UK 1927
| UK 1927 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Dancigo, | |
| Ekde | 28-a de julio 1927 | |
| Ĝis | 5-a de aŭgusto 1927 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |


De la 28-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1927 okazis en la urbo Dancigo la 19-a Universala Kongreso de Esperanto kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. En arbaro rande de la apuda banloka urbo Zoppot (ekde 1946 pole Sopot) oni plantis jubilean kverkon ĉe arbara loko nomata 'Esperanto-Placo' okaze de la 40-jariĝo de la lingvo, kie laŭdire staris ankaŭ Esperanto-monumento - la nazioj detruis ambaŭ memorigilojn. Post la milito oni plantis novan kverkon, okaze de la IJK 1959 en la intertempe pola urbo Gdansko, ĉe la sama loko en Sopot, kaj metis novan memorŝtonon. En la UK de 1927 okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Anna Tuschinski, Esperanto-patrineto
Komuna foto |
Postkongreso en Bjalistoko |
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
| MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
| Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 | ||
| Ĝenevo 1925 • Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 | ||




