Sennacieca Asocio Tutmonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SAT)
"SAT" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon SAT (apartigilo).
Sennacieca Asocio Tutmonda
emblemo
Emblemo de la asocio
esperanto-organizaĵo • Esperanto-eldonejo • faka Esperanto-asocio
Komenco Aŭgusto 1921
Antaŭe Liberiga Stelo vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo 67 Avenue Gambetta, 75020 Parizo, Francio
Tipo NRO
Agareo

Tutmonda

Fondinto(j) Eŭgeno Lanti
Prezidanto Vinko Markovo
Dungitaro 1 (2017)
Lingvoj

Esperanto

Posedatoj Sennaciulo vd
Retejo http://satesperanto.org
Jura formo volontula asocio
vdr

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas sendependa, neneŭtrala, kleriga tutmonda Esperanto-asocio de laboristaj esperantistoj, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado. Ĝi fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado kaj konsideras sin kiel alternativo al la politike neŭtrala UEA.

SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas — laŭ nomo, strukturo kaj funkciado — sennacieca, tio signifas:

  • Tute ne estas priatentata la nacieco de la membroj;
  • Homoj rekte aliĝas individue, kaj ne tra alia (nacia) organizaĵo, kiel ekzemple landa asocio;
  • La asocio ne havas naciajn filiojn; ĝi tamen kunlaboras je lingvo regiona nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj), kiuj informas pri Esperanto, zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj kaj varbas al SAT.

SAT ne estas por-esperanta organizaĵo, tio signifas ke ĝi ne estas organizaĵo, kiu propagandas Esperanton. Male ĝi estas per-esperanta organizaĵo, signifante ke SAT utiligas Esperanton por siaj celoj i.a. interkontaktigi laboristojn de multaj landoj kaj eduki ilin al pli eksternacia konscio[1].

SAT multe eldonas, inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj kaj estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. La ĉefa tasko de la SAT-perantoj estas kolekti la kotizpagojn en la lando, pri kiuj ili zorgas.

Grava figuro inter la fondintoj de SAT estis Eugène Adam, kiu konatiĝis sub la pseŭdonimo Eŭgeno Lanti. En sia pinto fine de la 1920-aj jaroj SAT havis pli ol 6000 membrojn. Kiel relative granda internacia asocio kun individua membreco (kontraste kun ombrelaj asocioj, kiuj kunigas landajn organizaĵojn) ĝi estis unikaĵo en la laborista movado. En 2003 la tiama prezidanto de la Plenum-Komitato, Jakvo Schram, indikis membronombron de 881[2]. En 2006 la nombro de pagantaj membroj estis 724[3]. En 2016 ĝi malkreskis al 525[4].

Jam de unu jarcento ekzistas SAT. Kvankam la nuntempaj celoj de la Asocio estas la samaj, tamen de tiam la mondo multe ŝanĝiĝis, kaj kun ĝi la perspektivoj pri emancipiĝo de la ekspluatatoj. Ankaŭ la Asocio devus iel ŝanĝiĝi, cele al pli efika agado kaj pli demokratia funkcimaniero.

Celoj de la asocio[redakti | redakti fonton]

  1. Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
  2. Kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
  3. Lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
  4. Servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT;
  5. Peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.

Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, kiu restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:

SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

La celo de SAT en 1921 estis utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Tiu ĉi frazo eltenis la tutan jarcenton malgraŭ viglaj diskutoj post la falo de la Berlina muro. Kaj kiel ĉiuj certe povas mem sperti en sia ĉiutaga vivo, la kapitalisma homekspluatado daŭre ekzistas, sed SAT neniam celis tutsola malaperigi ĝin.

