Kievo

| Kievo / Kijivo | |||
| ukraine Київ | |||
| urbo kun aparta statuso | |||
|
|
|||
| Oficiala nomo: Київ | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | |||
| Historiaj regionoj | 4
| ||
| Metroo | Metroo de Kievo | ||
| Memorindaĵoj | 5
| ||
| Rivero | Dnipro | ||
| Situo | Kijivo | ||
| - alteco | 179 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 27′ 00″ N 30° 31′ 25″ O / 50.45000 °N, 30.52361 °O (mapo) | ||
| Areo | 848 km² (84 800 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 952 301 (2022) | ||
| Denseco | 3 481 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 882 | ||
| Urbestro | Vitalij Kliĉko
(ekde la 25-a de junio 2014) | ||
| Horzono | OET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | 01000—06999 | ||
| Telefona antaŭkodo | +380-44 | ||
| KOATUU | 8000000000 | ||
|
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
| Retpaĝo: www.kmv.gov.ua | |||
Kievo[1][2][3] aŭ Kijivo[2][4] (ukraine Ки́їв) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Je la 1-a de januaro 2022, ĝia loĝantaro estis 2 952 301[5], igante Kievon la sepa plej popolriĉa urbo en Eŭropo. La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio (en la direkton de Homel). La urbon trairas la rivero Dnepro. Kievo estas grava industria, scienca, akademia kaj kultura centro de Orienta Eŭropo. Ĝi estas hejmo de multaj kompanioj, altlernejoj kaj esplorcentroj. La urbo nombras grandan nombron da historiaj monumentoj, precipe religiaj, el kiuj du estas listigitaj kiel Mondaj Heredaĵoj: la Katedralo Sankta Sofia kaj la Monaĥejo de la Grotoj. La urbo havas evoluigitan publikan transportsistemon, inkluzive de metroo kaj navedotrajnoj.
Kievo estas unu el la plej malnovaj urboj en Orienta Eŭropo. Ĝi falis de prospero al obskureco plurfoje dum sia historio. Ĝi verŝajne originas kiel slava komercejo fondita ĉirkaŭ la 6-a aŭ 7-a jarcento sur la komerca vojo inter Skandinavio kaj Konstantinopolo. Kievo fariĝis la ĉefurbo de la Kieva Regno, la unua regno de la orientaj slavoj, kiu prosperis kaj kies influo etendiĝis ĝis la Balta Maro. Post pluraj raboj, la urbo estis tute detruita en 1240 de la mongolaj invadoj kaj perdis ĉian influon dum pluraj jarcentoj. Ĝi tiam fariĝis provinca ĉefurbo de malalta graveco, metita sub la kontrolon de siaj potencaj najbaroj: sinsekve Litovio, Pollando, kaj fine Rusio. Post la disfalo de Sovetunio kaj la deklaro de sendependeco de Ukrainio en 1991, Kievo fariĝis la ĉefurbo de la nova ŝtato. Ĝia loĝantaro rapide kreskis danke al la enfluo de ukrainoj, kiuj antaŭe loĝis en la diversaj respublikoj de Sovetunio. Sub la nova reĝimo, ĝi prosperis kaj restis la plej riĉa kaj plej popolriĉa urbo en la lando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Situo
[redakti | redakti fonton]Kijivo etendiĝas norde de Ukrainio ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Dnepro, kiu fluas suden tra la urbo, en la direkton de la Nigra Maro. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero). Parto el tiu lando estas protektita de digoj. La belorusia landlimo estas 90 kilometrojn for norden, Ĥarkivo, la dua urbo de la lando, 400 kilometrojn orienten; Odeso, la ĉefa haveno de la lando, 450 kilometrojn suden.
Hidrografio kaj reliefoj
[redakti | redakti fonton]Kievo limas ambaŭ bordojn de la rivero Dnepro je ĉirkaŭ dudek kilometroj. La teritorio de la urbo kuŝas ĉe la kuniĝo de tri naturaj regionoj: la altebenaĵoj situantaj sur la dekstra bordo de la rivero, la malaltebenaĵoj okupantaj ĝian maldekstran bordon, kaj Polesio, vasta regiono etendiĝanta tra nordokcidenta Ukrainio karakterizita per arbarkovritaj stepaj pejzaĝoj. Kievo situas tuj laŭflue de la kunfluejo de la riveroj Dnepro kaj Desno.
La urbo unue estis konstruita sur la altaĵoj de la dekstra (okcidenta) bordo, kiuj altiĝas ĝis 180 metroj kaj dominas la riveron, provizante naturan defendan lokon samtempe ebligante kontroladon de la rivera trafiko. Ĝuste sur ĉi tiu bordo, tranĉita de ravinoj, situas la malnova urbo. Norde de la centro, la urbo etendiĝis super areo situanta sub la reliefoj je rivernivelo (malsupra urbo). La urbo vastiĝis sur la maldekstra bordo en la 20-a jarcento, precipe ekde la 1960-aj jaroj. Malalta kaj sabla, ĝi devis esti protektita kontraŭ la riverinundoj per digoj. La larĝeco de la rivero estas signifa, atingante preskaŭ kilometron en iuj lokoj. Sed en la urbocentro, la rivero dividiĝas en ĉefan kanalon kaj plurajn duarangajn kanalojn, kiuj kreis multajn insulojn, insuletojn kaj duoninsulojn. Dum la soveta epoko, la rivero estis evoluigita por igi ĝin navigebla, kaj tuj norde de la urbo akvobaraĵo kreis la Kievan rezervujon, artefaritan lagon de 922 km², 110 km longan kaj 12 km larĝan. La urbo gastigas plurajn havenajn infrastrukturojn.
Teritoria Organizo
[redakti | redakti fonton]
Okcidenta riverbordo:
Flave (sude): Holosiivskij distrikto
Verde: Peĉerskij distrikto
Roze: Ŝevĉenkivskij distrikto
Ruĝe: Solomjanskij distrikto
Blue: Svjatoŝinskij distrikto
Oranĝe: Podilskij distrikto
Flave (norde): Obolonskij distrikto
Orienta riverbordo:
Oranĝe: Darnitskij distrikto
Blue: Dniprovskij distrikto
Ruĝe: Desnjanskij distrikto
La urbo Kievo kovras areon de 827 km². Ĝi estas en la centro de metropola areo de 12 300 km² kaj urba areo de 28 900 km².
La unua konata formala subdivido de Kievo datiĝas de 1810, kiam la urbo estis subdividita en 4 partojn: Peĉersk, Starokijv, kaj la unua kaj dua partoj de Podil. En 1833-1834, laŭ dekreto de caro Nikolao la 1-a, Kievo estis subdividita en 6 policajn distriktojn; poste ili estis pliigitaj al 10. En 1917, ekzistis 8 kvartalaj konsilioj, kiuj estis reorganizitaj de bolŝevikoj en 6 teritoriojn.
