Komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Platono

Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la kapitalismon. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".

Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.

Karl Marx

La Manifesto de la Komunista partio (el Retarkivo 2007) redaktita fare de Karl Marx en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj poste Komunista partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.

La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista partio", sub influo de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.

Dosiero:Lutte continue.jpg
Laborista kolektivo kontraŭ la kapitalismo (france: La konflikto daŭras)

Komunismo en Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam jam estis antaŭe klopodoj sukcesigi komunismajn revoluciojn, ĉefe en Eŭropo, estis la Rusia revolucio de 1917, kio montris al la mondo kaj ĉefe al la komunismaj, socialismaj kaj laborismaj movadoj, ke eblas komunisma revolucio. De tiam jam estis almenaŭ unu socialisma ŝtato en la mondo. Poste Mongolio fariĝis la dua komunisma lando. Je la fino de la Dua Mondmilito, kaj pro la alianco inter la Ruĝa Armeo kaj la luktintoj kontraŭnaziaj de la landoj de Orienta Eŭropo, la Sovetunio helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en tiu mondoregiono; tiu klopodoj estis agnoskita de la Jalta konferenco. Tiele en Eŭropo krom Sovetunio, ekzistis jam sep komunismaj ŝtatoj kiuj starigis kun Sovetunio la Varsovian Kontrakton krom Jugoslavio, kiu decidis sian propran vojon al komunismo.

Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj

En la resto de la mondo kaj samtempe kun la Sendependiĝo de Afriko kaj similaj situacioj en Azio kaj Ameriko aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko. Tio okazigis dum la Malvarma Milito, ke la mondo estis disdividita en du landaroj, nome tiu de la Pakto de Varsovio kaj tiuj aliancanoj de Usono aŭ membroj de NATO. En kelkaj lokoj tio okazigis ne nur streĉigon, sed ankaŭ veraj militoj, kiel la Vjetnama milito aŭ la ne tiom longdaŭra Korea milito, sed ankaŭ malfacilajn epokojn de antaŭvidebla nova mondmilito, kio feliĉe ne okazis, kiel ĉe la Kariba krizo.

Dum tiu epoko okazis kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kaj Ĉinio, kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en Hindoĉinio aŭ Afriko.

Detruita parto de la muro ĉe la Brandenburga pordego, soldato gardas la restojn, novembro 1989

Fine la propra Sovetunio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo, sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝis Perestrojko kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. En Pollando kaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo okazis insurekcioj kaj finfine la muro de Berlino falis en 1989. La geopolitiko ŝanĝiĝis. Sovetio anoncis senvenkan foriron el Afganio. Lech Walesa iĝis prezidanto de Pollando.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Revolucioj de 1989.

Hungario malfermis la feran kurtenon. Pretekstante feriojn en Hungario, kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la 11-a de septembro, orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25 000 civitanoj tiel alvenis en okcidenta Germanio tra Hungario kaj Aŭstrio dum tri semajnoj. En Prago kaj Varsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de Okcidenta Germanio.[1]

En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En protestantaj preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la Lundaj manifestacioj ekde septembro.[2] 20.000 manifestaciantoj paŝis laŭ la stratoj de Leipzig la 2-an de oktobro 1989. Miĥail Gorbaĉov, veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.[3] Malgraŭ provo far renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj daŭrigis: unu miliono da manifestaciantoj en orienta Berlino la 4-an de novembro, centoj da miloj en aliaj grandaj urboj de GDR.[4]

La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la resto de la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio (kaj ĉefe en Hindoĉinio). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo. Tamen restis komunismaj ŝtatoj en Ameriko, nome Kubo, en Azio, nome Ĉinio, Vjetnamio kaj en pli etaj lokoj.

Posthistorio de komunismo[redakti | redakti fonton]

En la 9a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito, dum oni egaligas propagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo, sen konsidero al la plej amasmurdaj konsekvencoj de tiu lasta reĝimo kaj partikulare en la landoj de Orienta Eŭropo.[5]

Laboranta Komunismo[redakti | redakti fonton]

Laboranta Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1980-90 jardekoj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoriisto.

Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed kiel komunismo de Karl Marx, Fredrik Engels kaj Lenin. Li nomis sian movadon Laboranta Komunismo por apartigi tiun el aliaj movadoj kiuj nomis sin mem kiel komunismaj je 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opinis ke ne estas komunismaj sed burĝaraj kaj mallaborantaj.

Esperanto kaj Komunismo[redakti | redakti fonton]

Pri la Pseŭdokomunismo de Ĥruŝĉov, 1965.

Esperanton apogis pluraj gvidantaj komunistoj, inkluzive Anatolo Lunaĉarskij, Josip Broz Tito, Ho Chi Minh, Fidel Castro. Aliflanke, esperantismo estis kelkfoje persekutata de komunismaj registaroj, notinde en Sovetio sub Stalino.

Ernest Drezen estis eble la plej fervora kaj optimisma adepto samtempe de Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn poste, kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj pafmortigita, kulpigita pri … "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", (evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.

Dum la Malvarma Milito, la ĉeĥa komunisto Rudolf Burda energie defendis Esperanton. Oni forpelis lin el la partio; sed li travivis, kaj helpis la Esperantan kulturon travivi en la nacioj de la Varsovia Kontrakto. Li estis la fondinto de la gazeto La Pacdefendanto kaj la unua prezidanto de la Mondpaca Esperantista Movado.[6]


En Esperanto aktuale ekzistas interalie jenaj tekstoj pri komunismo:

1. de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso:

  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: "Manifesto de la Komunista Partio" en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), [Embres-et-Castelmaure], 2011, 289 pawoj, ISBN 978-2-918300-45-8 (= MAS-libro 52).
  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko de Eric Hobsbawn, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2015, 126 paĝoj, bindita, ISBN 978-2-36960-015-2 (= MAS-libro 100a)
  • Karlo Markso: La interna milito de Francio (La Pariza Komunumo 1871), kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2-a, reviziita eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-017-6 (= MAS-libro 112).
  • Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito; Thomas Kuczynski: Markso popularigas Markson. Enkonduko al Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito., trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 110 paĝoj, ISBN 978-2-918300-01-4 (= MAS-libro 159).
  • Karlo Markso hodiaŭ - Nerefuteblaj citaĵoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2008 (= MAS-libro 7).
  • Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Luter­mano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009 (= MAS-libro 11).
  • Karlo Markso: Pri liberkomerco, kun antaŭparolo de Frede­riko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009 (= MAS-libro 12).
  • Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 3-a eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 68 paĝoj, 2016, ISBN 978-2-36960-072-5 (= MAS-libro 13a).
  • Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: „La filozofio de la mizero”; kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj, ISBN 978-2-918300-08-3 (= MAS-libro 17).
  • Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5 (= MAS-libro 25).
  • Frederiko Engelso: La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia, (MAS), 2010, 204 paĝoj, ISBN 978-918300-16-8 (= MAS-libro 26).
  • Karlo Markso: Pri la juda demando. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 49 paĝoj, ISBN 978-2-918300-29-8 (= MAS-libro 38).
  • Karlo Markso: Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio. Enkonduko; Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Antaŭparolo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 36 paĝoj, ISBN 978-2-918300-38-0 (= MAS-libro 44).
  • Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 57 paĝoj, ISBN 978-2-918300-48-9 (MAS-libro 56).
  • Karlo Markso: Respondo al V.I. Sasuliĉ [Zasuliĉ], kun Klaus Gietinger: La miskompreno. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 59 paĝoj, ISBN 978-2-918300-71-7 (= MAS-libro 73).
  • Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 65 paĝoj, ISBN 978-2-918300-65-6 (= MAS-libro 74).
  • Frederiko Engelso: Enkonduko al Karlo Markso: Klasbataloj en Francujo 1848 ĝis 1850 (1895). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 23 paĝoj, 2013, ISBN 978-2-918300-89-2 (= MAS-libro 92).
  • Frederiko Engelso: La libro de revelacio (La apokalipso de Johano). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Scocia (MAS), 2014, 28 paĝoj, ISBN 978-2-918300-97-7 (= MAS-libro 101).
  • Frederiko Engelso: La loĝejproblemo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 80 paĝoj, ISBN 978-2-91800-98-4 (= MAS-libro 103).
  • Frederiko Engelso: Malfruaj verketoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 102 paĝoj, ISBN 978-2-36960-008-4 (= MAS-libro 113).
  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Leteroj al Ludwig Kugelmann en la jaroj 1871 kaj 1872. Elgermanigitaj kaj kun postparolo de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 58 paĝoj, ISBN 978-2-36960-033-6 (MAS-libro 133).
  • Karlo Markso: Enkonduko al "Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio". Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 54 paĝoj, ISBN 978-2-36960-056-5 (= MAS-libro 152).
  • Karlo Markso: La kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio. Vol. 1. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. 3-a eldono, bindita, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 924 paĝoj, ISBN 978-2-36860-071-8 (MAS-libro 166).
  • Karlo Markso: La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 146 paĝoj, ISBN 978-2-36960-075-6.