La celo de SAT ekde la komenco estis pli larĝe eduka, kun spaco dediĉita al pli vasta laborista klerigo. En ĝiaj organoj ĉiam estis bonvenaj beletraĵoj, ĉu tradukitaj el naciaj lingvoj, ĉu originale verkitaj de esperantistoj. Per sia eldona agado ĝi sendube kontribuis al malfermo de la mensa horizonto de siaj membroj, kaj eĉ de la tuta esperantistaro.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Grupa foto de la SAT-kongreso en 2014

SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio. Necesas ne konfuzi sennaciismon, kulturan tendencon, kun sennacieco, asocia strukturo konsekvence bazita sur uzo de komuna lingvo kaj konsistanta precipe en tio, ke SAT ne havas naciajn sekciojn kaj ĝiaj aktivaj membroj nur estas individuaj personoj. SAT ne nur estas sennacieca sed ankaŭ supertendenca. Tio signifas, ke principe neniu aparta filozofia aŭ politika skolo regas en ĝi.

La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato.

Plenum-Komitato[redakti | redakti fonton]

SAT funkcias laŭ desuba demokratio. Tio signifas, ke ĉiuj gravaj decidoj estas faritaj de la anoj mem, per referendumo. Tamen, ne eblas kunvoki ĉiujn anojn por pritrakti ĉiun problemon. Pro tio ekzistas Plenum-Komitato (PK), kies celo estas zorgi pri ĉiutagaj aferoj, kiuj estas prizorgendaj, por ke la asocio leĝe kaj reale funkciu. La PK konsistas el 6–8 SAT-anoj, komisiataj de la anaro por 3 jaroj. La PK-anoj elektas inter si prezidanton de la PK. SAT ankaŭ havas Ĝeneralan Sekretarion, kiu kunlabore kun la PK pritraktas la ĉiutagajn farendajn taskojn.

Prezidintoj de la Plenum-Komitato[redakti | redakti fonton]

Eŭgeno Lanti en 1945

nuna prezidanto:

Ĝenerala Konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Konsilantaro (ĜK-aro) konsistas el reprezentantoj de ĉiu SAT-rondo, de ĉiu fako, de ĉiu Laborista Esperanto-Asocio kaj de la membraro el la urbo, kie sidas la PK. La Konflikt-Komisiono estas ankaŭ parto de la ĜK-aro. La ĜK-aro helpas, konsilas kaj informas la PK-on kaj kontrolas, ĉu la PK laŭstatute kaj honeste agas.

Konflikt-Komisiono[redakti | redakti fonton]

La Konflikt-Komisiono (KK) konsistas el tri membroj. Ĝia tasko estas solvi eventualajn konfliktojn inter membroj. Ĝi estas strukturo, kiu laŭ-bezone povas proponi eksigon de membro.

Redakcio[redakti | redakti fonton]

Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum multaj jaroj Ĝenerala Sekretario estis Kreŝimir Barkoviĉ. Post somero de 2007 kaj dum la jaro 2008 estis fakte redakta teamo respondeca kaj post somero de 2008 Jakvo Schram estis nova redaktanto.

Statuto kaj Regularo de SAT[redakti | redakti fonton]

Statuto de SAT Arkivigite je 2022-03-03 per la retarkivo Wayback Machine[redakti | redakti fonton]

Regularo de SAT Arkivigite je 2022-03-03 per la retarkivo Wayback Machine[redakti | redakti fonton]

Agado[redakti | redakti fonton]

SAT eldonas la dumonatan gazeton Sennaciulo kun proksimume 40 paĝoj, en kiu la legantoj kaj kontribuantoj povas libere interŝanĝi opiniojn pri ĉiuj temoj, kiujn ili pensas traktindaj. Ĉu pri propra agado, ĉu pri ĝeneralaj mondproblemoj, ĉu pli pri lokaj aŭ fakaj aferoj

SAT ankaŭ eldonas la jaran kulturan bultenon Sennacieca Revuo, kaj diversajn librojn kun kleriga enhavo, plejparte pere de sia Eldona Fako Kooperativa, el kiuj la plej grava estas Plena Ilustrita Vortaro, kaj aparte grava estis la reeldono de PIV en la jaro 2020. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la reton.