Dum la soveta epoko, dum la urbo kreskis, la nombro de distriktoj ankaŭ iom post iom pliiĝis. Ĉi tiuj pli novaj distriktoj de la urbo, kune kun kelkaj pli malnovaj areoj, estis nomitaj honore al eminentaj komunistoj kaj socialismaj-revoluciaj figuroj; tamen, pro la maniero, kiel multaj komunistaj partianoj fine, post certa tempodaŭro, malfavoriĝis kaj tial estis anstataŭigitaj per novaj, pli freŝaj personoj, ankaŭ la nomoj de la distriktoj de Kievo ŝanĝiĝis laŭe.
La lasta distrikta reformo okazis en 2001, kiam la nombro de distriktoj malpliiĝis de 14 al 10.
Sub Oleksandr Omelĉenko (urbestro de 1999 ĝis 2006), ekzistis pliaj planoj por la kunfandiĝo de kelkaj distriktoj kaj revizio de iliaj limoj, kaj la tuta nombro de distriktoj estis planita malpliiĝi de 10 al 7. Kun la elekto de la nova urbestro (Leonid Ĉernovetskij) en 2006, ĉi tiuj planoj estis arkivigitaj.
Ĉiu distrikto havas sian propran loke elektitan konsilion kun jurisdikcio pri limigita amplekso de aferoj.
Ĉirkaŭ la urbo estas unua grupo de antaŭurbaj urboj disigitaj sur tuta areo de 2 354 km² kaj kun loĝantaro de 788 000 en 2007. La ĉefaj urboj estas Viŝhorod, Brovari, Borispilo, Ukrajinka, Obuĥiv, Tripilja, Vasilivka, Bojarka, Viŝneve, Buĉa kaj Irpin. Dua, pli fora zono de antaŭurbaj urboj, disigita sur areo de 10 986 km² kaj kun loĝantaro de 280 400 en 2007, inkluzivas Ivankiv, Bariŝiŭka, Fastiv, Makariv kaj Borodjanka.
Naturaj aeroj
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la urbo inkluzivas multajn artefaritajn kaj naturajn lagojn, entute 7 949 hektarojn, kaj plurajn plaĝojn. Botanikaj ĝardenoj, parkoj kaj arbaroj okupas proksimume duonon de la urba areo. Kun verda areo de 45 449 hektaroj, aŭ 18,5 kvadrataj metroj pokape (el kiuj 5 115 estas malfermitaj al la publiko), Kijivo estas unu el la plej verdaj metropoloj en Eŭropo. Tamen, ĉi tiuj verdaj spacoj estas malegale distribuitaj, kun alta koncentriĝo en la urbocentro, en la monteta areo sude laŭlonge de la dekstra bordo de la Dnepro, kaj ĉe la periferio de la urbo nordoriente kaj nordokcidente. Malmultaj urboj en Eŭropo havas tiajn vastajn verdajn spacojn en la urbocentro: ambaŭ bordoj de la rivero kaj la insuloj kaj insuletoj inter ili estas tute okupitaj de vastaj naturaj zonoj, inkluzive de densaj arbaroj, herbejoj kovritaj de sovaĝaj floroj kaj malsekejoj. La bordoj havas sablajn strandojn, el kiuj kelkaj estas facile alireblaj kaj tre popularaj somere. Kelkaj lokoj estas protektitaj, kiel ekzemple la Regiona Pejzaĝa Parko de la Dnepro-Insuloj aŭ la Nacia Natura Parko Holosijiv.
-
Insuloj Kozaĉij kaj Olhin
-
Arbaro de la Parko Holosijiv
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbo havas kontinentan klimaton de tipo Dfb laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam la maksimumaj temperaturoj varias inter 13,8 kaj 24,8 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -4,6 kaj −1,1 °C. Kievo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto. La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 618 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 9 °C.
| Monato | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Oct | Nov | Dec | Jaro |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Avĝ alta temperaturo ( °C) | -0,8 | 0,7 | 6,5 | 15 | 21,1 | 24,6 | 26,5 | 25,9 | 20 | 12,9 | 5,3 | 0,5 | 13,2 |
| Avĝ malalta temperaturo ( °C) | -5,5 | -5 | -0.8 | 5,7 | 10,9 | 14,8 | 16,7 | 15,7 | 10,6 | 5,1 | 0.4 | -3.9 | 5,4 |
| Precipitaĵo (mm) | 38 | 40 | 40 | 42 | 75 | 73 | 68 | 56 | 57 | 46 | 46 | 47 | 618 |
| Sunbrilaj horoj | 42 | 67 | 112 | 162 | 257 | 276.2 | 273 | 287 | 251 | 123 | 51 | 31 | 1843 |
| % Humideco | 83 | 80 | 74 | 64 | 62 | 67 | 68 | 67 | 74 | 77 | 85 | 86 | 74 |
| Fonto: Погода и Климат (arkivo) | |||||||||||||
Historio
[redakti | redakti fonton]Prahistorio kaj antikva epoko
[redakti | redakti fonton]Homaj setlejoj sur la teritorio de Kievo jam ekzistis dum la paleolitiko (inter 40 000 kaj 15 000 a.K). La unuaj neolitikaj triboj praktikantaj agrikulturon kaj bredadon okupis la lokon ĉirkaŭ 3000 a.K. Multaj objektoj pruvantaj la ekziston de vilaĝo datanta de la kupro, bronzo kaj feroepokoj estis malkovritaj. La triboj kiuj vivis tie komercis kun la nomadaj popoloj de la stepoj: skitoj, sarmatoj, ĥazaroj kaj poste la grekoj setlintaj en kolonioj kiujn ili kreis ĉe la marbordo de la Nigra Maro[6].
Komenciĝo de la urbo
[redakti | redakti fonton]Laŭ tradicio, la urbo Kievo estis fondita en 482 p.K., sed arkeologiaj pruvoj sugestas, ke la unua praurbo ekestiĝis inter la 6-a kaj 7-a jarcentoj sur la monteto Zamkova. La loko tiam kovris kvar hektarojn kaj verŝajne estis protektita per palisaĵo el tero kaj ligno (simila al tiu, kiun arkeologoj trovis sur proksima monteto, Starokijivska, kiu protektis alian praurbon de ĉirkaŭ du hektaroj datante el la sama periodo). Ĉi tio estis la centro de politika kaj religia potenco, kiel pruvas la malkovro de la sanktejo dediĉita al Svjatovit-Rodo.
Inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj, Kievo, praurba centro de la Polianoj (tribo de orientaj slavoj), transformiĝis en signifan urbon de ĉirkaŭ 11 hektaroj. La princoj tiam komencis kunigi slavajn tribojn, al kiuj ili trudis la impostturneon nomatan poliudie. La nomo Kievo aperas por la unua fojo en la Komenca kroniko. Tri fratoj, Kyi, Shchek kaj Ĥoriv, estas prezentitaj kiel la fondintoj de Kievo, kiu, reale, jam estis establita politika centro.
En 882, Kievo estis konkerita de Olego la Saĝa (ukraine: Oleh), vikingo posteulo de Ruriko, princo de Velikij Novgorod. La urbo fariĝis la ĉefurbo de la unua rutena ŝtato, la Kieva Regno, konata en Eŭropo kiel la Princlando Kievo, sub la nomo Kønugård (Kænugarðr en la norena lingvo).
