molekula movo, kaj determini la konstanto de Avogadro. En 1913, Jean Perrin publicis la libron « La atomoj », en kiu li kolektis pri fizikaj kemiaj scioj kaj alskribis siajn malkovrojn. Tiu verko famigis lin internacie. Li ricevis la Nobel-premio pri fiziko en 1926 pro pruvi la atomhipotezon, ĉesante definitive la longan batalon pro la ekzistado de molekuloj.

Dum la unua mondmilito, Jean Perrin konceptis kaj fabrikis stereoakustikilojn por lokalizi la malamikajn submarŝipojn kaj arteleriojn. Post la unua mondmilito, li zorgis pri scienca edukado kaj konsekvence skribis artikolojn por la studantoj kaj la publiko. Samtempe, li valorigis organizaĵojn pri la kulturo, la industrio kaj la scienca esploro, unue kiel politika konsilisto kaj poste, kiel ano de la registaro de la franca Popola Fronto. Speciale, li estis iu el la fondintoj de la Observatorio de Haute-Provence en 1936, la Palaco de Malkovro en 1937 kaj la Nacia centro pri scienca esploro (CNRS) en 1939.

Jean Perrin estis ano de la Akademio de Sciencoj de Francio, la Reĝa Societo de Londono, la Reĝa Akademio de Belgio kaj ankaŭ aliaj akademioj. Li estis Grand-oficiroj de la Honora Legio. Jean Perrin ekziliĝis volonte al NovJorko kaj mortis en 1942. Liaj cindroj, tiel same kiel lia amiko Paul Langevin, estis transportataj en la Panteono de Parizo en 1948. Ĉiujare Franca societo de fiziko rekompencas fizikiston per Jean-Perrin premio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj adoleskeco (1870-1891)[redakti | redakti fonton]

Jean Perrin naskiĝis la 30an de Septembro 1870 en Lillo[1] kiam lia patro, la kapitano Jean Baptiste Perrin, estis vundata dum la Francuja-Prusuja milito kaj estis kaptata en Metz la 18an de Aŭgusto. Poste, la prusoj enprizonigis lin la 29an de Oktobro[2]. Thérèse Lasalle, la patrino de Jean Perrin, naskiĝis en Boulogne-sur-mer, kie ŝiaj gepatroj estis nutraĵvendistoj[3]. La patro de Jean, Jean Baptiste Perrin, naskiĝis en Saint Dié, kie lia familio laboris kiel kultivisto[4]. Li komencis en la armeo kiel soldato, suboficiro iĝis kaj poste oficiro kun la rango de subleŭtenanto en 1854[5]. Thérèse Lasalle kaj li geedziĝis en Boulogne la 11an de Julio 1857[6]. Li iĝis leŭtenanto en 1860 kaj kapitano en 1867. Kiam lia kaptiteco en Germanio finiĝis, li revenis en Francion en aprilo 1871. Per la dekreto de la ministro pri Milito, li iĝis kavaliero de la Honora legio la 10an de Marto 1872[7]. Li emeritiĝis en 1874 kaj transloĝiĝis kun sia familio en Lionon, kie li mortis en 1880, kiam li aĝis 59 jarojn. Lia filo, Jean, havis nur la aĝon de 10 jaroj.

Jean Perrin havis du fratinojn : Eugénie, naskita en 1858, kaj Marie-Rose, naskita en 1867. Eugénie ediziniĝis kun sia kuzino François Leprêtre, kuracisto en Liono, la 24an de Junio 1882. Marie Rose, instruisto, edziniĝis kun Gustave Bernard, instruisto, en la urbo Sourdun. Post la morto de ŝia edzo, ŝi reedziniĝis kun Pierre Frédéric la 25an de Novembro 1911.

Kiam ŝia edzo mortis, Thérèse Perrin-Lasalle ricevis monon nur per vidvin-pensio kaj rento de tabakobutiko[8]. La enspenzoj de la familio estis malgrandaj. Jean estis stipendiulo de la Tria Respubliko de Francio. Li studis en la bazlernejo Saint-Rambert, renomita lernejo Jean Perrin en 1949, kaj en la mezlernejo Ampère. Li diplomiĝis pri la letera kaj scienca abituriento kaj iris al Parizo, kie li studis en la supera matematiko-klaso de la bazlernejo Janson-de-Sailly, preparante la konkursan ekzamenon de la altlernejo École Normale Supérieure. Li sukcesis kaj estis la dudeka de la konkurso, enirante tiel en la sciencan promocion[8]. Tiam li militservis kiel soldato en la 36a infanteria regimento de la 3a de Novembro 1890 ĝis la 23a de Septembro 1891. Poste li ekzercis ses militajn periodojn, en kiuj li iĝis rezerva oficiro. La 1an de Oktobro 1909, li rangis kiel leŭtenanto en la rezerva milito[9].