Aliĝo[redakti | redakti fonton]

Oni aliĝu al SAT unuavice por praktikadi Esperanton diskutante sentabue pri plej diversaj temoj. Tute ne necesas havi jam formitan vidpunkton pri sennacieco, socialismo, anarkiismo, pacismo, virinaj rajtoj, veganismomediprotekado. Por homoj sen antaŭaj scioj pri tiuj temoj, SAT povas esti la ĝusta loko por renkonti diversajn unuopajn aktivulojn el iu specifa tendenco. Cetere, membreco en SAT tute ne malhelpas ankaŭ aktivi en aliaj Esperanto-asocioj.

Kongreso[redakti | redakti fonton]

Parto de la kongresanaro de la 82-a SAT-Kongreso 2009 en Milano, Italio

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizaĵo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

En la kongreso rajtas partopreni SAT-anoj kaj ne-SAT-anoj, kies lingvokonoj estas sufiĉaj por sin komprenigi. Kunuloj kaj kunulinoj, infanoj ne scipovantaj Esperanton ankaŭ rajtas partopreni. La rolo de la Kongreso estas raporti pri la pasinta jaro kaj projekti pri la venonta. Kompreneble, la kongreso estas tre valora momento, ĉar ĝi ebligas al SAT-anoj renkontiĝi, debati kaj plifortigi la homajn ligojn en la asocio. Plie, ĝi ebligas al ne-SAT-anoj rekte malkovri la asocion, ties celojn, etoson kaj projektojn.

Frakcioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam SAT ne estas partipolitika, tamen en ĝi agadas komunistoj, liberecanoj, socialistoj, ktp. Tiuj kamaradoj, kiuj volas utiligi la SAT-aparaton por la intereso de sia propra tendenco povas tion fari kadre de frakcio. La celo de frakcioj ne estas „komunistigi“, „liberecanigi“ aŭ „socialistigi“ la Asocion, sed ja ebligi fortikan interrilaton inter samtendencanoj, por ke ili kiel eble plej efike antaŭenigu la alprenon kaj utiligon de Esperanto en siaj propraj politikaj medioj.

Regularo[redakti | redakti fonton]

  1. SAT-frakcio konsistas el SAT-anoj, adeptoj de sama politika partio aŭ tendenco.
  2. La tasko de la Frakcioj, al kiuj SAT donas sian apogon, estas la propagando kaj aplikado de Esperanto ĉe la respektivaj partioj aŭ tendencoj. Ĉar tiu ĉi propagando okazas unuavice per elmontro de la praktika utilo de Esperanto, la frakcioj rajtas proponi al la Plenum-Komitato de SAT rimedojn, kiuj faciligas tiun ĉi propagandan laboron. Ĉiu agnoskita frakcio rajtas disponi por organizaj komunikoj pri spaco de proksimume 30 linioj en ĉiu normal-ampleksa n-ro de la asocia organo "Sennaciulo". Krome propagande valoraj artikoloj ĝeneral-interesaj, povas principe aperi, de tempo al tempo, en la oficiala organo ; tamen la P.K. rezervas al si tiurilate la decidrajton pri aperigo, laŭ la disponebla spaco.
  3. La Frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj, en la funkciadon de SAT. Rilate la frakcianojn "membroj de SAT" validas la Statuto de SAT inkluzive la artikolon 7an, kiu juĝas membrojn agantajn kontraŭ la interesojn de SAT.
  4. La politika propagando inter SAT-anoj favore al la partioj de la Frakcioj povas okazi nur per vojoj kaj rimedoj ekster la kadro de SAT. Ĉiu tendence politika materialo, manifestoj kaj deklaroj de partioj aŭ tendencoj, liverataj ĉu de individuoj, ĉu de frakcioj, al la redakcio de SAT-organoj, submetiĝas al la ĝeneralaj reguloj, laŭ kiuj la redakcio decidas pri la publikigo. Artikolo, kies karaktero estas politike tendenca, ne povas aperi sub nomo de Frakcio sed nur sub tiu de individuo(j).
  5. La Frakcioj devas deponi kopion de sia regularo aŭ Statuto ĉe la P.K. de SAT kaj sendi ĉiujn siajn eldonaĵojn duekzemplere al ĝi. La principoj de la Regularo aŭ Statuto ne rajtas devigi frakcianojn agi kontraŭ la Statuto de SAT.
  6. Tiu ĉi Regularo validas nur dum unu jaro kaj devas esti konfirmata aŭ ŝanĝata, laŭ la sperto pri ĝia funkciado, de ĉiu kongreso de SAT.

