Saltu al enhavo

Julio Baghy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Julio Baghy

Portreta foto kun aŭtografo, ĉ. 1925
Persona informo
Aliaj nomoj Jobo, Paĉjo
Naskiĝo 13-an de januaro 1891
en Szeged, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de marto 1967
en Budapeŝto, Hungario
Mortokialo Malsano Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1. parcella, 1. sor, 38. sírhely Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Julio Baghy
Familio
Patro Gyula Baghy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mária Bodrogi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1911–)
eldonisto
aktoro
poeto
romanisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj Cseh-metoda instruisto
Akademiano vicprezidanto de AE
Esperantistiĝis en 1911
vdr

Julio BAGHY (hungare Baghy Gyula IFA:[ˈbɒɡi ˈɟulɒ], pseŭdonime Jobo kaj Paĉjo; naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj ankaŭ aktoro en sia junaĝo.

Naskita en Aŭstrio-Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Baghy naskiĝis en 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, al familio de hungaroj. Lia patro estis drama aktoro; lia patrino estis teatra sufloro. En 1894, lia fratino naskiĝis, sed mortis post kelkaj monatoj.

Post siaj lernejaj studoj, en 1908 ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton, kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin.

En 1913, Baghy edziĝis kun virino, kiu baldaŭ naskis filinon.

Unua mondmiliito

[redakti | redakti fonton]

La Unua mondmilito (1914–1918) rompis lian aktoran karieron. En 1915, Baghy estis konskripciita al la armeo de Aŭstrio-Hungario, kiu fine estis venkita. Tuj post konskripcio, en la septembro de 1915, li estis kaptita de la armeo de Rusio, kontraŭ kiu militis Aŭstrio-Hungario.

Dum ses jaroj (1915–1920), li devis pasigi for de sia patrujo en militkaptiteco en Siberio, kaptita Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj; tiu sperto estas priskribita, novele, en lia novelo Kiel Mihok instruis angle.

Gvidado de Esperanta movado dum la intermilita epoko

[redakti | redakti fonton]
Karikaturo de Julio Baghy fare de Serge Sire (aperis en La Ondo de Esperanto en 2006 n-ro 3, ilustraĵo por La Grupfeino, novelo de Julio Baghy)
La memortabulo omaĝe la Julio Baghy en Pécs, en la Esperanto-parko (2010)

Post la Unua mondmilito, la venkita Aŭstrio-Hungario malfondiĝis, kaj Hungario iĝis sendependa. Reveninte al Hungario post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado. Li instruis multajn diversgradajn kursojn, gvidis Esperanto-Rondon Amikan, kaj aranĝis literaturajn vesperojn.

Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj, ekzemple en UK 1923 en Nurembergo kun Teatra trupo de Literatura Mondo. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado li ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la Esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.

Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933).

En 1939, Baghy mem iĝis ano de Akademio de Esperanto.

La Dua Mondmilito kaj poste

[redakti | redakti fonton]
La tombo de Julio Baghy en Budapeŝto

En la septembro de 1939, la Dua Mondmilito ekis. Baghy ree suferis pro la milito; li perdis lian filinon. Hungario, aliancita kun Nazia Germanio, eventuale estis venkita.

Postmilite, Hungario, kune kun aliaj landoj en centra-orienta Eŭropo, iĝis komunisma lando, kaj fondiĝis la Hungara Popola Respubliko. Dum la jaroj de Malvarma Milito, estis malfacile komuniki kun eksterlandanoj, kaj Baghy ne plu povis travojaĝi Eŭropon kaj gvidi la Esperanto-movadon. Dum tiu epoko, pro manko de mono, Baghy provizore laboris kiel policano.

En 1956, la Esperanto-movado reviviĝis en Hungario. Baghy ĉeestis ĉe la Universala Kongreso en Kopenhago en 1956.