Supera Normala Lernejo kaj la Sorbono (1891-1914)[redakti | redakti fonton]

Doktora disertaĵo, geedzeco kaj la unua instrua ofico[redakti | redakti fonton]

Foto[rompita ligilo] de Jean Perrin en 1908
Jean Perrin en 1908

Jean studis en la Supera Normala Lernejo (ENS) inter 1981 kaj 1894[10]. Samtempe li studis en la Sorbono, kie li ricevis du licenciojn pri matematiko kaj fiziko. Li sukcesis la konkurson de instruisto pri fiziko en 1984. Inter 1895 kaj 1898, li iĝis preparisto en fizika laboratorio[11] kaj samtempe verkis sian doktaran disertaĵon, kiun la profesoro Jules Violle direktis. Li doktoriĝis, prezantante sian disertaĵon "Katodaj radioj kaj Röntgen-aj radioj. Eksperimentaj studadoj", en Junio 1897[12]. Tiam, la Societo pri Fiziko de Londono atribuis al li la premion James Joule pro sia disertaĵo.

La 31an de Aŭgusto 1987, li edziĝis kun Henriette Duportal, fratino de unu el liaj amikoj en mezlernejo Janson-de-Sailly. Henriette havis abiturienta diplomo, kiu estis eksterordinara por virino dum tiu periodo. Ŝi estas filino de Henri Duportal, inĝeniero de Nacia lernejo pri pontoj kaj ŝoseoj, nepino de Armand Duportal kiu estis prefekto de Haute-Garonne. Ili havis du infanojn : Aline, naskita en 1899, kaj Francis, naskita en 1901[13]. Aline edziniĝis kun la pentristo Charles Lapicque. Ili havis kvin infanojn, inter kiuj la poeto Georges Lapicque. Ŝi estis ilustristo sub la nomo Aline Lapicque-Perrin. Francis Perrin estis fizikisto, specialialisto pri la nuklea fisio, kaj komisaro de la Komisarejo pri Atoma Energio (CEA) inter 1951 kaj 1970. Li edziĝis kun Colette Auger, filino de Victor Auger kiu estis profesoro pri kemio en la Fakulto pri sciencoj de Parizo. Francis kaj Colette havis tri infanojn : Nils, David kaj Françoise.

En 1898, Jean Perrin kandidatis por la oficio de instruisto pri kemio kaj fiziko, en la Fakulto pri sciencoj de Parizo. Li konkuris kun Pierre Curie. Tamen li estis pli juna ol Pierre Curie, Perrin oficis favore pro siaj diplomoj pri instruisto kaj de la ENS. Ŝajnis ankaŭ determini la elekton, ke la kandidata raportanto de Jean, Henri Poincaré, estis pli influa ol la raportanto de Pierre, Gabriel Lippmann[14]. De 1900 ĝis 1925, Jean instruis kiel profesoro en la ENS de Sèvres.

Dreyfus skandalo[redakti | redakti fonton]

En Januaro 1898, la franca verkisto Émile Zola publikigis, sur la unua paĝo de la ĵurnalo L'Aurore, la konatan leteron “J’accuse...!” (franclingve por Mi akuzas). Tiam komenciĝis la Dreyfus afero. Lucien Herr, bibliotekisto de la ENS, peticiis por fari denove la aferon. La peticio ricevis signaturojn de profesoroj, verkistoj, ĵurnalistoj, artistoj : estis la unua manifesto de homoj nomitaj la intelektulojn[15].

Dum tiu afero, Jean amikis kun samaj politikaj homoj, kiuj estis socialemaj kaj defendis Dreyfus. Liaj amikoj estis Émile Borel, Paul Langevin, Pierre kaj Marie Curie. Ĉiuj aktive subtenis por la Ligo de Homaj Rajtoj kaj partoprenis en la unuaj popolaj altlernejoj. La familioj Borel, Curie, Langevin kaj Perrin tre amike kuniĝis. La geedzoj Borel kaj la geedzoj Perrin multe helpis al Marie Curie, kiam Pierre Curie tragedie mortis en 1906 kaj poste, dum la Curie-Langevin afero en 1911[16].

