UK 1949
Aspekto
| UK 1949 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Bournemouth, | |
| Ekde | 6-a de aŭgusto 1949 | |
| Ĝis | 13-a de aŭgusto 1949 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

La 34-a UK 1949 okazis en Bournemouth (Britio)[1]. Ĝi havis 1534 aliĝintajn partoprenantojn.
Antaŭ-kongreso okazis inter la 3-a kaj 5-a de aŭgusto en Londono[2]. Por la transporto inter la du urboj estis speciala trajno.
Prezidanto de LKK kaj vicprezidanto de UK estis Chambers, prezidanto de la kongreso oni elektis William Alfred Gething, prezidanto de BEA. La Somera Universitato okazis sub prezido de William Edward Collinson.
Pro la universala kongreso en Bournemouth tiujare ne okazis brita kongreso de Esperanto; se ĝi estus okazinta, ĝia numero hazarde estus same 34. La 34-a Brita Kongreso de Esperanto do okazis la sekvan jaron en Ipswich[3].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo el La Brita Esperantisto
- ↑ L. Courtinat, Historio de Esperanto, 1934–1960, vol. 3, p. 1061–1063
- ↑ Listo de Biblioteko Butler
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Oxford 1930 • Krakovo 1931 • Parizo 1932 • Kolonjo 1933 • Stokholmo 1934 | ||
| Romo 1935 • Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
| DUA MONDMILITO | ||
| Berno 1947 • Malmö 1948 • Bournemouth 1949 | ||