Greka kristanismo estis enkondukita tien baldaŭ poste de Olga (aŭ Olha), la regentino de Kievo (945-964); ĝi estis poste trudita de Volodimiro la 1-a (980-1015), konsiderata la vera fondinto de la Kieva Imperio[7].
Ekspansio kaj defalo (10-a ĝis 14-a jarvento)
[redakti | redakti fonton]Dum la 10-a kaj 11-a jarcento, Kievo ege kreskis dank'al la kreado de komerca vojo inter Skandinavio kaj Konstantinopolo. Profitante ĉi tiun ekonomian kreskon, princo Volodimiro la Granda volis konstrui centralizitan ŝtaton kun Kievo kiel ĉefurbo. Post malsukceso en sia provo dependiĝi de la pagana dio Peruno, Volodimiro estis baptita en Ĥersoneso en 988 fare de la bizanca pastraro kaj edziĝis al la purpurnaskita princino Anna. Poste ĉiuj orientslavaj triboj estis kristanigitaj fare de princo Volodimiro, tiel fortigante ligojn kun la Orienta Romia Imperio.
Dum la regado de la filo de Volodimiro, Jaroslavo la Saĝa, la Kieva ŝtato estis la plej granda kaj plej potenca lando en Eŭropo, kaj la princo mem estas neoficiale nomita la "bopatro de Eŭropo" ĉar liaj infanoj geedziĝis kun okcidentaj monarkoj, kaj lia filino Anna edziniĝis al la franca reĝo Henriko la 1-a kaj ensorbigis ĉe la francoj la kutimon bani en saŭnoj kaj uzi pladon. Kievo tiam estis grava urbo kun pli ol 30 000 loĝantoj disigitaj sur la 80 hektaroj de la supra urbo kaj la 150 hektaroj de la malsupra urbo. Ĉi tiu urba kresko, kiu vidis multobliĝon de religiaj monumentoj, estis kronita per la fondo, ekster Kievo, sed proksime al la urbo, de la fama Monaĥejo de la Grotoj.
En 1169, la grandurbo estis prirabita kaj grave difektita fare de la gvidanto de 11 nordorientaj princlandoj, Andreo de Bogolubovo, kiu regis Suzdalo, Velikij Novgorod, kaj Jaroslavl (nuntempa Rusio)[8]. La urbo perdis sian politikan gravecon, kaj en 1171 ĝiaj estroj sian titolon de grandpinco. Ĝi estis absorbita en Rusion, kiu estis fariĝinta prafederacio de disaj urboŝtatoj, ligitaj per lingvo, religio, tradicioj, kutimoj, kaj regataj de membroj de la Rurikidoj, kiuj ade militis unu kontraŭ la alia.
Novaj priraboj de Kievo okazis en 1203, fare de rurikida estro, kaj en 1240, dum la invado de Batu Ĥano[9]: la urbo estis kvazaŭ findetruita kaj ties loĝantaro amasmurdita, falante de 50 000 homoj al 2000[10].
Kievo sub pollitova kaj kozaka regado (1363-1667)
[redakti | redakti fonton]En 1362, la urbo estis konkerita fare de la trupoj de la grandduko de Litovio Algirdas. Litovoj respektadis la kulturon de la rutenoj kaj adoptis multon de ili; eĉ litovaj statutoj estis skribitaj en la tiama lingvo de la plimulto de la loĝantaro de Kievo- la rutena.

Per la Unio de Lublin en 1569, Pollando kaj Litovio unuiĝis en ununuran ŝtaton por bremsi la ekspansion de Moskvio kaj la Krimea Ĥanlando. Fine de la 15-a jarcento, Kievo adoptis la Magdeburgan juron kaj iĝis unu el la ĉefaj lokoj de la konfliktoj inter la Orientaj katolikaj eklezioj kaj la Ortodoksa kristanismo.
Dum la 17-a jarcento, la Zaporogaj kozakoj, kiuj setlis laŭflue de Kievo ĉe la rivero Dnepro, fariĝis pli kaj pli agresemaj, kaj la konfliktoj kun la polaj aŭtoritatoj pliiĝis. En 1648, la hetmano Bohdan Ĥmelnickij triumfe eniris Kievon. Li celis krei sendependan ukrainan ŝtaton, la Kozakan Hetmanaton. Tamen, Ĥmelnickij poste trovis sin en malfacila sitacio kadre de la bataloj, kiujn li gvidis kontraŭ la potenca pola armeo, kaj en 1654 li konkludis aliancon kun la caro de Rusio Aleksej Miĥajloviĉ, kiu metis Ukrainion sub ties protekton. La konflikto daŭris konfuze, kun multe da detruo. Fine, en 1667, la Batalhaltigo de Andrusovo konfirmis la superregadon de Moskvo super la maldekstra bordo de la Dnepro, dum la dekstra bordo restis parto de Pollando. Kievo, kvankam situanta sur la dekstra bordo, estis metita sub la protektorato de Rusio.
Kievo sub rusa regado
[redakti | redakti fonton]En 1793, la dua dispartigo de Pollando ebligis al carino Katerina la 2-a aneksi la teritoriojn sur la dekstra bordo de la Dnepro. Katerina la 2-a aboliciis la Kozakan Hetmanaton kaj integrigis Ukrainion en la Rusian Imperion. Kievo fariĝis la ĉefurbo de la registaro de Malgranda Rusio[11]. Dum la 19-a jarcento, Ukrainio iom post iom perdis sian aŭtonomecon. La alveno de multaj rusaj migrantoj, la agoj de la imperia administrado kaj modernigo kontribuis al rusigo de la urbo. Komence de la 20-a jarcento, ruslingvanoj fariĝis plimulto en la urbocentro. Tamen, entuziasmuloj rekrutitaj el la nobelaro, militistoj kaj komercistoj de ukraina deveno provis konservi la lokan kulturon per sekreta presado de libroj, surscenigado de amatoraj teatraĵoj aŭ studado de loka folkloro[11].

Kievo estis iom post iom fariĝinta grava komerca centro dum la dua duono de la 18-a jarcento, danke precipe al la forigo de doganaj baroj inter Rusio kaj Ukrainio. Ĉi tiu kresko daŭris en la 19-a jarcento danke al la kreskanta graveco de la ukraina ekonomio, kiu fariĝis gren-eksportanta regiono. En Kievo, modernaj fabrikoj estis konstruitaj apud la kieva milita arsenalo kaj segejoj. Ĉi tiuj produktis tabakon, tekstilajn ŝtofojn, ledon kaj bieron. Fine de la 1860-aj jaroj, Kievo estis konektita per fervojo al Moskvo kaj Odeso, haveno kiu provizis elirejon al la Nigra maro. Ĉi tiuj novaj infrastrukturoj plue kontribuis al pliigo de la rolo de Kievo kiel industria, komerca kaj administra centro[11].