En 1958, Baghy feliĉe retrovis sian perditan filinon en Ĉeĥoslovakio. Li malsaniĝis en 1961, sed li daŭre ĉeestis ĉe Universalaj Kongresoj (1959, 1961, 1963, 1966).

Baghy fine mortis en la 18-a de la marto de 1967 en Budapeŝto, je la aĝo de 76 jaroj. Li estis enterigita en la tombejo Kerepesi (hungare Kerepesi úti temető) en Budapeŝto.

Resumo el la biografia resumo

[redakti | redakti fonton]
  • 1891, naskiĝo en familio de geaktoroj
  • 1894, naskiĝo de fratino, kiu post monatoj mortiĝas, kio afliktegas Julion
  • 1896, eklegado kaj malkonstanta lernado
  • 1903, influo de du libroj, Don Kiĥoto (Cervantes) kaj Koro (Edmondo de Amicis)
  • 1908, eklernado aktore kaj ekverkado
  • 1909, ekkono pri Esperanto
  • 1910, eklaboro profesie teatre
  • 1911, eklerno de Esperanto
  • 1913, edziĝo kaj naskiĝo de filino
  • 1915, soldato; septembre kaptita al Rusio: en kaptitejoj instruis Esperanton kaj agadis kaj teatre kaj verkade
  • 1920, reveno hejmen malsana porĉiame, familio disiĝis
  • 1921, ekaktivado esperantisme
  • 1922, fondo kun Kalocsay kaj Teodoro Schwartz de Literatura Mondo, ekveturis por disvastigi Esperanton
  • 1923 UK en Nurenbergo
  • 1924, edziĝo al Elizabeta Zsiros (1891-1977) kiu ege kunlaboros kun li
  • 1925, UK en Ĝenevo
  • 1929, UK en Budapeŝto
  • 1930, UK en Oksfordo
  • 1930-38, traveturado de tuta Eŭropo por gvidi kursojn
  • 1932, UK en Parizo
  • 1933, Zamenhofaĵoj en Varsovio
  • 1935, malfacilaĵoj pro Horthy-reĝimo en Hungario, UK en Romo
  • 1936, UK en Varsovio
  • 1939, akademiano, pro Dua Mondmilito malfacilaĵoj kaj perdo de la filino
  • 1950, periodo de Granda Silento, malfacilas rilatoj kun eksterlandanoj, provizore laboris kiel policano
  • 1956, revivigo de la Esperanta Movado en Hungario, UK en Kopenhago
  • 1958, reaperis la perdita filino en Ĉeĥoslovakio
  • 1959, UK en Varsovio
  • 1961, UK en Harogato, diversaj malsanaj periodoj
  • 1963, UK en Sofio
  • 1966, UK en Budapeŝto
  • 1967 morto en marto[1]:119–126

Baghy verkis multe, ĉefe en Esperanto (krom junaĝaj hungarlingvaj literaturaĵoj). Lia verkaro inkluzivas poemojn, novelojn, romanojn, kaj teatraĵojn; li ankaŭ tradukis hungarlingvajn verkojn en Esperanton. Du el liaj verkoj ricevis akademiajn premiojn. Multaj liaj noveloj kaj poemoj aperis en diversaj lingvoj.

Citaĵo
 Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj… Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco. 
— Ulrich Lins

Baghy kiel poeto

[redakti | redakti fonton]

Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.

Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, Preter la Vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimado de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen forigi nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La Vagabondo Kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran versfaran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.

Baghy kiel prozisto

[redakti | redakti fonton]

Kiel novelisto, en Dancu Marionetoj! (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne-eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.

En Migranta Plumo, ni trovas liajn dramprovojn. En sia verkado komence de 1930-aj (La Vagabondo Kantas, simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933)), Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al satiro, kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko La Teatra Korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.

