Hegelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hegelo
Okcidenta filozofio
19-a jarcento
Hegelo
Hegelo
Plena nomo Georg Wilhelm Friedrich Hegel
Naskiĝo 27-a de aŭgusto 1770
Morto 14-a de novembro 1831
Ĉefaj interesoj Logiko, Filozofio de historio, Estetiko, Religio, Metafiziko, Epistemologio, Politika filozofio
Noteblaj ideoj Absoluta idealismo, Dialektiko, Sublation, master-slave dialectic
v  d  r
Information icon.svg

Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO (1770–1831) (germane: Georg Wilhelm Friedrich HEGEL [georg vilhelm fridriĥ hegel]) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estas kun Immanuel Kant opiniata kiel plej granda filozofo depost antikvepoko. Li estis unu el plej grandaj kreintoj de idealismo en germana filozofio kaj kreinto de sia propra sistemo (hegelismo) kiu estiĝis la bazo de posteaj filozofioj (marksismo, mesianismo, Ekzistadismo, postmodernismo) kaj ĝi estiĝis eĉ la ĉefa modelo de monda idealismo (precipe laŭ hegelisma ontologio). Multaj historiistoj de filozofio opinias lin kiel plej granda idealisto en romantismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hegelo naskiĝis en Stutgarto, Germanio je la 27-a de aŭgusto 1770, kiel filo de burokrato. Kiel infano li estis tre fervora leganto de literaturo, gazetoj kaj filozofioj. Li estis tre malsana infano kaj preskaŭ li mortis pro variolo. Li estis tre kunigita kun sia fratino – Kristino. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. Li decidis fariĝi pastro kaj ĉe la seminario de Tübingen li studis filozofion kaj teologion. Tie li ekkonis poeton Friedrich Hölderlin kaj Friedrich Schelling (la dua post Hegelo fama idealisto). Ili estiĝis liaj amikoj en ideoj kaj adorado de la antikvgreka kulturo. Li estis kun ili observanto de Granda Franca Revolucio, la frukto de klasicismo en filozofio. Tiam ili kreis sian novan perspektivon – ili kritikis Kantion kaj kreis tute novan, supersencan sistemon (idealismo) de nova epoko – romantismo. Hegel komencis kritiki Kantion pli poste post forĵetado de ambicio estiĝi filozofo populara (popularphilosophen) kaj interpreti mondon ĝenerale dissolvante problemojn. Tial Hegelo unue okupiĝis pri politiko. En 1790 li atingis titolon de magistro de la filozofio kaj en 1793 li pasis ekzamenojn de la teologio. Li sonĝis pri ideala sistemo de politika vivo sed enfine lia ideo falis kaj li fondiĝis tute en filozofio kun komenco de nova jarcento. Li decidis sin tamen kontraŭ pastreco kaj anstataŭe gajnis monon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro.

En 1801 li estiĝis privatdozent en Jena. Li tiam influis tre sur pensado de Schelling, tial multuloj kunigas skolon de Hegel kun skolon de Schelling. Mem kun Schelling li kreis Kritikan gazeton de filozofio. Mema univerkistato faris Hegelon kiel Eksterordinara Profesoro, danke influo de ekzemple Goethe sur kiu Hegelo havis ankaŭ grava influeco. La venko de Napoleono en Prusujo devigis universitaton al fermo. Tial Hegelo komencis publikiĝi kiel ĵurnalisto, li verkis pri filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurenbergo (1808-1816). Li estiĝis profesoro de filozofio ĉe Heidelberg (1816-1818) post verko de Scienco de la Logiko. Li publikis La enciklopedion de filozofa scienco. Poste li estiĝis profesoro ĉe Berlino (1818-1831). Li mortis je la 14-a de novembro 1831 en Berlino.

Sistemo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Caspar David Friedrich, proksima amiko de Hegelo. Multaj estas certaj, ke li ilustradis filozofion de Schelling kaj Hegelo

Hegelo estis kreinto de sistemo idealisma. Ĉiun sian sistemon li prelegis en grandaj por historio de la filozofio verkoj. Konstruita sistemo estas:

  • La scienco de la naturo
  • La scienco de la logiko (tie oni komprenas ĝin laŭ populara en romantisma epoko psikologismo)
  • La scienco de la spirito

Dialektiko kaj konscio[redakti | redakti fonton]

La unua parto de la filozofio de Hegel konsistiĝas en verko Fenomenologio de l'animo. La unua parto de tiu sistemo estas dialektiko kaj progresemo de konscio. Hegelo konstituigis tie psikologismon. La unua parto de la tiu filozofio estas dialektiko.