2. Marksismaj verkoj de aliaj aŭtoroj en Esperanto:

  • Oktobra Revolucio kaj la sekvoj. Moshe Levin: La Oktobra Revolucio rezistas al la historio; Hansgeorg Conert: Bazoj kaj evoluo de la sovetsocio; Robert Steigerwald: Socialismo kaj ŝtato - dek tezoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 48 paĝoj, ISBN 978-2-918300-07-6 (MAS-libro 21).
  • Jörg Goldberg k.a.: Ekonomia krizo ‒ Analizoj n-ro 1. Jörg Goldberg: La historia procezo de la nuna ekonomia krizo - pli da demandoj ol respondoj; Horst Hensel: La nomoj de la mono - kontribuaĵo al karakterizo de la nuna kapitalismo; Harald Werner: Notoj pri la psiĥologio de la krizo; Sarah Wagenknecht: Brulfaristoj kiel fajrobrigado - Kritiko de la krizmastrumado. Elgerma­ni­g­oj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 57 paĝoj, ISBN 978-2-918300-09-0 (MAS-libro 18).
  • Kien Ĉinio? Dek du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunktoj. Franc,ois Jullien: Ĉinscienco en la sakstrato - Ĉinio en la spegulo de Okcidento; Manfred Szameitat: Sukcesa, sed ne socialisma; Ingo Nentwig: Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en la PR Ĉinio; Barry Sautman: Protestoj kaj separismo en Tibeto; Michael Parenti: La mito de Tibeto; Enfu Cheng: fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio; Jian Xinhua: Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj; Theodor Bergmann: La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio; Rolf Berthold: Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinio; Li Bingyan: Ĉinio sub influo de la novliberalismo; Helmut Peters: Popolrespubliko 1Cinio: 30 jaroj da reform- kaj malfer-politiko; [[Jean-Louis Rocca: Ĉu la ĉina meza klaso estas revolucia? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 142 paĝoj, ISBN 978-2-918300-06-9 (MAS-libro 16).
  • Ekonomia krizo n-ro 2. Joachim Bischoff: La financkrizo kaj alternativoj; Andreas Fisahn: Demokratia stirado de la ekonomio; Manfred Sohn: Dek tezoj por sociigo de la cirkuladsfero; Luciano c. Mortorano: Socialismo, sociigo, demokratio; Manfred Lauermann: La dialektika plan-ekonomio de Ĉinio - respondo al la financkrizo. Elgermanigoj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-12-0 (MAS-libro 22).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du regfurboj: La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  2. 29-a Konferenco de la internacia socio pri sociologio de la religioj, julio 2007, Leipzig, Germanio
  3. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, 2004, p. 37
  4. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  5. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet, El País, 9 APR 2015 [1] Konsultita la 10an de aprilo 2015
  6. Lins, Ulrich: La Danĝera Lingvo. Gerlingen: Bleicher Eldonejo, 1988. History of Esperanto (angla: Historio de Esperanto)