Laŭ alfabeta ordo

[redakti | redakti fonton]
Listo de verkoj
Jaro Titolo Priskribo Eldonejo Paĝoj
1922 Bukedo E.R.A. 15
1923 Preter la Vivo Poemaro Budapeŝto: Literatura Mondo 124
1925 Viktimoj romano el la vivo de siberiaj miltkaptitoj Budapeŝto: Hungara Esperanto Instituto 162
1926 Pilgrimo poemaro Budapeŝto: aŭtoro 124
1927 Dancu Marionetoj! novelaro Budapeŝto: aŭtoro 173
1929 Migranta Plumo teatraĵoj, noveletoj, poemoj Budapeŝto Hungarlanda Esperanta Societo 158
1930 Hura!: Ne romano, nur grimaco satira romano Budapeŝto: Literatura Mondo 411
1931 Printempo en la Aŭtuno rakonto pri dolĉe melankolia rakonto Kolonjo: Heroldo de Esperanto 113
1933 Sur Sanga Tero mozaikromano. Daŭrigo de la romano Viktimoj Budapeŝto: Szalai 264
1933 La Vagabondo Kantas simplaj versoj Budapeŝto: Szalay 59
1933 Verdaj Donkiĥotoj satira romano Budapeŝto: Szalay 221
1934 La Teatra Korbo senpretenda babilado Leiden 110
1937 La Verda Koro facila romaneto el la vivo de Esperantistoj en Siberio por komencantoj, por daŭrigaj kursoj Budapeŝto 97
1939 Heredaĵo Ŝanhajo: La Verda Librejo
1958 Sonĝe sub Pomarbo triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj La Laguna: Régulo 111
1966 Ĉielarko versa reverko de fabeloj de 12 popoloj
1967 Eterna Printempo 22 folioj
1970 Aŭtuna Foliaro poemaro Osako: Pirato 153
1977 En Maskobalo kvin unuaktaĵoj Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio 141
1977 Metodiko - demandaro kolekto de demandoj kaj respondoj por gvidantoj de esperanto-kursoj Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio 44

Pri La Verda Koro

Citaĵo
 Dum longa tempo mi serĉis tre bonan kaj taŭgan “unuan legolibron” por prezento al miaj kursanoj; kaj kiam trafis min ĉi tiu libro, verkita de nia fama stilisto Baghy, mi diris al mi: “Ha! finfine !”

Sed malgraŭ la vortoj en la anoncoj kaj sur la antaŭa kovrilo, mi ne povas tion tute konsenti. Eĉ Baghy mem —laŭ la “Post- parolo”— ne opinias ĝin tia. Ĝi eestas facila kaj gradigita legolibro por la komencinto “kelksemajnaĝa” aŭ, pli ĝuste, kelkmonat-aĝa, ĉar oni ne povas instrui, ĝin legante, se la studantoj estas nur komencantoj. La forta intereso de la romano instigos la lernanton daŭrigi la legadon. Tio kompreneble estas granda helpo al la instruisto. Ĉe la fino de la libro troviĝas gramatika resumo de ĉio, kion Baghy uzis en ĉiu aparta ĉapitro, ankaŭ listoj de la novaj vortoj uzotaj en la ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro estas aparte traktata. En la sama parto de la libro D-ro Kalocsay [tiel] plenigas kelkan spacon iom senutile, instruante, kiel instrui la akcenton en Esperanto, kaj pluan spacon pri sintakso, kiu pro troa teknikeco neniom utilas al komencanto. La romano memorigas min pri Viktimoj, pro la simila fino kaj malgaja fino. (Mi faras sekvon al Verda Koro en la estonteco). Mi ĝuis la legadon, eĉ nur pro la rakonto. Por tiuj, kiuj konas la stilon de Baghy, lia nomo elstaras el la tuta verko.

