Esperanto-Asocio por Filipinoj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Esperanto-Asocio por Filipinoj estas la grupiĝo de esperantistoj en la insularo de la pacifika ŝtato Filipinoj, fondita en 2006. Ĝi kunordigiĝas fare de la sciencistino d-ino Lydia Liwanag, kiu estas docentino en la publika altlernejo Filipina Normala Universitato (Philippine Normal University) en Manilo. En 2006 la Azia Komisiono de UEA (KAEM) sendis la nepalanon Bharat Kumar Ghimire por plurmonata restado al la Filipinoj por informi pri la internacia lingvo kaj instrui ĝin - en la bulteno Esperanto en Azio (septembro 2006) li detale taglibre informis pri siaj spertoj kaj atingoj. Tiu prelegaro kaj kursaro konsideriĝas la komenco de konsiderinda Esperanto-movado en la lando.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- kontaktaj informoj pri EAF en la retejo de UEA
- artikolo en la ĵurnalo "Esperanto sub la Suda Kruco", eldono majo-junio 2007, paĝoj 14-15 (pdf-dosiero)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- pri pli fruaj ĝermoj de esperantista agado en la lando (1901-1934) la artikolon Esperanto-movado en Filipinoj, baze el la Enciklopedio de Esperanto (1934)
|