La periodo 1917-1922 estis ege malstabila por Kievo. Post la disfalo de la caraj aŭtoritatoj pro la Rusia revolucio de 1917, politikaj, profesiaj kaj kulturaj urbaj organizaĵoj starigis batolon por elekti la membrojn de leĝodona asembleo, la Ukraina Centra Konsilio, kiu voĉdonis por sendependenco de Ukrainio, kreante la Ukraina Popola Respubliko en januaro de 1918. Sed la bolŝevika armeo konkeris la urbon la 9-an de februaro kaj efektivigis brutalan subpremadon kontraŭ etnaj ukrainoj. Tiu okupado ne daŭriĝis longe ĉar la Traktato de Brest-Litovsk subskribita de Lenin la 3-an de marto 1918, kiu finis la konflikton inter Germanio kaj Rusio sub kondiĉoj malfavoraj al ĉi-lasta, postulis, ke la soveta registaro agnosku la sendependecon de Ukrainio. Germanaj militfortoj okupis la landon kaj instalis marionetan registaron en Kievo, sed tio kolapsis kiam Germanio estis venkita de la Aliancanoj en novembro 1918. Germanaj trupoj forlasis la landon kaj la sendependeco de Ukrainio denove estis proklamita. Preskaŭ tuj, la batalado rekomenciĝis inter la ukraina nacia armeo gvidata de Simon Petljura, la Ruĝa Armeo, kaj la caristaj rusaj trupoj. Kievo estis nelonge okupita en novembro 1919 de la Blankuloj antaŭ ol ĝi estis fine rekaptita de la Ruĝa Armeo. La Pola-Soveta Milito ekkomenciĝis printempe de 1920, kaj Kievo estis nelonge okupita de la Poloj en majo 1920 antaŭ ol ili estis fine repuŝitaj de la sovetiaj trupoj[11]. Dum ĉi-tiu ĥaosa periodo, malgraŭ la enfluo de rifuĝintoj el la ĉirkaŭa kamparo, precipe judoj fuĝantaj de pogromoj, la loĝantaro de la urbo, falĉita de masakroj, malsatego kaj epidemioj, falis ene de 10 monatoj inter la du censoj de marto 1919 kaj januaro 1920 de 544 369 loĝantoj al 374 000[12].
-
Bombado de Kievo, februaro de 1918
-
Soldatoj de la ukrainia armeo ĉe la Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj, marto de 1918
-
Polaj trupoj en Kievo, majo de 1920
Ukrainio estis integrigita en Sovetunion en 1922 kiel la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko. La ĉefurbo de ĉi tiu socialista respubliko estis Ĥarkivo, ĉar Kievo estis rigardata kun suspektemo de la nova reĝimo pro siaj ligoj kun ukrainaj naciistoj. Ĝi ne fariĝus la ĉefurbo denove ĝis 1934. La ekonomio de la urbo, grave skuita de la konfliktoj, iom post iom resaniĝis. La tri kvinjaraj planoj antaŭ la Dua Mondmilito kreis kompaniojn en la sektoroj de maŝiniloj, kemiaĵoj kaj elektraj ekipaĵoj. La granda malsatego de 1932-1933 malpliigis la migrantan loĝantaron de Kievo, kiu ne estis registrita kaj ne havis porcikartojn. Malgraŭe, la loĝantaro de la urbo, kiu akre falis post la Rusia Enlanda milito, altiĝis de 366 000 loĝantoj en 1922 ĝis 930 000 loĝantoj en 1940[11].
Kiam Nazia Germanio estigis militon kontraŭ Sovetunio en 1941 rompante la Pakton Ribbentrop-Molotov, Kievo rapide trovis sin ĉe la fronto. Post furioza 90-taga lukto, germanaj fortoj sukcesis ekstermi plurajn rusajn armeojn kaj ekposedis la urbon la 19-an de septembro 1941. De la 24-a ĝis la 28-a de septembro 1941, eksplodoj verŝajne kaŭzitaj de la NKVD detruis la ĉefan avenuon en la urbocentro, Ĥreŝĉatik-avenuon, kaj la ĉirkaŭajn stratojn, kie troviĝis la Kommandantur kaj aliaj germanaj administracioj kaj kie loĝis germanaj oficiroj kaj gvidantoj. La eksplodoj, same kiel la sekvanta incendio, kiu daŭris ĝis la 29-a de septembro, detruis grandan parton de la centraj kvartaloj (inkluzive de la Nubskrapulo de Ginzburg) kaj kaŭzis viktimojn inter la invadantoj, sed ankaŭ eĉ pli grandan nombron inter la civila loĝantaro. En Kievo, la juda komunumo, kiu reprezentis signifan parton de la loĝantaro (pli ol 200 000 homoj), tuj estis viktimo de nazia persekutado. La 29-an kaj 30-an de septembro 1941, 33 371 judaj viroj, virinoj kaj infanoj estis pafmortigitaj de la Einsatzgruppen en ravino ĉe la periferio de la urbo (la masakro de Babi Jar). La germanoj kaŭzus plurajn dekojn da miloj da pliaj viktimoj dum la sekvaj du jaroj, inkluzive de granda parto de la juda komunumo. La viktimoj, kiuj ankaŭ inkluzivis ciganojn kaj ukrainojn, ofte estis deportitaj al la koncentrejo Sireco, situanta norde de la urbo. Multaj loĝantoj de Kievo estis devigitaj al punlaboro[13][11].

La Ruĝa Armeo, post furioza batalo kontraŭ germanaj trupoj, sukcesis transiri la Dnepron kaj rekonkeri la urbon la 6-an de novembro 1943. Kvardek porcentoj de la konstruaĵoj estis detruitaj, kune kun 800 industriaj establaĵoj. La soveta registaro aljuĝis al la urbo la titolon de Urbo-Heroo (kune kun Odeso, Sebastopolo kaj Kerĉo) por memori la furiozan reziston kontraŭ la germanaj trupoj. Post konkursoj implikantaj rusajn kaj ukrainajn arkitektojn[14], rekonstrulaboroj estis rapide efektivigitaj kiel parto de la unua postmilita kvinjara plano, kaj la urbo resaniĝis. Ĝi rapide fariĝis la tria plej granda ekonomia centro en Sovetunio. Inter la 1950-aj jaroj kaj la fino de la 1980-aj jaroj, la industria sektoro de la urbo forte kreskis, kaj ĝia loĝantaro triobliĝis, atingante 2,6 milionojn da loĝantoj en 1989[11].
Ĉefurbo de sendependa Ukrainio
[redakti | redakti fonton]La gvidanto de Sovetunio, Miĥail Gorbaĉov, kiu ekregis en 1985, elektis politikon de liberaligo, kiu vekis en ĉiuj sovetaj respublikoj, kiuj estis parto de tiu federacio, kreskon de liberecaj postuloj kaj naciismoj, kiuj ĝis tiam estis subpremitaj de la reĝimo. La unuaj grandskalaj manifestacioj en Kievo okazis la 26-an de marto 1989. La manifestacioj multiĝis dum la sekvaj monatoj: ili postulis aparte la okazigon de liberaj elektoj, la agnoskon de la ukraina lingvo kiel oficiala lingvo, kaj la aŭtonomecon de la Ortodoksa Eklezio de Moskvo. Fine, la ukraina parlamento, kies sidejo estis en Kijivo, deklaris la sendependecon de Ukrainio la 24-an de aŭgusto 1991 kaj la urbo fariĝis ĝia ĉefurbo. Ukrainoj voĉdonis grandmaĵoritate favore al sendependeco la 1-an de decembro 1991. Sovetunio estis dissolvita fine de 1991.
