Alberto Fernández
Alberto Fernández | |
---|---|
S-ro Fernández dum prelego pri la Hispana Enlanda Milito en la Esperantoklubo de Gent | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1930 (94-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Alberto FERNÁNDEZ (1930-2019) estis belga esperantisto de hispana deveno.
Li forlasis Hispanion kiel infano en 1937, pro ties enlanda milito, kaj restis en Gent, Belgio, de tiu jaro.
Li studis inĝenieran fakon.
Inter 1960 kaj 1980 li aktivis ĉe la laborista Esperanto-movado en sia urbo, kaj kiel membro de SAT.
Dum multaj jaroj li verkis por la popularscienca revuo Homo kaj kosmo serion de artikoloj. El tiuj formiĝis la libro Senĝenaj dialogoj, eldonita de Stafeto en 1971. Li ankaŭ kunlaboris kun la revuo Heroldo de Esperanto, prizorgante sciencan sekcion.
En la nederlanda lingvo li verkis libron pri la laborista movado, kiun publikigis esplorcentro pri sociaj movadoj. Li kutime tradukis en Esperanton artikolojn de la pacista revuo "Vrede" [1].
En 2007 li publikigis libroforme kolekton de artikoloj, sub la nomo "Kalejdoskopa rememoro" [2], eldonitan de Flandra Esperanto-Ligo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Senĝenaj Dialogoj. Popularscienca esploro de fundamentaj demandoj, Stafeto, 1971.
- Esperanto - een kritische kijk op de Internationaal Taal, Brussel, Masereelfonds, 1995.
- Schematisch overzicht van het arbeiders-esperantisme in België, Gent, AMSAB, 1998.
- Opkomst en teloorgang van het arbeiders-esperantisme, Brood en Rozen. Tijdschrift voor de Geschiedenis van de Sociale Bewegingen, 1998-4.
- Kalejdoskopa rememoro, Flandra Esperanto-Ligo, 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikolo de Alberto Fernández: La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo
- Artikolo de Tonjo del Barrio pri Alberto Fernández: Kvazaŭ recenzo