UK 1955
Aspekto
| UK 1955 | ||
|---|---|---|
| Loko | Bolonjo, | |
| Ekde | 30-a de julio 1955 | |
| Ĝis | 6-a de aŭgusto 1955 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |
La 40-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1955 en Bolonjo, Italio. Estis 1687 partoprenantoj. Sekretario de la landa kongresa komitato (LKK) estis cetere Gian Carlo Fighiera, la posta konstanta kongresa sekretario (KKS) de UEA.
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]Por tiu okaze la verkisto Reto Rossetti verkis La Jubilea Eposo, nome longa kaj ambicia (31 paĝoj) poemo kiu prezentas la historion de lingvoj, de la lingva problemo kaj de Esperanto mem. Tiu eposo montras strukturon por scenigo akompane de intermezaj prezentadoj de diversaj ludoj kaj aferoj (muziko, kanto ktp). Ĝi estos poste kolektita en lia poemaro Pinta Krajono.
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| DUA MONDMILITO | ||
| Berno 1947 • Malmö 1948 • Bournemouth 1949 | ||
| Parizo 1950 • Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 | ||
| Bologna 1955 • Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 | ||

