Kroata Esperanto-Ligo
| Kroata Esperanto-Ligo | |
|---|---|
| Hrvatski savez za esperanto | |
| Lando | |
| Tipo | landa Esperanto-asocio |
| Fondiĝo | 1908 |
| Fondiĝloko | Zagrebo |
| Interretejo | www |
La Kroata Esperanto-Ligo (KEL, kroate Hrvatski savez za esperanto) fondiĝis en 1908, ankoraŭ kadre de la Aŭstria Imperio. Ĝi daŭre ekzistis poste, tra la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1943 en la posta Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, kaj ekde la fino de 1990 pludaŭrigas siajn agadojn en la sendependa ŝtato Kroatio. Ekde la 1920-aj jaroj ĝi formale apartenis kiel aŭtonoma branĉo al la Jugoslavia Esperanto-Ligo fondita en 1923 kaj al la Jugoslavia Esperanto-Federacio fondita en 1946. En 1992 ĝi formale akceptiĝis kiel landa asocio de UEA. En 2006 Kroata Esperanto-Ligo havis 293 individuajn membrojn, kaj aldone ĝi en 2007 havis aliĝintajn 13 kolektivajn membrojn aŭ asociojn.
La asocio havas oficejon en Kneza Mislava 11 en Zagrebo.
Oficiala organo estas Tempo.
Estraro 2007
[redakti | redakti fonton]- Prezidanto: Dalibor Brozoviĉ
- Sekretario: Spomenka Ŝtimec
- Vicprezidantoj: Vjekoslav Morankiĉ, Radenko Miloŝeviĉ, Davor Klobuĉar
Historio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝaro de Kroata Esperanto-Ligo
- Kurso de Esperanto kroatlingve, laŭ la zagreba metodo (kun aldonoj de Davor Klobuĉar) Arkivigite je 2008-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto-albumo de KEL - Bildoj kaj faktoj pri Esperanto en Kroatio Arkivigite je 2007-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
- "Tempo" - organo de Kroata Esperanto-Ligo Arkivigite je 2008-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Prezento de Kroata Esperanto-Ligo en la jutuba kanalo UEAviva okaze de la Virtuala Kongreso 2020.
| ||||||||||||||

