Ŝablono-Diskuto:Informkesto organizaĵo
Troas la lingve nekutima vorto kaj parametro "formacio", kiu enhave havu la saman signifon kiel la ja ekzistanta parametro "fondodato".
ThomasPusch 05:12, 12. Jul 2010 (UTC)
Laŭ la nuna stato, apliko de la informkesto organizaĵo nepre kaŭzas averton "koordinatoj mankas", kompreneble krom se aparte indikiĝis koordinatoj. Sed kiujn koordinatojn havu tutmonda organizaĵo, aŭ tutlanda organizaĵo kiu havas aktivejojn en multaj partoj de la lando. Eblus klopodi elfosi la geografiajn koordinatojn de la centra oficejo de ĉiu organizaĵo, kies artikolo uzas la informkeston, sed mi dubas ĉu sencas esprimi la ideon kvazaŭ organizaĵo nur ekzistas en la loko de sia centra oficejo. Mi petus, aŭ tute forpreni la aŭtomatismon kiu kreas averton de ne ekzistas indiko de koordinatoj, aŭ almenaŭ meti parametron "koordinatoj = ne", kiu laŭ permana meto de tiu parametro malŝaltas la averton.
Aidas (diskuto) 12:48, 26 Sep. 2013 (UTC)
- Saluton, Aidas. Mi ĵus aldonis la fakte superfluan parametron "koordinato". Ĝia valoro "ne" malaperigas la menciitan mesaĝon. Tio jam bone videblas en la ŝablona dokumentado. Alternative ankaŭ devus funkcii la parametro "latitudo" kun la sama valoro. Sed tion mi ne testis. --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 26 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĵus demandas min, komparante tiun ĉi ŝablonon kun alilingvaj variaĵoj, ĉu ne sencus kaj praktikus havi parametron "malfondodato" paralele al la ekzistanta "fondodato"... ThomasPusch (diskuto) 15:20, 29 nov. 2018 (UTC)
Ankaŭ ekzistas la informkesta ŝablono {{Informkesto asocio}} - ambaŭ diferencas laŭ dezajno kaj laŭ iuj parametroj, kaj al mi ne eblas diri kiu pli bonus. Oni atentu ke samspecaj artikoloj laŭeble uzu la saman ŝablonon, por doni iom da unueco. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 9 jul. 2020 (UTC)
komparo kun informkesto firmao[redakti fonton]
Informkesto firmao laŭdefaŭlte donas pli da informerojn, kiel "jura formo" P1454 kaj "estraro" P169
Mi vidas tion ekzemple por Avaaz.org.
Ĉi oni povas aldoni tion ankaŭ al tiu-ĉi informkesto?
Sj1mor (diskuto) 07:51, 4 apr. 2023 (UTC)
- Jes ja, mi sukcesis fari tion. Kiel oni povas kontroli inter la versioj, mi simple kopiias la kodon de tiuj-ĉi parametroj el unu informkesto al la alia. Mi kontrolis ke por artikoloj kun la informkesto la ŝanĝo aŭtomate efikas! Sj1mor (diskuto) 08:02, 4 apr. 2023 (UTC)
Informkesto sinsekvo[redakti fonton]
Mi aldonis informkeston sinsekvo, kaj nun ŝajnas ke la parametroj fondodato, malfondodato, kaj tipo ne plu estas bezonataj, krom se oni deziras specifigi ilin spite la la datumo proviziata de vikidatumoj.
Mi komprenas ke ĉiuj ŝanĝoj al la parametraro ankaŭ necesigas ŝanĝon al la dokumentado de la ŝablono.
Pardonu ke mi donas al iuj plian laboron sed laŭ mia kompreno la aldono ja estas bezonata kaj grava. Sj1mor (diskuto) 03:48, 12 apr. 2023 (UTC)