Laŭ Hegelo kiel baza procezo de la mondo, je ĉiu nivelo, plenumiĝas dialektiko. Ĉio do agas konforme kun racio. Sur racio estas konstruita tia sistemo. Tiu dialektiko estas tute materiala kaj spiritisma samtempe. Ĝi kreigas tial rigardeblan realecon. Fakto pri agado konforma kun realeco malfermas ĉe Hegel gravan tezon ke homo en unua nivelo ne estas tabula rasa (kiel estas ĉe John Locke) sed memscia. Tiu memscio estas praemo al ĉiopoveco kaj estas ĝi ĉioscio. Hegelo ne dividas racion de spirito sed kunigas ilin en unua vortsignifo. La dialektiko do samtempe ontologio de Hegelo tezas ke:

tezo + antitezo --> sintezo

La tezo dialektika de Hegelo estis ke ĉiu esto (ekzistanta laŭ tezo) konsistas en jam en sia esto malesto (antitezo). Egale tezo kaj antitezo estas pereataj en sintezo. Tiel la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al ŝtato (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie, fraktale. Sur tiu dialektiko Hegelo kreas plenan sistemon. Li interpretis do ĉiun fakojn de la vivo. Lia filozofio ne estas do nur ĝenerala metodologio sed ĝi estas sistemo en kiu oni povas trovi respondon sur konkreta demando. Se tiu filozofio estus vera ĝi samtempe estus scienco. Tial Hegelo strebis fariĝi filozofion ĝeneralan kiel scienco. Tiel Hegelo komencis disvolviĝi sian sistemon.

Spiritualismo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujn ideojn, fenomenojn kaj normoj psikaj (laŭ Hegelo signifas: normoj logikaj) Hegelo determinigis per imperativo de animo kiu fenomenas jam en Fenomenologio.... Animo fenomenas en realo. Metafizike ĝi konstituigas per sie kaj formigas realon. Ĝi estas konforma kun dialektiko de Hegelo- ja racio estas tie ĉefa animo-regulo de la mondo laŭ kiu ĝi agas (progresas). Ekzistas la Hegelo:

  • animo subjektiva
  • animo objektiva
  • animo absoluta

Animo ĉe Hegelo formigas sciencon. Animo subjektiva ekzistas en formoj: naturala (formigante antropologion), kontraŭanta al naturo (formigante fenomenologion) kaj rilatanta al memaj formigoj de sciencoj. Kiam Neokantistoj disdividos de animo konscion kaj racion oni parolos ke homa konscio estas intencema (Franz Brentano, Edmund Husserl).

Animo objektiva formigas legon. Ĝi formigas ĝin kiel lego abstrakta, moralo kaj etiko.

Historiozofio[redakti | redakti fonton]

Tie Hegelo kreas novan parton de sistemo: sian Filzofion de historio (historiozofio). Laŭ li historio estas historio de la triumfo de homaro (historio komencanta de sklaveco al libereco).

Ekzistas ankaŭ animo absoluta. Ĉi fenomenas kiel ideo en ĉia estado de homo- estetiko kaj religio. Celo de la homo estas komprenado Dion.

Tombo de Hegelo en Berlino

Influo[redakti | redakti fonton]

Hegelo influis sur ĉia al si postea filozofio. Laŭ lia filozofio estis konstruitaj multaj aliaj. La idealismo de Hegelo estas nacia filozofio de Germanoj. De heglismo kreis ankaŭ alia, polnacia filozofio- Mesianismo- kiu estis opozicio de ĝi. Grandaj prekursoroj de ĝi estis ekzemple Józef Hoene-Wroński, kiu kreis unuan opozician sistemon filozofikan al heglismo kiu interpretis, same kiel Hegelo, ĉion. Laŭ li homaro estas inklinitaj ne nur al konado Dion sed eĉ unuigo en Li (Mesianistoj opinis ke Dio estas persona). Ĝi fondiĝis de unua malakordo kiun esprimis unu el plej gravaj lernantoj de Hegelo (kiu lin tre favorizis)- Karol Libelt. Laŭ li ne racio estas ĉefa imperativo de la mondo sed la um (tial lia filozofio nomiĝas umitismo). Libelt parolis ke post ero de Germanoj (ero de racio) alvenos ero de irracio, ero de Slovianoj (precipe de Poloj) kiu ne nur trovos tiun misteran sintezon (esto kaj malesto en sintezo) sed pruvos Dion. Tiun okupiĝis Adam Mickiewicz en siaj verkoj, kaj filozofion de irracieco (necerteco) disvoluis Lev Ŝestov. Hegelan spiritualismon disvoluis tre Andrzej Towiański. Ĝi estas unua parto de heglistoj.

