UK 1923
Aspekto
| UK 1923 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Nurenbergo, | |
| Ekde | 2-a de aŭgusto 1923 | |
| Ĝis | 8-a de aŭgusto 1923 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1923 en Nürnberg, Germanio. 4963 partoprenantoj. Prezidanto de la kongreso estis Johannes Dietterle, prezidanto de la LKK estis Richard Ledermann.
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]- Natan la saĝulo de Gotthold Ephraim Lessing. Prezentis profesiaj geaktoroj el la Urba Teatro de Nürnberg. Reĝisoris Karl Marx kiu kunludis. Ĉefrolis Alfred Richter-Anschütz el Chemnitz. Debutis en ĝi Aleksander kaj Camilla Starke (d:Q95712033), kiuj poste famiĝis. La kritikoj nomis la spektaklon "Ora najlo" de la tuta kongreso.
- Kabaredo de Literatura Mondo. Prezentis profesiaj kaj amatoraj hungaraj artistoj, interalie Iren Noiret, Mihály Sárossy, Coronna kaj Anna Pechan, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay. Enestis tri teatraĵoj, nome Paĝio de l' reĝino, komedieto de Heltai kaj Makai, Maskobalo de Julio Baghy, kaj Psikiatroj, "treege amuza ŝercdialogo de Karinthy", en kiu rolis Kalocsay kaj Baghy
Aliaĵoj
[redakti | redakti fonton]Le nurenburga eldonejo W. Tümmel (d:Q131565010), kiu jam ludis gravan rolon por la Esperanto-movado, estis la oficiala eldonejo de la kongreso.
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
| MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
| Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 | ||
| Ĝenevo 1925 • Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 | ||


