Lev Ŝestov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lev Ŝestov
Persona informo
Лев Исаакович Шестов
Naskonomo Иегуда Лейб Шварцман
Naskiĝo 24-an de januaro 1866 (1866-01-24)
en Kievo, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 19-an de novembro 1938 (1938-11-19) (72-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Cimetière de l'avenue Pierre-Grenier vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSvislandoFrancio vd
Alma mater Imperia Moskva Universitato • Imperial University of St. Vladimir vd
Familio
Infanoj Nathalie Baranoff vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • verkisto • literaturhistoriisto vd
Laborkampo filozofioekzistadismo vd
Verkado
Verkoj Athens and Jerusalem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lev Isaakoviĉ ŜESTOV ruse Лев Исаа́кович Шесто́в, denaske Jehuda Lejb Ŝvarcman, ruse Иегуда Лейб Шварцман, (naskiĝis la 31-an de januaro[jul.]/ 12-an de februaro 1866[greg.] en Kievo, Rusa Imperio, mortis la 19-an de novembro 1938 en Parizo) estis rusa ekzistadisma filozofo, konata pro sia "filozofio de malespero". Naskiĝinta en Kievo (Rusa Imperio) la 12-an de februaro [malnovstile la 31-an de januaro] 1866, li elmigris al Francio en 1921, fuĝe el la sekvoj de la Oktobra Revolucio. Li loĝis en Parizo ĝis sia morto la 19-an de novembro 1938.

La filozofio de Ŝestov estas, je unua rigardo, ne vera filozofio: ĝi proponas nek sistemecan unuecon, nek koheran serion de diskursaj propozicioj, nek teorian klarigon de filozofiaj problemoj. Plej el la verkaro de Ŝestov estas fragmenteca. Rilate al la formo (li ofte uzis aforismojn) la stilo povas esti konsiderata pli reteca ol linia, kaj pli eksplodema ol argumenteca. La aŭtoro ŝajne kontraŭdiras sin mem je ĉiu paĝo, kaj eĉ serĉas paradoksojn. Tio ĉar li kredas, ke la vivo mem estas, lastanalize, tre paradoksa, kaj ne komprenebla tra logika aŭ racia esplorado. Ŝestov subtenas, ke neniu teorio povas solvi la misterojn de la vivo. Fundamente, lia filozofio ne estas 'problem-solva', sed fakte problem-genera, kun markita emfazo al la enigmaj kvalitoj de la vivo.

Lia elirejo ne estas teorio, aŭ ideo, sed sperto, nome sperto de despero, kiun Ŝestov priskribas kiel perdo de certeco, nome perdo de libero, perdo de la signifo de la vivo. La radiko de tiu malespero estas tio kion li ofte nomas 'Neceso', sed ankaŭ 'Racio', 'Idealismo' aŭ 'Fato': ia pensmaniero (sed samtempe ankaŭ tre reala aspekto de la mondo) kiu subigas la vivon al ideoj, abstrakteco, ĝeneraligo mortigas ĝin, ignorante la unikecon kaj vivecon de la realo.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bono en la instruo de Tolstoj kaj Nietzsche, 1899
  • Filozofio de Tragedio, Dostojevskij kaj Nietzsche, 1903
  • Ĉio eblas (Apoteozo de Senfundamenteco), 1905
  • Potestas Clavium, 1919
  • En la balanciloj de Jobo, 1923–29
  • Kierkegaard kaj la ekzistadisma filozofio, 1933–34
  • Ateno kaj Jerusalemo, 1930–37

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Geneviève Piron: Léon Chestov, philosophe du déracinement, Éditions L'Âge d'Homme, 2010 (ISBN 978-2-8251-3976-9).