Idealismo aperis ankaŭ en Britujo en malgranda nivelo sed pri heglismo plej okupiĝis en Germanujo. Inicitan per li historiozofion disvolvadis Eduard Zeller kaj Kuno Fischer. Per sia ideo de triumfo de libereco de la homaro Hegelo influis ne nur Mesianistojn sed komunistajn proletariaj filozofoj: E. Gans, K.L. Michelet, David Strauss, Ludwig Feuerbach, Bruno Bauer, Max Stirner. Enfine Markso- tiu plej granda heglisto- kreos sistemon filozofikan plej revoluciaj por ĉia ekonomio, sociologio kaj enfine mema filozofio (plej epistemologio kaj ontologio). Per pangnostika heglismo li movos tutan sferon de la homa vivsistemo. Markso kreos modernan socialismon, komunismon kaj kapitalismon. Lia plej fundamenta tezo en filozofio kaj precipe en ĝia parto- ontologio estis kreo nocion de materiala dialektiko nomita materialismo dialektika. Laŭ tiu dialektiko filozofos Pleĥanov kaj Lenin. Adeptoj de Markso rilatos ne nur al li sed ankaŭ al Hegelo. De tiuj sistemoj oni kreos eŭrokomunismon, anarĥismon kaj postmodernismon. Hegel influis ankaŭ multaj ekzistencialistoj ekzemple Kierkegaard kaj Nietzsche. Li influos ankaŭ usonanaj filozofoj kiel ekzemple John Dewey (grava sociologo).

Artikoloj pri verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Unuarangaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj

La kolekta verkaro de la sistemo de Hegel estas ĉe:

  • Enzyklopädie der philosophischen Wissenschaften (Enciklopedio de la Filozofiaj Sciencoj, 1816)

Partoj estas la jenaj:

I. Wissenschaft der Logik (Scienco de Logiko, 1812–1816, 1831)

II. Naturphilosophie

III. Philosophie des Geistes

    • Phänomenologie des Geistes (Fenomenologio de la Spirito, 1806/07)
    • Grundlinien der Philosophie des Rechts (1821)
    • Vorlesungen über die Philosophie der Geschichte
    • Vorlesungen über die Philosophie der Religion
    • Vorlesungen über die Ästhetik (1835–1838)
    • Vorlesungen über die Geschichte der Philosophie

Aliaj:

  • Die Positivität der christlichen Religion (1795/96)
  • Das älteste Systemprogramm des deutschen Idealismus (1796/97, fragm.)
  • Der Geist des Christentums und sein Schicksal (1799/1800)
  • Die Verfassung Deutschlands (1800–1802)
  • Mancherlei Formen die beim jetzigen Philosophieren vorkommen (1801)
  • Die Differenz des Fichteschen und Schellingschen Systems der Philosophie (1801)
  • Über das Wesen der philosophischen Kritik (1802)
  • Wie der gemeine Menschenverstand die Philosophie nehme (1802)
  • Verhältnis des Skeptizismus zur Philosophie (1802)
  • Glauben und Wissen oder Reflexionsphilosophie der Subjektivität in der Vollständigkeit ihrer Formen als Kantische, Jacobische und Fichtesche Philosophie (1803)
  • Über die wissenschaftlichen Behandlungsarten des Naturrechts (1803)
  • Wer denkt abstrakt? (1807)
  • Friedrich Heinrich Jacobis Werke (1817)
  • Verhandlungen in der Versammlung der Landstände des Königreichs Württemberg im Jahr 1815 und 1816 (1817)
  • Solgers nachgelassene Schriften und Briefwechsel (1828)
  • Hamanns Schriften (1828)
  • Über Grundlage, Gliederung und Zeitenfolge der Weltgeschichte. Von J. Görres (1830)
  • Über die englische Reformbill (1831)
Werkausgaben
  • Werke. Vollständige Ausgabe durch einen Verein von Freunden des Verewigten. 18 Bde. Berlin 1832–1845.
  • Sämtliche Werke. Jubiläumsausgabe in zwanzig Bänden. Neu hg. von H. Glockner. Stuttgart 1927—1940
  • Sämtliche Werke. Hg. von Georg Lasson, später J. Hoffmeister. Leipzig 1911 ff. (unvollständig geblieben)
  • Werke in 20 Bänden. Auf der Grundlage der Werke von 1832 bis 1845 neu ediert. Red. Eva Moldenhauer und Karl Markus Michel. Frankfurt/M. 1969–1971 (Suhrkamp, stw 601–620)
  • Gesammelte Werke (Akademieausgabe). In Verbindung mit der Deutschen Forschungsgemeinschaft hg. von der Rheinisch-Westfälischen Akademie der Wissenschaften Hamburg 1968 (Meiner) (Abk.: GW)

Duaranga literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Butler, Judith, Subjects of desire: Hegelian reflections in twentieth-century France (New York: Columbia University Press, 1987)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]