UK 1968
Etoso
UK 1968 | ||
---|---|---|
Loko | Madrido, Hispanio | |
Ekde | 3-a de aŭgusto 1968 | |
Ĝis | 10-a de aŭgusto 1968 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 53-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1968 en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio. Ĝi havis 1769 partoprenantojn el 40 landoj.
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]- Internacia Arta Teatro
- La analfabeto de Branislav Nuŝiĉ. Rolis Jure Lipovac, Vlado Kovaĉiĉ, Mladen Šerment
- Malfacila elekto (nenomita aŭtoro)
- Bela indiferentulo de Jean Cocteau. Rolis Jana Ravŝelj-Flego.
- Taso da kafo de Ivan Cankar. Rolis Srdjan Flego.
- Homo kun la floro en-buŝe de Luigi Pirandello. Rolis Mladen Šerment
- Maskerado de Miroslav Krleza. Rolis KOVAĈIĈEVIĈ, Jure Lipovac, Srdjan Flego.
- Maneken-Parado de Marjorie Boulton.
La Alta Patrono
[redakti | redakti fonton]La Alta Protektanto de la 53-a UK estis la diktatoro Francisco Franco.
En 2007 esperantistoj lanĉis retan peticion[rompita ligilo] por nuligi tiun titolon (kiun ili nomis "honora prezidanteco", laŭ la Hispanlingva esprimo "presidente de honor" uzita en la tiama organo de Hispana Esperanto-Federacio). En la diskutlistoj oni povas vidi debaton inter la subtenantoj, kiuj substrekas la neceson distanciĝi de faŝismo, kaj la kontraŭuloj, kiuj taksas, ke la historion oni ne ŝanĝu, eĉ se ĝi estas kelkfoje hontinda[1].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La dilemo de la posteuloj: diskuto en Libera Folio.