Listo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (2022) funkcias la sekvaj frakcioj

  • Ĉielarka Frakcio
  • Frakcio por Distribua Ekonomio
  • Ekologiisma Frakcio / Verduloj
  • Komunista Frakcio
  • Liberecana Frakcio
  • Liberpensula Frakcio
  • Sennaciisma Frakcio
  • Vegetara Sekcio

Fakoj[redakti | redakti fonton]

SAT-anoj, kiuj volas grupiĝi por kunlabori pri difinita temo, povas tion fari kadre de fako. Fako estas organo de SAT, funkcianta do interne de SAT, precipe en rekta kunlaboro kun la PK, la ĜK-aro kaj la Kongreso. En 2013, ekzistas du aktivaj fakoj en SAT: la Eldona Fako Kooperativa, kiu zorgas pri eldono de kleriga materialo, kaj Por-Esperanta Fako, kiu i. a. informas pri Esperanto kaj varbas por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj. Iam la fakoj estis plinombraj: ekzistis Fervoja, Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta fakoj. Revivigo de tiuj malaperintaj fakoj, fare de agademuloj, estus kompreneble subtenata.

Kontraŭe al la Frakcioj, la Fakoj ne havas komunan ĝeneralan regularon, sed funkcias rekte konforme al la Statuto de SAT, ĉar ili estas SAT mem funkcianta teknike en difinita kampo. Ili povas havi propran specifan regularon. Ili principe funkcias en rekta kunlaboro kun la aliaj organoj de SAT, precipe kun la Plenum-Komitato, la Ĝenerala Konsilantaro kaj la Kongreso.

Iam la SAT-fakoj estis pli multaj ol nun. Lanti en "La Laborista Esperantismo" (1928) mencias la ekziston de Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta, Vegetara sekcioj. En la jarlibro de 1949, oni trovas la adresojn de Literatura Komitato, Junulfako kaj Koopera Fako. En la jarlibro de 1950 ne plu estas Koopera Fako, sed aperis Fervojista Fako. Ktp. La Literatura Komitato havis regularon, kiu denove povus servi, se rekreiĝus la Komitato.

La Fakoj kaj Frakcioj ne estas la solaj formoj de grupiĝoj de kamaradoj, ĉar la individua, sennacieca strukturo de SAT ebligas tiurilate senliman flekseblecon. Laborgrupoj povas ekstari laŭbezone kaj sen speciala permeso. Ĉiu membro estas respondeca pri sia agado kaj (§1 b)) "kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, ..." estas ja klarvorte esprimita celo de la Asocio.

SAT-junulfako[redakti | redakti fonton]

La "junulfako" estis la junulara sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Male al formale organizitaj Esperanto-asocioj nejunularaj kaj junularaj, kiuj havas konstantan strukturon, ĝi estas "nur" neformala sekcio de asocio, kaj ekde la Dua Mondmilito havis agadofazojn tre viglajn, kun motoraj aktivuloj tre engaĝitaj, kaj alifoje fazojn tre trankvilajn. Organo de la junulfako estas la eldonaĵo La Juna Penso, kreita en 1954 fare de Andreo Andrio, kiu redaktis la unuajn 12 numerojn; ĝi estis sufiĉe prospera sub la gvido de diversaj skipoj ĝis proksimume la jaro 1980, paŭzis ĝis vana provo revivigi ĝin en 1994 kaj denove aperis ekde decembro 1997 pli malpli regule.

