Francisco Franco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Franco
Antaŭulo Manuel Azaña (kiel prezidanto de la Dua Hispana Respubliko)
Sekvanto Johano Karlo la 1-a (kiel Reĝo)
Persona informo
Francisco Franco Bahamonde
Naskonomo Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco Bahamonde
Naskiĝo 4-an de decembro 1892 (1892-12-04)
en Ferrol, Galegio, Hispanio
Morto 20-an de novembro 1975 (1975-11-20) (82-jaraĝa)
en Hispanio Madrido, Hispanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Grave of Francisco Franco at Mingorrubio Cemetery vd
Religio romkatoliko
Nacieco hispano
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Reĝa Palaco El Pardo • Pazo de Meirás vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Altlernejo de Infanterio de Toledo vd
Partio FET y de las Jons
Subskribo Francisco Franco
Memorigilo Francisco Franco
Familio
Patro Nicolás Franco Salgado-Araújo vd
Patrino Pilar Bahamonde y Pardo de Andrade vd
Gefratoj Pilar Franco Bahamonde • Nicolás Franco Bahamonde • Ramón Franco Bahamonde vd
Edz(in)o Carmen Polo
Infanoj Carmen Franco, 1st Duchess of Franco vd
Parencoj Ramona Polo Martínez-Valdés • Ramón Serrano Suñer • Francisco Franco Salgado-Araujo vd
Profesio
Okupo Ĝenerala stabestro, Hispana Armeo
Aktiva en Madrido vd
Aktiva dum 1907–1975 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maŭzoleo de Franco en Valle de los Caídos (Madrido)

Francisco FRANCO BAHAMONDE [franSISko FRANko baaMONde], Esperante foje Francisko Franko, (naskiĝis la 4-an de decembro 1892 en Ferrol, mortis la 20-an de novembro 1975 en Madrido) estis hispana militisto kaj diktatoro. Post la Hispana Enlanda Milito li fariĝis ŝtatestro de Frankisma Hispanio ĝis lia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tre june li foriris por siaj kampanjoj en la hispana protektejo en Maroko (1912-1916, 1920, 1921-1926). Li fakte estis senlumulo, unu el la lastaj el sia milita promocio (en armeo, kiu ja ne elstaris pri klereco) de tie la malamo al certaj movadoj kiel la framasonoj, kiuj rifuzintis lin laŭ kelkaj voĉoj. Liaj akademiaj notoj restas konsulteblaj.

Tamen li prestiĝiĝis kiel militestro inter siaj kolegoj, pro siaj agadoj en la kampanjoj de la milito en Maroko, kaj li fariĝis unu el la plej junaj generaloj en Eŭropo. Tie famiĝis lia brutaleco kaj lia malvarma sango.

En 1934, post la alpreno de la povo fare de dekstrema koalicio, li estis nomumita al alta posteno en la ministerio de Milito. Tie, li gvidis la subpremon de la revoluciprovo de la maldekstrularo, konata kiel Asturia Revolucio.

Kun la generaloj José Sanjurjo kaj Emilio Mola, li estis protagonisto de la leviĝo de la 18-a de julio 1936, kiu deĉenigis la hispanan Enlandan Militon. Li gvidis la fortojn troviĝantajn en Maroko, la eliton de la hispana armeo, kaj pasis al la duoninsulo, kie ili konkeris la sudokcidentan parton de Hispanio kaj celis la konkeron de Madrido. Kiam Sanjurjo mortis, Franco alprenis la ĉefkomandon kaj li proklamiĝis ĉefgeneralo (generalísimo) de la armeoj kaj ŝtatestro. Kiel tia, li gvidis la fortojn kiuj venkis post tri jaroj da milito.

Tombo[redakti | redakti fonton]

Post la morto li estis entombigita en pompa maŭzoleo en la Valo de la Falintoj — kolosa memormonumento, konstruita laŭ lia iniciato por eternigi memoron de pereintoj dum la Hispana Enlanda milito. Post fino de la diktaturo la maldekstruloj insistis, ke la restaĵoj de la faŝisma reganto devas esti forigitaj el la nacia monumento, des pli ke li ne partoprenis persone en la milito. Dum sia elekta kampanjo en 2015 la Hispana Laborista Socialista Partio promesis fari tion, por kio estis aprobita la leĝo pri historia memoro. Post kiam ĝia prezidanto Pedro Sánchez fariĝis en junio 2018 la ĉefministro, komenciĝis praktika laboro tiukampe. En februaro 2019 oni fine decidis, ke tio okazu la 10-an de junio, sed la parencoj de Francisco Franco kontestis la decidon kaj ĝi estis nuligita kelkajn tagojn antaŭ la dato. La 24-an de septembro 2019 la ses juĝistoj de la Supera Kortumo unuvoĉe rifuzis peton de posteuloj de la diktatoro, kiuj kontraŭis eltombigon de liaj restaĵoj en la Valo de la Falintoj. Same estis rifuzita ilia peto permesi reentombigon de la prezidantaj restaĵoj en tombokelo de la katedralo La Almudeno en Madrido.

La juĝeja decido estis laŭdita aŭ almenaŭ neŭtrale akceptita de ĉiuj politikaj partioj de la lando krom la dekstra Vox, kiu konsideras ĝin neglekto de la historia memoro kaj provo renovigi la iaman politikan malamegon en la hispana socio. La posteuloj de la diktatoro planis prezenti plian peton, ĉi-foje antaŭ la Konstitucia Kortumo. Ĉiuj laboroj en la Valo de la Falintoj estas provizore ĉesigitaj pro eventuala danĝero, kaŭzita de malbona stato de la memorialo.

La 24-an de oktobro 2019 liaj restaĵoj estis forprenitaj el la tombo kaj resepultitaj en la municipa tombejo Mingorrubio.

Frankismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frankisma Hispanio.

Fine de la milito, li starigis diktaturon, subtenatan de la katolika eklezio (nacionalcatolicismo), faŝismosimila movado nacionalsindicalismo kaj la armeo. Dum la Dua Mondmilito, li apogis la reĝimojn de Hitlero kaj Mussolini, kiuj estis lin subtenintaj, sed li partoprenis nur simbole per la sendo de la t.n. Blua Divizio al la Rusa Fronto. La diktatura reĝimo, kiu daŭris de 1939 ĝis 1975, kaj lia ideologio faŝisma estas kutime nomataj frankismo.

Francisco Franco malamis komunismon, framasonojn kaj separatismon.

Lia politiko iome malfermiĝis ekde la kvindekaj jaroj (eniro en la Unuiĝintajn Naciojn, konkordo kun la Vatikano, akordoj kun Usono) rekonstruante la hispanan ekonomion, tamen li ĉiam gardis la premadon kontraŭ opoziciaj movadoj.

En 1973, li rezignis kiel regestro sed daŭris kiel armeestro kaj ŝtatestro.

Li nomumis Juan Carlos de Borbón sia posteulo je titolo de reĝo.

Francisco Franco kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Post la milito, esperantistoj en Hispanio estis persekutataj pro sia ofta rilato al maldekstrismokataluna naciliberiga movado. En la 1950-aj jaroj, Esperanto estis pli permesata. Sed en la 1960-aj jaroj Franco eĉ estis Alta Protektanto de la 53a UK 1968 en Madrido.

Li estis frato de la aviadopioniro Ramón Franco Bahamonde.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Francisko Franko ĝis fino de sia vivo agnoskis polan ekzilan registaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]