Kun Baghy mi diras, ke ĝi estas dua legolibro, ne unua: do mia serĉado por taŭga unua legolibro devas daŭri ankoraŭ. 
— W. GREEN. La Brita Esperantisto - Numero 387, Julio (1937)

Pri Ĉielarko

Citaĵo
 Estas plaĉe malfermi ĉielan fenestron de la maltrankvilo, tedo aŭ senespero, aŭ tiun de la fido, ripozo kaj ĝojo, por tra ili rigardi mirindan pluvarkon radiantan sur lazurfono. Sed ni imagu ke estas la Ĉielarko, kiun majstre pentris kun veterana lerteco Julio Baghy, kiu montras sin al niaj spiritaj okuloj: ĝi ampleksas la preskaŭ tutan planedan volbon; kaj ĝi konsistas el odoranta fasko da belaj diverslandaj legendoj, aŭ simplaj fabeloj, kiujn la poeto al si alproprigis, por tiel ilin strukturi laŭ perfekta prilaborita esperantlingva persona kreitaĵo.

La ĉielarko de Julio Baghy estas plua genia elmontriĝo ke la poeto regas la poezian konceptadon, per karakteriza efika sintakso; kaj ke la ideoj, sub lia magia vergeto, transformiĝas en vortan muzikon, laŭ akordoj de simplaj kaj trafaj irizaj metaforoj kaj esprimrimedoj riĉiganta j, pli kaj pli, la krudan valoron de ĉiu lingvero. Oni vane serĉos en Ĉielarko metafizikan, socian, realisman aŭ subjektivan poezion. Oni ne povas en ĝi malkovri celon aŭ jukon de moderna renoviĝemo. Baghy volas resti firme en sia alta postamento de tradicia poeta prilaboristo. Eble, stilo kaj ideoj ŝajnus, laŭ prismo de avangardaj naciaj lingvoj, iom elmodiĝinta j. Eĉ oni povus diskuti pri la ĝusta efiko de tia poezikonceptado, rilate la nunan epokon de konstanta transformiĝo kaj avida serĉado de novaj esprimrimedoj kaj valoroj. Sed ni plezure profitas la okazon, tra la fenestro, kontempli la klasikan, la ĉiaman pluvarkon: tiun, kiun jam vidis Noe tuj post ĉeso de la diluvo (kaj de tiam, pluvis ankoraŭ kelkfoje...). Ni scias ke ĉielarko povas paradi post petola aprila pluveto, aŭ torenta fulmotondro. Do, la versigita fabelaro recenzata, efikos ĉiam bone sur kiun ajn personan humoron. La aŭtoro sciis elekti la plej konvenajn strofoformojn, ritmon kaj rimadon, laŭ esenco kaj celo de la temo elektita. Kaj li neniam hezitis alfronti tutcertajn malfacilajn skemojn. Li montriĝas jen kiel oraĵisto («Sagaca Knabino»), jen lirike («Uraŝima»), jen kiel rava priskribanto («Minstrelo kun Congurio»), jen kiel alta eposrakontanto («Meng Ciang kaj Van»), ktp. Kaj ĉiam la renoma hungaro aŭdigas belegan muzikon kaj montras artisman teksaĵon, kies varpoj kaj veftoj interplektiĝas kun sorĉaj rezultoj. Pri la rimoj mi volas prezenti etan personan rimarkon: ili ore tintas; sed de tempo al tempo, neatendite, enŝteliĝas rimoido j, kiuj al mia perceptado «tintas» iom plumbe. En la fino de la bone presita kajero, estas enlistigitaj kelkaj postkorektoj. Sed pluraj, kaj ĝenaj, preseraroj ne troviĝas tie notitaj.

Jen, do, verko kiun oni povas juĝi, laŭ certa aspekto, netranscenda; tamen ĝi transcendas multajn ordinarajn aspektojn de la Esperanta beletro. 
— GABRIEL MORA Boletín n160 (mar 1967)

Pri Sonĝe sub Pomarbo

Poeto Fajrakora
Citaĵo
 Sonĝe sub pomarbo estas juneca idilio, ĉarma lirika komedio verkita per rimitaj versoj tiel fluaj, ke ili legiĝas kvazaŭ vigla konversacia prozo. Neniam la arto estis pli arte kaŝita : nur la atenta okulo malkovros la virtuozecon de tiuj glataj versoj, sed ĉiu leganto senpere ŝatos la kristalan stilon laj la ravan interludadon kaj templekton de ĉi tiu aroma dramo.