Listo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (2016) funkcias la sekvaj fakoj en SAT :

  • Eldona Fako Kooperativa - La eldona fako kooperativa celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de SAT per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldon-politiko, ankaŭ kolektive difinita.
  • Pacista Fako - La "Pacista Fako" celas labori kun ĉiuj kamaradoj de SAT, kiuj opinias ke la samtempe ĝenerala malarmado de la planedo estas hodiaŭ malebla. Do, ili proponas ke ilia lando unuflanke malarmiĝas ; tamen atendante ili agas por partaj malarmadoj, kiuj malpermesas la uzon de kelkaj armiloj.
  • Poresperanta Fako - La iniciatantoj de la Poresperanta Fako alstrebas, ke ĝi plenumu funkciojn, kiujn oni povas proksimume ĉi tiel resumi :
  1. Informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj, tute aparte per la interreto ;
  2. Estigi kaj firmigi rilatojn kun interesitoj pri SAT kaj Esperanto, kaj asisti lernantojn de Esperanto, kiuj inkliniĝas politike al SAT kaj troviĝas ekster la atingopovo de la LEA-oj ;
  3. Faciligi per tradukado, enretigo kaj aliaj rimedoj la interŝanĝon kaj komparadon de informaj kaj varbcelaj eldonaĵoj kaj tekstoj inter la LEA-oj kaj unuopaj SAT-membroj okupiĝantaj pri poresperanta laboro ;
  4. Faciligi ĝenerale la interŝanĝon de spertoj pri tiu poresperanta laboro kaj stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj, cele al konstanta plibonigo de la poresperanta laboro plenumata en la tuta SAT-medio.

Eldonoj de SAT[redakti | redakti fonton]

Vidu Eldonoj de SAT

Revuoj[redakti | redakti fonton]

SAT nuntempe eldonas du revuojn: Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Sennaciulo estas dumonata revuo. Ĝi enhavas tekstojn, plejofte verkitajn de SAT-anoj, kiuj temas i. a. pri laboristaj luktoj, bataladoj por homaj rajtoj kaj paco.

Sennacieca Revuo estas pli altnivela revuo, kiu aperas unufoje jare kaj proponas artikolojn multe pli ampleksajn kaj pli profunde pritraktas temojn, kiuj respondas la celojn de SAT.

Adresaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Adresaro de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Ĉiu SAT-ano ricevas ĉiun duan jaron la adresaron de la anoj de la asocio, kio ebligas havi rilatojn, interŝanĝojn, kontaktojn, prepari projektojn kaj vojaĝojn kun aliaj membroj, kies interesoj, aktivado kaj gustoj akordiĝas. Ne hezitu ĝin pliriĉigi kaj ĝisdatigi per sendo de informoj pri vi: adresoj, ŝatokupoj, preferataj temoj, ktp. De tiaj informoj dependas ĝiaj utilo kaj kvalito.

SAT-diskuto[redakti | redakti fonton]

SAT-diskuto estas reta dissendolisto, en kiu rajtas partopreni ĉiu SAT-ano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Gary Mickle, Vizaĝlibre, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 2327 (12-2021)
  2. Jakvo Schram en intervjuo SAT plu estas avangarda. en: La Ondo de Esperanto 5, 2003
  3. laŭ indiko de la Ĝenerala Sekretario Krešimir Barković en interna cirkulero de 2007-07-18
  4. "Agadraporto de la PK por la periodo de Junio 2015 ĝis Majo 2016", Sennaciulo, Majo-Junio 2016, paĝo 31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.