Jean Jaurès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean Jaurès
Jean-Jaurès01.jpg
Persona informo
Naskonomo Auguste Marie Joseph Jean Léon Jaurès
Naskiĝo 3-an de septembro 1859 (1859-09-03)
en Castres
Morto 31-an de julio 1914 (1914-07-31) (54-jara)
en Parizo
Mortokialo murdo
Tombo Panteono de Parizo
Lingvoj latina lingvoEsperantofranca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand
Familio
Frat(in)o Louis Jaurès
Profesio
Profesio politikistoprofesoroĵurnalistoverkistohistoriisto • raportisto
Information icon.svg
vdr


Auguste Marie Joseph Jean Léon Jaurès, mallonge Jean Jaurès (naskiĝis la 3-an de septembro 1859 en Castres, mortis la 31-an de julio 1914 en Parizo) estis franca politikisto.

La monumento de Jean Jaurès en Carmaux
La adoleskanto Jean Jaurès en la jaro 1875
Jean Jaurès leganta la kreitan de li en la jaro 1904 gazeton L'Humanité, fotita de Henri Manuel, en la jaro 1905

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ido de burĝa provincana familio, li alvenis unua ĉe la enirkonkurso al la prestiĝa Normala Supera Lernejo (École Normale Supérieure) en 1878, kaj iĝis agregaciulo pri filozofio en 1881. Li unue instruis en Albi, kaj poste iĝis docento en la beletra universitato de Tuluzo en 1882. Li estis elektita kiel respublikano en Castres en 1885. Kvar jarojn pli poste, malsukceso ĉe la sama baloto igis lin kandidati en Tuluzo, ĉi foje kiel socialisto, kaj por la urba balotado.

Jean Jaurès en 1898, foto de Nadar
La tombe de Jean Jaurès en Panteono de Parizo
La placo de Jean-Jaurès
La nacia muzeo de Jean Jaurès
La unu el la salonoj de la muzeo de Jean Jaurès, nomata Jean Jaurès kaj la gazetaro

Oportunisto[redakti | redakti fonton]

Jaurès ne ĉiam estis socialisto kaj marksisto. Li komence aliĝis al la ideoj de Jules Ferry kaj sidis en la parlamento inter la "oportunistoj", t.e. socie moderaj respublikanoj. Li tiam opiniis la socialistojn perfortemaj kaj danĝeraj por la respublika ordo, sed tamen interesiĝis pri la situacio de la laborista klaso kaj batalis favore al la unuaj sociaj leĝoj de la reĝimo (pri sindikata libereco, protekto de la delegitoj, kreo de la laboristaj emeritkasoj...).

La granda striko de Carmaux[redakti | redakti fonton]

Jaurès staris marĝene de la nacia politika vivo kiam, en 1892, ekis la granda striko de la minoj de Carmaux. La elektita urbestro, Calvignac, sindikatisto kaj socialisto, ministo, estis maldungita de la markizo de Solages, posedanto de la minoj, ĉar li plurfoje forestis por plenumi siajn urbestrajn taskojn. La laboristoj ekstrikis, kaj la ŝtato sendis 1500 militistojn reage por defendi la "liberecon de la laboro". Tiam ankaŭ okazis la Skandalo de Panamo, kaj Jaurès tiam definitive aliĝis al la socialisma tendaro.

Sub lia premo, la registaro solvis la konflikton Solages-Calvignac favore al Calvignac. Solages, kiu estis deputito, rezignis pri sia posteno, kaj estis anstataŭata de Jaurès ĉe la tuj posta baloto.

Socialisto[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam Jaurès konstante defendos la interesojn de la laboristaro. En 1904 li fondis la gazeton L'Humanité, kaj estis unu el la ĉefaj klopodantoj por la kunigo de ĉiuj laboristaj tendencoj sine de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) en 1905.

Pacifisto[redakti | redakti fonton]

Liaj pacifismaj intervenoj mallonge antaŭ la komenco de la Unua mondmilito igis lin ekstreme malpopulara inter naciistoj, kaj li estis mortpafita en pariza kafejo tri tagojn antaŭ la militkomenco. Tiu ĉi murdo atingis sian celon, ĉar ĝi faciligis la aliĝon de la maldekstro kaj de multaj hezitemuloj al la "Sankta Unuiĝo".

Post la milito, multaj francaj stratoj ricevis lian nomon, memore al lia kontraŭmiliteco. Ankaŭ pariza metrostacio portas lian nomon.

Jaurès kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1907 okazis la 7-a kongreso de la Dua Internacio en Stutgarto. Du francaj socialistoj – unu el ili Jean Jaurès – metis proponon en la tagordon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj dokumentoj de la Internacia Socialista Estraro en Bruselo. Tiu relative modesta propono fiaskis, ĉefe pro tre akra kontraŭstaro de germana socialdemokrato. Cetere, tiu malakcepto estis malbone digestita far socialdemokratoj en la esperantista mondo kaj kelkaj el ili – inter kiuj la tiama esperanto-pioniro Edmond Privat – protestis per publika letero en kiu ili substrekis la kontraston inter la principa internaciismo de socialistoj kaj ties reala konduto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Jean Jaurès » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»