Tiel la eldonanto finas la surkovertan biografian noton kiu nin enkonduku al la aŭtoro kaj lia plej nova verko. Saĝa leganto emas nur singarde fidi al tiaj laŭdoj tro similantaj al komerca reklamo, sed li baldaŭ trovos ke ĉi-foje ne ekzistas kaŭzo malfidi. Ĉar. se laŭ la nombro de la jaroj J. Baghy neeviteble maljuniĝis, lia sentemo malgraŭ ĉio restas eterne juneca, kaj lia artisma esprimpovo : elstare majstra. "Juneca idilio" efekiive. Almenaŭ ĝi komenciĝas, kaj finiĝas, kiel ĉiuj ' klasikaj idilioj de junaj homidoj ĉe la sojlo Je la vivo, kiujn mistere pelas la pikilo de la amsopiro, kiel ĉiuj idilioj en kiuj la ĉiama Eva kaj la same ĉiama Adamo senrevene sin trovas reciproke. Ŝi kaŝe elekras, sin lerte rimarkigas, provokete fuĝas, kaj je oportuna momento lasas sin kapti. Ŝajne. Provizore. Ŝi alterne altiras, repuŝas en senkonscia provo certiĝi pri inklino kiun ŜI vekis, antaŭ kiu ŜI siavice aspiras kapitulaci por LIN sklavine ami. “ Geamantoj kveras... kaj kverelas ” , certe. sed la lertajn manovrojn de la Eterna Idolo LI ne eskapos. Eĉ neniel deziros eskapi. Kio ja pli ebriige feliĉiga ol tiu ilia perfekta amo . . . Spitante la instruojn de la sperto, la eternaj Geamantoj promesas al si, ke ĉiam tiu amo ardos en la koro. eĉ se la juneco forpasos. Ne fariĝos ili, ho ne, kiel la geavoj, kies korinklinon la ĉiutagaj banalaĵoj finfine mizere lamigis. Sed kial iluziiĝi ? Certas ja, “ ke nia ard' somera trovas finon... Ho. se la honto povus eterne resti juna . . . Kun tiu deziro sur la lipoj, ili forglitas en la mondon de la sonĝoj, de sonĝoj sub pomarbo. Enkorpigante la sonĝon, la aŭtoro liberigas sian riĉkoloran fantazion. Faŭno kaj Nimfo, feinoj kaj elfoj, per fabelaj turnodancoj tikle ĉarmas la imagon, kiel poste la rikana venkokanto de la Morto ĝin frosbgos. En la sonĝo, la deziro de la Geamantoj “ morton venki kaj eterne vivi " plenumiĝas. Sed kia) nur duone ? ? ? Ĉu kulpas pri tio kaprico de la aŭtoro, aŭ spitemo de malica sonĝo ? Fakte, ensonĝe la Geamantoj restas junaj, sed ne plu vere vivas. La vivon ili ne plu partoprenas. Ili nur ĉeestas dum la ĉiam pliaĝiĝanta mondo preterpaŝas, ilin ignorante. Tia sonĝo baldaŭ fariĝos netolerebia inkubo. Jen la artifiko por repacigi ilin kun la ĉiutaga vivo, malgraŭ ĉiuj ĝiaj mankoj: la veran vivon (tiel ili nomas ĝin) ili arde sopiras. Jen :

Ni ree luktos, kreos kun kuraĝo.
limigos nian volon riur la aĝo.
Ĉu grave ke ni devas tombon fali.
se vivon. teinpon havas ni batali.

