Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Moldur

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch in topic Peto pri kunvoĉdono

Malnovaj diskutoj ŝovitaj al Uzanto-Diskuto:Moldur/Arkivo, jaroj 2007-2024.

Ŝablonoj Jaroj kaj Jarcentoj antaŭ nia erao

[redakti fonton]

Saluton, estas en ordo se vi estas en vikipaŭzo. Tamen ŝajnas ke la avertiga sistemo por ĉiuj en noto de la diskutpaĝo Ŝablono-Diskuto:Jarcentoj ne bone funkciis antaŭ 3 semajnoj. Mi nun ankoraŭfoje provis "pingi", sed ĉar mi nun estas skeptika mi ankaŭ metas personan atentigon: Se vi havas kapaciton, bonvolu legi la notojn en la diskutpaĝo - temas ankaŭ pri principa demando, kiom komplike ni faru niajn ŝablonojn pri tiuj tre foraj jaroj, kies paĝoj evidente estas atendataj de uzantoj, ĉar oni metas multajn ruĝajn ligilojn al neekzistaj fruaj paĝoj, sed aliflanke apenaŭ iu uzanto bone flegas la monton de paĝoj pri jaroj antaŭ 2000, 2500 aŭ pli da jaroj. Do la sistemo pri tiuj paĝoj devas esti laŭeble simpla, por ne entombigi tro multan laboron en ili. Vi komprenas ke tio ne estas alarmo, kaj mi ne volas postsekvi vin en via paŭzo. Sed tamen vi volas doni al vi ŝancon scii pri la pripensoj, se vi foje reensalutos. ThomasPusch (diskuto) 13:14, 30 nov. 2024 (UTC)Reply

Saluton

[redakti fonton]

En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas novaj proponoj kaj en Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj estas unu. Kiam vi havos tempon, eble indos interveni en kelkaj el ili.--kani (diskuto) 23:08, 23 jul. 2025 (UTC)Reply

Peto pri helpo

[redakti fonton]

Mi vidas ke vi multe redaktis la 8-an de septembto, do konjektas ke vi jam ne plu estas en vikipaŭzo. Fakte mi volas peti vin pri helpo, ĉar vi tiom bone regas informkestojn, kaj mi simple tro stultas por bone manipuli ilin. Problemo: la Ŝablono:Informkesto publika transporto ĝis nun ne antaŭvidis emblemon, kiu jes estas en pluraj aliaj informkestoj, aldone al parametro "dosiero/bildo". Mi mi provis enŝtopi ĝin per enmeto de aŭ parametro "emblemo" aŭ "p154" el vikidatumoj. Nun bone funkcias la aŭtomata enpreno de "p154" el vikidatumoj, kiel montras ekz. Metroo de ParizoMetroo de Moskvo, kie aŭtomate ekaperis la emblemoj de vikidatumoj. Sed en la paĝo Metroo de Dubajo la internaciaj kolegoj ne kuraĝis pri alŝuto al la komunejo, nur al la angla branĉo, kaj do mi devis alŝuti ĝin ankaŭ al la esperanta branĉo. Neniu jura problemo pri tio, ĝi ankaŭ aperas en la teksto Metroo de Dubajo - nur mise duoble. Kion mi mise enmetis en la sintakson de Ŝablono:Informkesto publika transporto?? Kaj ĉu vi povas ripari tiun cimon? Kore antaŭdankas Thomas

Kara ThomasPusch, mi provas limigi mian vikipediumadon por malpezigi mian cerbon, foje pli, foje malpli sukcese. Ĉiuokaze mi nun enrigardis la ŝablonon – vi faris bone, sed hazarde enmetis du malsamajn kodpecojn por vidigi la emblemon. Mi provizore malaktivigis unu. Se vi kontentas, forigu ĝin tute. Mi kontrolis plurajn paĝojn kun la ŝablono kaj laŭ mi ili aspektas nun bone. - Amike, Moldur (diskuto) 15:17, 14 sep. 2025 (UTC)Reply
Kara Moldur, vi simple estas trezoro. Mi pardonpetas pri mia eraremo en trikado de ŝablonoj kaj kore dankas vin. Jes, mi tre kontentas - ankaŭ mi kontrolis plurajn paĝojn kun la ŝablono kaj ŝajne ĉie nun bone funkcias. Kompreneble: kiam la eraro estas trovita, la problemo estas solvita. ThomasPusch (diskuto) 15:24, 14 sep. 2025 (UTC)Reply
☺️

Vikipaŭzo

[redakti fonton]

Mi ree iras en vikipaŭzon, kaj do dumtempe ne aktivas en Vikipedio. - Moldur (diskuto) 19:38, 14 sep. 2025 (UTC)Reply

Peto pri kunvoĉdono

[redakti fonton]

Saluton Martin, vi laŭ mia impreso estas unu el la plej kunlaboraj agantoj en tiu ĉi vikipedio. Tial mi volus peti vin konsideri ĉu vi povus voĉdoni favore al legindeco de la teksto Lajsana albatroso. Mi ŝatus havi ĝin baldaŭ kiel artikolon de la monato, sed rifuzas fari tion sen leginda statuso... Fakte jam estas kvar poraj voĉoj, tio teknike sufiĉus por fini la voĉdonon, sed se eblas ankoraŭ havi iom pli da subteno, tio estus des pli bona... Bonajn paskajn festotagojn ! ThomasPusch (diskuto) 10:44, 3 apr. 2026 (UTC)Reply