Dum ilia granda amikeco, ili organizis vespermanĝojn, en kiuj partoprenis Paul Painlevé, Paul Adam, Charles Péguy, Léon Blum, Édouart Herriot. En 1906, tiuj intelektuloj motivigis Emile Borel por kreii la ĵurnalo La Revue du mois (franclingve por La Revuo de la monato), en kiu la readakciaj komitatanoj estis Jean Perrin, Paul Langevin, Aimé Cotton, Jacques Duclaux, Henri Mouton, Robert Lespieau kaj Louis-Jacques Simon. Ankaŭ Blum, Painlevé kaj Herriot skribis en ĝi. En 1907, la familioj Borel, Langevin kaj Curie kune decidis instrui siajn infanojn ekster la publika lernejo[17].

En la komenco de la 20a jarcento, tiuj sciencistoj fariĝis feriogrupo. Somere, Jean Perrin vizitadis la domon ke Louis Lapicque konstruis en Arcouest en 1902. Poste kaj apude, li vizitadis tiun de la historiisto Charles Seignobos. Tamen Jean Perrin luis modestan kaj senkomfortan domon, lia familio ĝuis la eksterordinara bela regiono de Arcouest. Plie, la amikeca etoso ĉe la universitata grupo rapide kunigis la familion de Jean kun la familioj Borel kaj Curie[18]. Post la unua mondmilito, Jean Perrin konstruigis sian vilaon, Ti-Yann, kun la mono de la Nobel-premio. Li plezure gastigis siajn amikojn. Marie Curie ankaŭ konstruigis sian vilaon. Pro la multaj profesoroj de la Sorbono, kiuj vivis dum la ferio en Arcouest, ĵurnalistoj nomis ĝin "Sorbono Plaĝo"[19].

[rompita ligilo]
La partoprenantoj de la unua kongreso Solvay, en 1911
Starantoj (de maldekstre al dekstre) : Robert Goldschmidt, Max Planck, Heinrich Rubens, Arnold Sommerfeld, Frederick Lindemann, Maurice de Broglie, Martin Knudsen, Friedrich Hasenöhrl, Georges Hostelet, Édouard Herzen, James Jeans, Ernest Rutherford, Heike Kamerlingh Onnes, Albert Einstein, kaj Paul Langevin Sidantoj (de maldekstre al dekstre) : Walther Nernst, Marcel Brillouin, Ernest Solvay, Hendrik Lorentz, Emil Warburg, Jean Perrin, Wilhelm Wien, Marie Curie kaj Henri Poincaré.

La atomoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1907 kaj 1909, Jean Perrin publikis serion da artikloj pri la braŭna movado, kiujn li kolektis sub la titolo Braŭna movado kaj molekula realo en 1909[20]. Tiu artikolo, tradukita rapide en la angla lingvo, famigis lin en Francio kaj en aliaj landoj. En 1910, Jean Perrin ricevis promocion de profesoro pri fiziko kaj kemio en la Sorbono. En 1911, li iĝis honora ano de la Instituto pri fiziko de la universitato de Berlino.

Li partoprenis en la unua Solvay-kongreso pri fiziko, kiu okazis en Bruselo. Ernest Solvay organizis tiel la unan sciencan kongreson, kiu kunigis dudekon el la plej grandaj fizikistoj de tiu periodo. Ĉiu partoprenanto devas sendi antaŭe sian labor-prezentaĵon por sia disdonado al la aliaj. La prezentado de Jean Perrin, titolita La pruvoj de la molekula realeco, estas tiel klare kaj argumente, ke ĉiuj partoprenantoj konvikiĝis pri la ekzisto de la atomoj, eĉ la plej nekredemaj partoprenantoj. Precize, la kemiisto Wilhelm Ostwald, kiu havis opinion tiel kontraŭan ke li ne partoprenis al la kunsido de lia kunlaboranto Ludwig Boltzmann, deklaris sian konvinkon post li legis la labor-prezentaĵon de Jean Perrin[21]. Henri Poincaré, kiu estis nekredemulo pri la atoma ekzisto ĝis la prezentado de Jean Perrin, konfidis :