Kijivo denove fariĝis grava politika centro. La urbo malfermiĝis al la merkata ekonomio, ĝia aspekto rapide moderniĝis, kaj ĝi alprenis la allogon de grava eŭropa ĉefurbo malgraŭ la ekonomia recesio, kiu trafas la landon post la laŭgrada dissolvo de ĝiaj fortaj ekonomiaj ligoj kun Rusio. Kievo establiĝis kiel la ekonomia, financa kaj kultura centro de Ukrainio. Sed la rapidega transiro al merkata ekonomio en lando sen demokratia tradicio estis akompanata de la leviĝo de oligarĥoj, kio lasis ne ĉiam pozitivan spuron sur la urboplanadon.

Ĉar Ukrainio oscilis ekde sia sendependeco inter la konservado de proksimaj ligoj kun Rusio kaj la pliproksimiĝo al Eŭropa Unio kaj la adopto de pli demokratia sistemo, Kijivo fariĝis centro de poreŭropaj kaj pordemokratiaj fortoj. Post la prezidanta elekto de 2004, kies rezultoj ŝajnis plejparte difektitaj de diversaj fraŭdoj, Kijivo estis en la centro de vasta kampanjo de paca protesto (la Oranĝa Revolucio), kiu konfirmis la demokratiajn elektojn de la ukraina socio kaj kondukis al la nuligo de la baloto kaj la falo de la tiama prezidanto Viktor Janukoviĉ.
En novembro 2013, la ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ reelektita en 2010, sub premo de rusiaj gvidantoj, rezignis pri la subskribo de Asociiga interkonsento inter Ukrainio kaj Eŭropa Unio favore al aliĝo al la Eŭrazia Ekonomia Unio, kontraŭdirante la volojn de la parlamento. Kijivo tuj fariĝis la centro de longedaŭraj por-eŭropaj protestoj daŭrantaj preskaŭ tri monatojn (Eŭromajdano), kiuj defiis ankaŭ la korupton de la gvidantoj kaj la potencon de la oligarĥoj. Ĉi tiuj protestoj eskaladis, lasante 100 protestantojn kaj 13 policanojn mortintajn. La prezidanto Janukoviĉ fuĝis al Rusio kaj estis senpostenigata de la parlamento.
La 24-an de februaro 2022, rusiaj militfortoj lanĉis ofensivon kontraŭ Ukrainio invadante ĝian teritorion, sub la preteksto protekti la donbasajn teritoriojn kontraŭ daŭriĝanta "genocido", "sennaziigi" kaj senarmeigi Ukrainion. Kijivo estis unu el la ĉefaj celoj de ĉi tiu invado: ĝia konkero devis ebligi la instaladon de registaro favora al rusiaj interesoj. Rusiaj planoj antaŭvidis la konkeron de la urbo ene de kelkaj tagoj, sed la rezisto de la ukraina armeo ruinigis ĉi tiun celon. Konsiderindaj fortoj estis lanĉitaj direkte al la ĉefurbo, malpli ol 100 kilometrojn de la limo, el Rusio kaj ties aliancano Belorusio. La batalado atingis la urbon ekde la unua tago. Aera atako estis lanĉita kontraŭ la flughaveno de Hostomel, situanta nordokcidente de Kijivo, por ebligi la postan alteriĝon de trupoj per aero, sed ĝi estis fiasko ĉar la kurejo estis sabotita kaj la rusiaj paraŝutistoj suferis grandajn perdojn, kvankam ĝi estis konkerata la sekvantan tagon. La 26-an de februaro, nova aera atako kontraŭ la milita flughaveno Vassilkiv, situanta sude de la urbo, estis forpuŝita. La rusiaj konvojoj venantaj de la nordo progresis malfacile ĉar ili estis malhelpitaj de la sabotado de la pontoj, sed ankaŭ de gravaj loĝistikaj problemoj. Ili tamen ekloĝis en la antaŭurboj de la urbo komence de marto. Dua konvojaro alvenanta de la nordoriento ankaŭ alproksimiĝis al la urbo. Intensa batalado okazis en Irpin (nordokcidenta antaŭurbo), kaŭzante multajn civilajn viktimojn.
Ekde la unua tago, la urbo suferis sporadajn bombadojn (ĉefe per misiloj) sed ukrainaj kontraŭaviadilaj defendoj limigis la superflugon de rusiaj bombaviadiloj. Parto de la loĝantaro devis translokiĝi al ŝirmejoj konstruitaj dum la Malvarma Milito same kiel en metrostacioj. Elirmalpermeso estas deklarita dum la nokto por detekti sabotadajn operaciojn. Preskaŭ duono de la loĝantaro de la metropola areo de Kijivo, du milionoj da homoj, forlasis ĝin dum la unuaj du semajnoj per trajno aŭ aŭto por serĉi rifuĝon en la okcidento de la lando aŭ eksterlande. Meze de marto 2022, la pozicioj preskaŭ stabiliĝis, ambaŭ flankoj batalante sen ia ajn grava progreso. Fine, la 29-an de marto, la rusia vicministro pri defendo Aleksandr Fomin anoncis la retiriĝon de rusiaj fortoj el la regiono de Kijivo[15]. Kvar tagojn poste, la ukrainia vicministro pri defendo Hanna Maljar konfirmis, ke ukrainiaj fortoj reakiris kontrolon de plejparto de la Kijiva provinco[16].
Kijivo de tiam estas regule celo de rusiaj bombadoj, ekzemple la misilatakoj de la 8-a de julio 2024.
-
Rusia ofensivo al Kievo, februaro-marto 2022
-
Bombado de telekomunikada turo de Kijivo, 1-a de marto 2022
-
Restaĵoj de batalodo en la apudurbo Hostomel, 4-a de marto 2022
-
Rusiaj soldatoj en la flughaveno de Hostomel
-
Evakuado de kuracatoj de la porinfana malsanulejo Oĥmatdit, julio 2024
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Kijivo estas la plej granda urbo en Ukrainio kaj la sepa plej loĝata en Eŭropo. La loĝantaro de Kijivo komence de 2025 estas proksimume 3,7 milionoj da homoj[17]. Je la 1-a de oktobro 2018, la tiama loĝantaro de Kievo estis 2 944 408 homoj, kun iomete pli malalta konstanta loĝantaro de 2 893 932[18].
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ esploroj faritaj de la Sociologia Grupo "Рейтинг" en 2017, 30% de la urba loĝantaro parolis la ukrainan hejme, 33% parolis la rusan, 36% parolis la ukrainan kaj la rusan egale, kaj 1% parolis la ukrainan kaj alian lingvon egale[74].