Ĉu kredeble, kiel niaj kveremaj kolomboj ŝanĝiĝis ? Nu, iel ajn la sonĝo kuracis ilin de ilia romantika sopiro pri eterna juneco kaj amo ĉiaina, ial ajn ili kuraĝe resaltas ambaŭpiede en la realan vivon :

For pesimismon dum ni junaj estas "... “ Ne nur ĉeesti. sed batali . . . vivi ...”

Kaj kiam finlegante la verkon, ni mire demandas kiun celon la aŭtoro per ĝi intencis trafi, niajn okulojn kaptas la lastaj interkrampaj linioj : . . . "tiu lirika komedio, kiun mi surpaperigis por rifuĝi el la anim- kaj nervmuela angoro dum la morna historia tempo en vintro de 1956-1957". Jes, efekttve : iam en la prologo la aŭtoro nin avertis, ke fuĝi li volis, fuĝi li devis. "Fuĝi ien ajn for de la terura realo, ĉar fore en la patrolando " la homoj bestiĝis kaj la tero sorbas fratan sangon" . Fuĝi li volas al belo, por forgesi al fantaziaj bildoj eĉ se en la realo la belon oni jam strangolis. La revo pri juna, pura ino kiu feliĉe ankoraŭ ĉiam vibrigas la homan koron, distilos konsolon, eble esperon al kiuj ploras super ruinoj. Ŝerco kaj petolo duminomente forviŝas zorgojn suferigajn. Distrante, fantaziaĵo anesteze efikas. Milda moko aŭ tranĉa ironio fariĝas savklapo al premeganta amaro, al senpova ribelo, Moko pri la Progreso. ekzemple. Perscienca potenco nekredeble ampleksiĝos. Sed kompense la Homo pereos La Homo fariĝos sensenta maŝino por kiu la vivo perdis ĉiun poezion. por kiu amo senvaloriĝis je nura funkcio. Aŭ alia ekzemplo. En la 19a jarcento la ĝendarmoj de la reĝimo masakris la laboristojn manifestaciantajn por rajtoj kaj libero de la popolo. Progreso venis. Multe promesis. Nenion ŝanĝis. Oni plu murdas la revon pri justeco. sed pli science. Kaj pli terurige. Zigzage la obsedo de la turmento kuntrenas la aŭtoron sur plej diversaj terenoj. Ĉu mirige se kelkloke malantaŭ la teksto ni ne malkovras lian aludon, ĉu mirige se apud geme poluritaj pecetoj kelkaj versoj ne sufiĉe maturiĝis kaj restas enigmaj ?

La Esperanta publiko nedudeble bonvenigos tiun plej novan titolon de Stafeto, per kiu ĝia ŝatata aŭtoro rompis tro longedaŭran silenton kaj plenpove revenas al ĝi. Eĉ se ĝi rcstos iom skeptika, kiam en sia brila Antaŭparolo — eble pli lirika ol la lirika komedio mem M. Boulton antaŭvidigas la eblon ke " iam tiu ĉi lirika dramo estos klasikaĵo de la tutmonda, homa literaturo ”. 
— F. C.Belga esperantisto n367 (mar-apr 1960)
Citaĵo
 La japa riĉa literatura provizo de Esperantujo abundas je poeziaj verkoj, sufiĉas je noveloj kaj romanoj, sed malsatas je teatraĵoj. Sendube, la malfacileco vidi ilin reprezentataj detenas la verkistojn malŝpari sian tempon kaj sian inspiron aj tio, kion eble malmultaj homoj legos. Kaj tamen la Drama Literaturo estas signo — en opinio de Beletristoj— ke la popolo atingis la plenan maturecon en verkado.