Citaĵo
 La atomo de kemiistoj estas nun reala 
— Henri Poincaré

Jean Perrin deziris komuniki sian atoman koncepton al la civitanoj, publikigante la libron La Atomoj en 1913. Tuj gi estis tradukata en diversaj lingvoj. La 30a de julio 1914, li estis Kavaliro de la Honora Legio[22].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (fr) Micheline Charpentier-Morize, Jean Perrin (1870-1942). Savant et homme politique, Belin,‎ , 285 p. (ISBN 2-7011-2002-0)
  • (fr) Fernand Lot, Jean Perrin et les atomes, Éditions Seghers,‎ , 222 p.
  • (fr) Albert Ranc, Jean Perrin. Un grand savant au service du socialisme, Éditions de la liberté,‎
  • france Les grosses molécules en solution, omaĝa kongreso al Jean Perrin kaj Paul Langevin, Kolegio de Francio, 1948.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://gw.geneanet.org/machaon75?lang=fr&pz=jean+baptiste&nz=perrin&ocz=0&p=jean+baptiste&n=perrin
  2. http://www2.culture.gouv.fr/public/mistral/leonore_fr?ACTION=RETROUVER&FIELD_1=NOM&VALUE_1=PERRIN&NUMBER=82&GRP=1&REQ=%28%28PERRIN%29%20%3aNOM%20%29&USRNAME=nobody&USRPWD=4%24%2534P&SPEC=9&SYN=1&IMLY=&MAX1=1&MAX2=1&MAX3=100&DOM=All
  3. http://archivesenligne.pasdecalais.fr/console/ir_seriel_visu.php?SID=8qm545aulnhpk2g8kfan6amnn2&id=205821617&l=1350&h=632&titre=205821617#
  4. http://www.janinetissot.fdaf.org/jt_perrin.htm
  5. http://www.janinetissot.fdaf.org/jt_perrin.htm
  6. http://archivesenligne.pasdecalais.fr/console/ir_seriel_visu.php?SID=r4l6qigets6sbsaogqnsglkdf4&id=199997916&l=1350&h=632&titre=199997916#
  7. http://www2.culture.gouv.fr/public/mistral/leonore_fr?ACTION=RETROUVER&FIELD_1=NOM&VALUE_1=PERRIN&NUMBER=82&GRP=1&REQ=%28%28PERRIN%29%20%3aNOM%20%29&USRNAME=nobody&USRPWD=4%24%2534P&SPEC=9&SYN=1&IMLY=&MAX1=1&MAX2=1&MAX3=100&DOM=All
  8. 8,0 8,1 Charpentier-Morize 1997, p. 19.
  9. http://archives.paris.fr/arkotheque/visionneuse/visionneuse.php?arko=YTo2OntzOjQ6ImRhdGUiO3M6MTA6IjIwMTgtMTItMDIiO3M6MTA6InR5cGVfZm9uZHMiO3M6MTE6ImFya29fc2VyaWVsIjtzOjQ6InJlZjEiO2k6MTc7czo0OiJyZWYyIjtpOjEwNTM2Njc7czoxNjoidmlzaW9ubmV1c2VfaHRtbCI7YjoxO3M6MjE6InZpc2lvbm5ldXNlX2h0bWxfbW9kZSI7czo0OiJwcm9kIjt9#uielem_move=0%2C0&uielem_islocked=1&uielem_zoom=100&uielem_brightness=0&uielem_contrast=0&uielem_isinverted=0&uielem_rotate=F
  10. Charpentier-Morize 1997, p. 20.
  11. Charpentier-Morize 1997, p. 21.
  12. Disertaĵo de Jean Perrin "Katodaj radioj kaj Röntgen-aj radioj. Eksperimentaj studadoj" en franca lingvo
  13. Geonologia arbro de Jean Perrin
  14. Charpentier-Morize 1997, p. 28.
  15. (fr) Michel Winock, Clémenceau, Perrin tempus,‎ , 688 p., p. 302
  16. (fr) Irène Frain, Marie Curie prend un amant, Le Seuil,‎ , 415 p.
  17. Charpentier-Morize 1997, p. 33-42.
  18. Charpentier-Morize 1997, p. 219.
  19. Hélène Langevin-Joliot, « L'Arcouëst ou « Sorbonne-plage », prelego je la 13a de januaro 2009 en la Espace des sciences.
  20. [1]Jean Perrin, « Mouvement brownien et réalité moléculaire », Ann.Chim.Phys., 8e série, Vol.18,‎
  21. Charpentier-Morize & 1997 49.
  22. Jean Baptiste Perrin (1870-1942) slipo LH/2110/21 en la datenbazo LEONORE

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]