La rusia invado de Ukrainio provokis novan ondon de ukrainiĝo en la urbo, kun pli kaj pli da homoj preferantaj paroli la ukrainan[19].
Laŭ esploro farita de la Internacia Respublikana Instituto en aprilo-majo 2023, 59% de la urba loĝantaro parolis la ukrainan hejme, kaj 38% parolis la rusan[20].
Laŭ enketo farita de la Internacia Respublikana Instituto en aprilo-majo 2024, 73% de la urba loĝantaro parolis la ukrainan hejme, kaj 54% parolis la rusan (male al la enketo de la antaŭa jaro, pluraj elektoj estis permesitaj)[21].
Laŭ la Ŝtata Statistika Servo, en la akademia jaro 2023/24 en Kijivo, el 331 774 studentoj en mezlernejaj edukejoj, 331 700 (99,98%) studis en ukrainlingvaj klasoj[22].
La 13-an de julio 2023, laŭ decido de la Urba Konsilio de Kijivo, moratorio pri la publika uzo de ruslingvaj kulturaj produktoj estis enkondukita en la urbo[23].
Religioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ religia aparteneco, 64% de la loĝantoj de Kievo identigis sin kiel kredantoj (2006). La plimulto de la kredantoj estas ortodoksaj kristanoj. La urbo ankaŭ havas Romkatolikan Eklezion, Ukrainan Grek-Katolikan Eklezion, Baptistan Eklezion, Eklezion de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj aliaj kristanaj movadoj. Relative malgranda parto de kredantoj aŭ identiĝas kun aliaj konfesioj (3%) aŭ hezitas identiĝi kun iu ajn aparta konfesio (12%).
Islamo estas la dua plej granda religio. Kievo havas grandan islaman komunumon. Plej multaj islamanoj estas sunaistoj, sed ekzistas ŝijaisma komunumo. La etna konsisto konsistas ĉefe el turkoj, azerbajĝananoj, uzbekoj, tataroj, ĉeĉenoj, araboj, paŝtunoj kaj ukrainoj, kiuj konvertiĝis al Islamo.
Nacia konsisto
[redakti | redakti fonton]Laŭ enketoj faritaj de la Sociologia Grupo "Рейтинг" en 2017, ukrainoj konsistigis 91% de la loĝantaro de la urbo, rusoj - 7%, kaj aliaj naciecoj - 2%[24].
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Moderna Kijivo estas miksaĵo de la malnova (Kijivo konservis ĉirkaŭ 70 procentojn el pli ol 1000 konstruaĵoj konstruitaj dum 1907–1914) kaj la nova, videbla en ĉio, de la arkitekturo ĝis la vendejoj kaj la homoj mem. Kiam la ĉefurbo de la Ukraina SSR estis translokigita de Ĥarkivo al Kievo, multaj novaj konstruaĵoj estis menditaj por doni al la urbo "la brilon kaj poluron de ĉefurbo". En la debatoj, kiuj temis pri kiel krei modelon de urbocentro, la nuna urbocentro de Ĥreŝĉatik kaj Placo de Sendependeco ne estis la evidentaj elektoj. Kelkaj el la fruaj, finfine ne realiĝintaj, ideoj inkluzivis parton de Peĉersk, Lipki, Eŭropa Placo kaj Placo Sankta Mikaelo. La planoj konstrui masivajn monumentojn (de Vladimir Lenin kaj Josif Stalin) ankaŭ estis forlasitaj, pro manko de mono (en la 1930-aj jaroj–1950-aj jaroj) kaj pro la monteta pejzaĝo de Kievo[25].
Spertante rapidan loĝantarkreskon inter la 1970-aj jaroj kaj la mezo de la 1990-aj jaroj, la urbo daŭrigis sian konstantan kreskon post la jarmilŝanĝo. Rezulte, la centraj distriktoj de Kijivo ofertas punktitan kontraston de novaj, modernaj konstruaĵoj inter la palaj flavoj, bluoj kaj grizoj de pli malnovaj apartamentoj. Urba disvastiĝo iom post iom malpliiĝis, dum la loĝdensoj de antaŭurboj pliiĝis. La plej multekostaj posedaĵoj estas en la areoj Peĉersk kaj Ĥreŝĉatik. Ankaŭ estas prestiĝe havi posedaĵon en novkonstruitaĵoj en la kvartaloj Ĥarkivskij aŭ Obolon laŭlonge de la Dnepro.
La ukrainia sendependeco anoncis aliajn ŝanĝojn. Okcidentstilaj loĝkompleksoj, modernaj noktokluboj, elegantaj restoracioj kaj prestiĝaj hoteloj malfermiĝis en la centro. Kaj plej grave, kun la malpliigo de la vizreguloj en 2005[26],Ukrainio poziciigis sin kiel ĉefa turisma allogaĵo, kun Kievo, inter la aliaj grandaj urboj, serĉanta profiti el novaj ŝancoj. La centro de Kievo estis purigata kaj konstruaĵoj estis restaŭrataj kaj renovigataj, precipe Ĥreŝĉatik kaj la Placo de Sendependeco. Multaj historiaj kvartaloj de Kievo, kiel ekzemple la Deklivo Sankta Andreo, fariĝis popularaj vendejstratoj, kie oni povas trovi tradician ukrainan arton, religiajn objektojn, librojn, ludilojn (plej ofte ŝakludojn) kaj ankaŭ juvelojn vendeblajn[27].
Religiaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]La plej famaj historiaj arkitekturaj kompleksoj de Kievo estas la Katedralo de Sankta Sofia kaj la Monaĥejo de la Grotoj, kiuj estas agnoskitaj de UNESKO kiel Monda Heredaĵo. La Katedralo de Sankta Sofia, komencita en 1017 kaj kompletigita en 1037, estis desegnita por kongrui kun kaj reprodukti la splendoron de bizancaj preĝejoj. Kvankam dediĉita al "sankta saĝo", kiel la granda katedralo de Konstantinopolo, ĝi havas tre malsaman formon. Anstataŭ ununura duongloba kupolo leviĝanta super la korpo de la konstruaĵo, Sankta Sofia havas dek tri bulbajn kupolojn. La centra kupolo estas ora kaj iomete pli granda ol la aliaj, kiuj estas verdaj, kaj ĉiuj estas kronitaj per oraj lanternoj. La Monaĥejo de la Grotoj estas vasta komplekso de kavernoj kaj konstruaĵoj, el kiuj la plej malnovaj datiĝas de la 11-a jarcento. Ĝi inkluzivas la religiajn konstruaĵojn, kaj komplekson de keloj kie loĝis la fondinto de la monaĥejo kaj pluraj monaĥoj estas entombigitaj. Ĝi estis la sidejo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio, aligita kun la Moskva Patriarkeco, ĝis ĝia malfondo en 2023.
La Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj, origine konstruita en la 11-a jarcento, estis detruita dum la soveta epoko en la 1930-aj jaroj, kune kun pluraj aliaj religiaj konstruaĵoj en Kievo. Ĝi estis rekonstruita idente post la sendependeco de Ukrainio kaj inaŭgurita en majo 1999. Ĝi ankaŭ gastigas la Muron memore al tiuj, kiuj mortis por Ukrainio. Aliaj rimarkindaj religiaj arkitekturaj famaĵoj ankaŭ inkluzivas plurajn orientajn ortodoksajn preĝejojn kiel la Preĝejo Sankta Andreo kaj Katedralo de Sankta Volodimir.
Malnovaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo lokiĝas pluraj malnovaj nereligiaj konstruaĵoj. Inter ili rimarkindaj estas la Marijinskij Palacon (desegnitan kaj konstruitan de 1745 ĝis 1752, poste rekonstruitan en 1870), la Palaco Klov, konstruita inter 1752 kaj 1756, la Ora Pordego, unue konstruita dum la regno de Jaroslavo la Saĝa kaj rekonstruita en 1982. La Ora Pordego estas historia enirejo en la muroj de la antikva urbo. La nomo Zoloti Vorota (Ora Pordego) ankaŭ estas uzata por proksimaj teatrejo kaj stacio de la Kieva Metroo.
Modernaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Unu el la modernaj famaĵoj de Kijivo estas la tre videbla giganta statuo de Patrino Ukrainio, kiu staras ĉe la Nacia Muzeo pri la Historio de Ukrainio en la Dua Mondmilito sur la dekstra bordo de la Dnepro. Aliaj rimarkindaj lokoj estas la cilindra hotelo Salut, kontraŭ la Glora Placo, kaj la Monumento al Eterna Gloro ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, monumento pri la Dua Mondmilito, kaj la Domo kun ĥimeroj.
Inter la plej konataj monumentoj de Kijivo estas la statuo de Bohdan Ĥmelnickij rajdanta sian ĉevalon fare de Mikaelo Mikeŝin apud la Katedralo de Sankta Sofia, la honorata Vladimiro la Granda (Sankta Vladimiro), la baptanto de Rus', kontemplante la riveron super Podil el la Monteto Sankta Volodimir, la monumento al Kij, Ŝĉek kaj Ĥoriv kaj Libid, la legendaj fondintoj de la urbo ĉe la Dnepra riverdigo. Sur la Placo de Sendependeco en la urbocentro, du monumentoj levas du el la urbaj protektantoj; la historian protektanton de Kijivo, Ĉefanĝelo Miĥaelo, sur rekonstruo de unu el la pordegoj de la malnova urbo, kaj modernan inventon, la diinon-protektanton Berehinia sur alta kolono.
-
Katedralo de Ĉieliro
-
Katedralo de Sankta Nikolao (ortodoksa)
-
Katedralo de Sankta Nikolao (katolika)
-
Statuo Patrino Ukrainio
Administrado
[redakti | redakti fonton]Kievo estas, kune kun Sebastopolo en Krimeo, unu el du urboj kun speciala statuso en Ukrainio. Kiel tia, ĝi estas kaj la administra centro de la ĉirkaŭa Kieva provinco, kiu ampleksas 1,7 milionojn da loĝantoj sur areo de 28 131 km², kaj unu el 27 administraj regionoj, kune kun la oblastoj. Ĉi tiu statuso, difinita de la ukrainia konstitucio, metas la lokan administradon sub la rektan superrigardon de la ŝtato. Ĉi tiu speciala statuso, kaj pli ĝenerale la administraj dividoj de Ukrainio, estas heredaĵo de la soveta epoko.
Kievo estas la ĉefurbo de Ukrainio ekde 1934 kaj tial enhavas la ĉefajn organojn de la registaro: la prezidentan rezidejon (Marijinskij palaco), la parlamenton (Verĥovna Rada), ministeriojn kaj naciajn oficejojn.
-
Konstruaĵo de la Prezidenta administrado
-
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ukrainio, el la Placo Sankta Mikaelo
-
Supera kortumo de Ukrainio en la Palaco Klov
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Superreganta terciarsektoro
[redakti | redakti fonton]La industria sektoro, kiu estis grava dunganto dum la soveta epoko, estis plejparte anstataŭigita de la terciarsektoro (bankado, asekuro, distribuado, eldonado) en la lastaj jardekoj. Krome, kiel ĉefurbo de Ukrainio, Kievo estas la sidejo de multaj registaraj departementoj (ministerioj) kaj la ĉefaj politikaj institucioj de la lando.
Industrio
[redakti | redakti fonton]La industria sektoro inkluzivas la produktadon de maŝiniloj kaj precizaj instrumentoj, ekipaĵon por la kemia industrio (transportiloj, ktp.), kaj elektrajn ekipaĵojn. La kemia industrio ludas gravan rolon: produktado de vitrofibro, sterkoj kaj viskozo. La urbo ankaŭ gastigas segejojn, brikfabrikejojn, la Forĝejon Ribalski kaj betonfabrikojn. La nutraĵa industrio kaj konsumvara produktado ankaŭ ĉeestas. La konstrusektoro ludas gravan rolon, pelita de tre dinamika dommerkato. Industriaj establaĵoj situas tra la tuta urbo, kun pli altaj koncentriĝoj okcidente de la urbocentro kaj sur la maldekstra bordo de la Dnepro.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la milito kun Rusio, la monumentoj, konstruaĵoj, muzeoj kaj la rivero Dnepro de Kijivo igis ĝin grava eŭropa turisma celloko. Bone servata per aviadilo, la urbo ĝuis pozitivan bildon kaj moderan vivkoston. En 2018, 1,93 milionoj da fremduloj vizitis la urbon, el kiuj 35% el la cetero de Eŭropo (Germanio, Unuiĝinta Reĝlando, Pollando, Francio, ktp.), 29% el la iamaj respublikoj de Sovetunio (Rusio, Belorusio, Azerbajĝano, ktp.), 14% el aziaj landoj, 14% el Afriko, kaj 8% el Ameriko[28].
Ekde la komenco de la milito, la turismo kolapsis tra la tuta lando. Krom la novaj frontaj zonoj, Rusio ade aeratakas multe da urboj kaj postlasis minkampojn en la iamaj okupitaj regionoj. Plue pro sekurecaj kialoj, la aerspaco estas fermita por ĉiuj civilaj aviadiloj: eniri Ukrainion eblas nur trajne aŭ aŭte. Malgraŭ tio, Kijivo estas la loko kie la turisma sektoro malpli suferis, pro pluraj kialoj: daŭriĝo de enlanda turismo, ĉeesto de multaj fremdaj ĵurnalistoj kaj homsavistoj, kaj protekto de la urbo fare de kontraŭmisilaj kaj kontaŭspavaj armiloj[29][30].
Infrastrukturoj
[redakti | redakti fonton]Energio
[redakti | redakti fonton]La energio uzata de la kompanioj estas provizita per tergaso alvenanta per dukto el produktadejoj situantaj precipe ĉe Daŝava en okcidenta Ukrainio kaj per elektro produktita de la Kieva energia Akvobaraĵo (388 MW) konstruita ĉe Viŝhorod tuj kontraŭflue ĉe la Dnepro (inaŭgurita en 1964) sed ĉefe de la 1.800 MW termika elektrocentralo (karbo/tergaso) situanta laŭlonge de la Dnepro ĉe Tripilja (ĉirkaŭ 30 kilometrojn sude de Kievo) kaj la Kieva elektrocentralo N°2 de 1930; ankaŭ estas kogeneradaj centraloj (varmo/elektro): Kieva TEC 5, TEC 6 kaj Darnitsja[31].