Tial, la ricevo de nova teatra verko, malmulte post la apero dela bela «Jozefo», ĝojigis mian spiriton antaŭ la legado. ... Bela antaŭparolo de M. Boulton — al tia sinjoro, tia honoro!— nin avertas, ke Baghy verkis «Sonĝe» en Varsovio, rifuĝinto el la okazintaĵoj, kiuj sangbanis la belan Danuban ĉefurbon. Stranga efekto! Tia cirkonstanco ŝajnis inspiri tragedion aŭ elegion; sed Baghy verkis iluzian fabelon, miksaĵon da plej pura idilia amkomedio kaj vidaĵo de estontaj tempoj... sed ne tute strange, ĉar ja nia Calderon diris:

El diant’, ornama bei’ ,
Gloro de pompa ĝardeno,
Vipero suĉas venenon;
Mielon sacas I’ obei’.

La verko enhavas belegajn scenojn: La sorĉe bela dua bildo de la unua akto. La ŝerca sceno de la geavoj (dua akto). La kontrastaj dialogoj de la superhomoj (teknokratoj) ĉe la sceno de Romeo kaj Julieta k.t.p. estas pecoj, kiuj fariĝos klasikaĵoj. Ne pensu, ke temas pri juneca fabelo. Sub la tavolo de realaj faktoj, antaŭ kiuj mi plurfoje min demandis; ĉu mi legas, ĉu mi sonĝas, kuŝas plej profundaj homaj filozoliaj problemoj: vivo kaj morto, amo kaj senmorteco, esto kaj lukto. La konkludojn la aŭtoro nur skizas, ĉiu interpretu laŭvole; sed la fino estas firme optimista. Baghy, ĉiam juna koro, vekigas en ni la amon al la vivo, al la espero, al la lukto... Aserti, ke la versoj fluas en plena freŝeco, ke la aŭtoro majstras la sekreton de la poezio, same kiel li majstras la artifikon de la teatrarto, estas tiel superflue, kiel aserti, ke la fajro brulas. Plejparte, la formo estas paraj versoj, dekunusilabaj, sed kvarversaj strofoj, kvar-, sep-, ok-, kaj naŭsilabaj versoj metas la necesan variecon. Ne tro multaj neologismoj, por tiel grava verko, faras ĝin facile legebla kaj komprenebla. La eldonisto jam avertas pri sufiĉe malfacila korektado de la presprovaĵoj, tial kelkaj eraroj enŝoviĝis kaj ilia tabelo aperas ĉe la fino. Tamen, mi trovis aliajn versojn kun malgrandaj makuletoj pri ritmo, facile korekteblaj per ŝanĝordo aŭ elizio, kio sendube eskapis al la korektintoj. Nur mi ne ŝatas la uzon por propaj nomoj de literoj ne esperantaj (Xoxo kaj Qu); kontraŭe, kiam en naciaj lingvoj oni bezonas uzi nomojn, kies sonojn la koncerna aboco ne posedas, oni aliformas ilin, kiel okazas hispane kaj france kun la greka psi. Ankaŭ mi estus preferinta, ke, por la fabelaj estaĵoj Teknokrato kaj Homunkulo, oni elpensus nomojn tute esperantajn. Nia vortaro sufiĉas je radikoj por novaj signifoj, sen ke oni iru konstante al la greka kaj latina provizoj.

La reapero de la glora poeto Baghy, en Esperanta mondo, estas okazintaĵo pri kiu ni eiuj devas reciproke nin gratuli. Ni esperu novajn ĉefverkojn de la ĉiam freŝa, ĉiam juna, ĉiam revema verkisto. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n115 (maj 1959)
  • Arĝenta Duopo, jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapest, Literatura Mondo, 1937, 327 p.
  • William Auld, Facetoj de Esperanto, Londono, Brita Esperanto-Asocio, 1976, 51 p.
  • Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora, la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983.
  • Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro, Esperanto en Perspektivo, faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo, Londono, Rotterdamo, UEA, 1974, XXXI, 844 p.
  • Ora Duopo, jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1966, 183 p.[1]:143–144

Rete legeblaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Kantoj kaj poemoj

[redakti | redakti fonton]
  • Estas mi Esperantisto
  • Ran-kvarteto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Marjorie Boulton, Poeto fajrakora: la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Julio Baghy » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»