UK 1935
| UK 1935 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Romo, | |
| Ekde | 3-a de aŭgusto 1935 | |
| Ĝis | 10-a de aŭgusto 1935 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |


La 27-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en aŭgusto 1935 kunvenigis 1442 partoprenantojn en Italio, estis unika laŭ organiza aspekto. Ĝi estis kongreso migranta; ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo, Napolo. Tial oni ŝerce parolis pri "UK en Firona". Post semajno plena de ekskursoj eblis almeti plian semajnon, en kiu oni plu krozis per ŝipo ĝis Tripolo (Libio). Poste oni reveturis ĝis Ĝenovo.
Tiu UK estis do tute aparta pro sia daŭro kaj sia migrema karaktero. Laŭ la raportoj de Teodor Jung, la tiam ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, ĝi estis ankaŭ aparte malbone organizita: Tre multis francaj krokodiloj kaj la servoj suferis pro manko de homfortoj, malgraŭ la grandaj penoj de la LKK sub gvido de Stefano la Colla, pionira esperantisto ekde 1906, paleografo kaj redaktoro de „Enciclopedia Italiana“ en Romo, tamen regi la obstaklojn.
Unika ĝi estis ankaŭ pro la konsiderinda subteno fare de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Benito Mussolini. Je aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, aparte ekde 1936, kiam la alianca Nazia Germanio plene malpermesis ĉiun Esperanto-agadon, la ŝtato malfaciligis la laboron de la esperantistoj.
Teatraĵo prezentita
[redakti | redakti fonton]- Amatora Trupo el Milano: Kurioza Okazaĵo de Carlo Goldoni, reĝisoris Julio Baghy, prezentita en Teatro Barberini en la samnoma palaco en Romo.
Prelego en Somera Universitato
[redakti | redakti fonton]- Gaston Waringhien: Dekdu Poetoj: la lingvistika valoro de la poezio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Foto kaj teksto de la inaŭgura parolado Arkivigite je 2006-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Poemo "La plezura marveturo" de Karl Vanselow. en Nia Lingvo Esperanto. Elektita poezio por deklamo kaj por kanto: 2. (Berlino: Berliner Esperanto-Verlag, 1952),




