Libera Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj (germane Freier Esperanto-Bund, ofte mallongigata LEA/G) estas suborganizaĵo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) por kunordigi asociajn agadojn, kiuj krom uzo de la lingvo Esperanto ankaŭ utiligus uzon de la germana lingvo, ekzemple informiloj al la publiko en Germanlingvio, kontaktoj kun germanlingvaj ideologie similaj organizaĵoj aŭ ŝtataj instancoj. Kvankam dekomence la organizaĵo SAT laŭ sia sennacieca orientiĝo volis eviti "naciajn sekciojn", tamen tiom forte sentiĝis la neceso plenumi tiajn taskojn, ke kreiĝis suborganizaĵoj kiel tiu-ĉi, kiu laŭdifine aparte aktivu en Germanio, Aŭstrio, la germanlingva parto de Svislando, la malgranda Germanlingva komunumo de Belgio kaj en Luksemburgio. Malgraŭ tiu teoria koncepto, en Aŭstrio paralele fondiĝis Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, post la Dua Mondmilito renomita Aŭstria Socialista Ligo Esperantista, kiu ĝis malfondo en 2009 en Aŭstrio plejparte transprenis la funkcion de suborganizaĵo de SAT.

Laŭ memprezento, la asocio "volas konatigi la internacian lingvon Esperanto al germanlingva publiko. Esperanto estas neŭtrala kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj... La Libera Esperanto-Asocio komprenas sin kiel daŭriganton de la tradicio de la Laborista Esperanto-Asocio, kiun la nazioj disbatis en 1933. Ĝi ligas kun Esperanto la ideojn de demokratio kaj interpopola kompreniĝo, kaj volas fari sian kontribuon al ilia realigo."

(citita el la retejo de LEA)

Kontakto:
retpoŝte: <gmickle@nexgo.de>

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]