Transportado
[redakti | redakti fonton]Urba transporto
[redakti | redakti fonton]-
Mapo de transportlinioj en Kievo
En Kijivo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj. La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitajn de la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Krome funkcias la Funikularo de Kievo kaj Urba elektrotrajno de Kievo kiu ĉirkaŭas la tutan urbon.
La stacidomoj de la Urba elektrotrajno de Kievo estas:
- Borŝĉahivka
- Darnicja
- DVRZ
- Farmacevtiĉna
- Imeni Heorhija Kirpi
- Jablunka
- Karavajevi Daĉi
- Kijiv-Demijivskij
- Kijiv-Dniprovskij
- Kijiv-Liski
- Kijiv-Pasaĵirskij
- Kijiv-Tovarnij
- Kijiv-Volinskij
- Kijivska Rusanivka
- Lisnictvo
- Livij Bereh
- Livobereĵna
- Novobiliĉi
- Obolon
- Poĉajna
- Protasiv Jar
- Rubeĵivskij
- Sirec
- Svjatoŝin
- Trojeŝĉina
- Trojeŝĉina-2
- Vidubiĉi
- Vidubiĉi-Tripilski
- Viŝenka
- Viŝhorodska
- Vokzalna
- Zenit
Eksterurba trajna transportado
[redakti | redakti fonton]Ĉefa stacidomo Kijiv-Pasaĵirskij (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kijivo. Ĝi estis konstruata inter 1927 kaj 1932 kaj lokiĝas ĉe la dekstra flanko de la Dnepro. De ĝi veturis trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo, plu veturas al Varsovio, Minsko, Rigo, Bratislavo, Bukareŝto ktp.
Flughavenoj
[redakti | redakti fonton]Kievon servas tri flughavenoj:
- La Internacia Flughaveno Borispilo (ukraine Міжнародний аеропорт "Бориспіль"), malfermita en 1960, estas la plej granda flughaveno de Ukrainio kaj la ĉefa internacia flughaveno de Kievo, situiĝanta proksimume 30 km sudoriente de la urbo. En 2019, ĝi akceptis 15.3 milionojn da pasaĝeroj. Ĝi estas konektita al la urbo per la Kieva-Borispila Ekspreso.
- La Internacia flughaveno Kijiv-Ĵuljani (ukraine Міжнародний аеропорт «Київ» імені Ігоря Сікорського) estas la dua kaj plej malnova internacia flughaveno de Kievo. Situiĝanta proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la urbo, ĝin ĉirkaŭas aŭtovojoj, fervojoj kaj loĝkvartaloj, limigante la grandecon de permesitaj aviadiloj al modeloj kiel la Boeing 737 kaj la Airbus A320. En 2019, ĝi akceptis 2.6 milionojn da pasaĝeroj.
- La Flughaveno de Hostomel (ukraine Аеропорт « Гостомель ») , situiĝanta en la nordokcidentaj antaŭurboj de Kievo, estas uzata por kargotransportado. Ĝi havas 3.5-kilometran betonan startlenon. La giganta kargoaviadilo Antonov An-225, kiu havas unikan utilan ŝarĝkapaciton de 253 tunoj, estis bazita ĉe ĉi tiu flughaveno; ĝin detruis la kieva batalo de la rusia invado en 2022.
Ŝoseoj
[redakti | redakti fonton]Kievon servas multaj gravaj vojoj dependaj de la ĉefaj urboj de Ukrainio. Ĉi tiuj vojoj ofte estas en mezbona stato. En 2013, la stato de 97% de la ukrainaj vojoj estis konsiderata malbona. Laŭ la indekso de tutmonda konkurenceco de la Monda Ekonomia Forumo por 2017-2018, Ukrainio rangiĝas 130-e el 137 laŭ la kvalito de sia vojreto, post Rusio kaj multaj afrikaj kaj aziaj landoj. Tamen, en 2020 kaj 2021, multaj konstrulaboroj estis entreprenitaj por plibonigi la situacion. La aŭtovojo M-05, kiu ligas Kievon al Odeso, kaj la aŭtovojo M-06, kiu ligas la ĉefurbon al Ĉop (642 kilometrojn okcidenten, proksime al la limo kun Hungario kaj Slovakio), estas freŝe renovigitaj.
Ne estas aŭtovojo, kiu faras kompletan rondiron de la aglomeraĵo. Estas du periferiajn vojojn (internan kaj eksteran) interrompitajn de multaj vojkruciĝoj. La ekstera ekzistas nur okcidente de la Dnepro kaj ne disponas ponton por transiri ĝin.
Pontoj sur la Dnepro
[redakti | redakti fonton]La rivero Dnepro, pro sia larĝeco, konsistigas gravan obstaklon por la voja trafiko en Kievo, kies distriktoj estas dividitaj inter la du bordoj. La unua vojponto, la 776-metrojn longa ĉenponto Nikolao, estis konstruita en 1848 kaj detruita en 1941 fare de la retiriĝantaj sovetaj trupoj. La unua fervoja ponto estis konstruita en 1870. En 2021, estas naŭ pontoj komunikigantaj la du bordojn de la Dnepro: du vojpontoj - la ponto Pivniĉnij (norde) kaj la ponto Paton -, du fervojaj pontoj, tri miksuzaj pontoj (vojo/relo) - la metroo-ponto, la ponto Pivdenjij (sude) kaj la nova ponto Darnickij - kaj unu piedira ponto. Deka ponto, la ponto Podilskij por miksuzo, estas konstruata en 2022.
Akvo kaj sanitaraĵoj
[redakti | redakti fonton]La nacia registaro delegis respondecon pri akvo- kaj sanitaraĵaj servoj al lokaj aŭtoritatoj[32]. Kijivvodokanal estas privata akcia kompanio, kiu provizas tiajn servojn al Kievo. La longo de akvoprovizaj retoj estas 4231 km, el kiuj 1798 km estas kadukaj. La longo de kloakaĵaj retoj estas 2662 km, el kiuj 830 km estas kadukaj.
Malsanulejoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj malsanulejoj de la urbo estas la Klinika Hospitalo de Sankta Mikaelo, la porinfana malsanulejo Oĥmatdit, la Kieva Urba Psikiatria Hospitalo, la Lutera Komunuma Hospitalo, la Nacia Armea Medicina Klinika Centro.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Kijivo gastigas multajn universitatojn, la plej gravaj estas la Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko de Kijivo, la Nacia Teknika Universitato "Kijiva Politeknika Instituto", la Kieva Mohila Akademio kaj la Nacia Universitato pri Komerco kaj Ekonomiko de Kievo. El ĉi tiuj, la Akademio Mohila estas la plej malnova, fondita kiel teologia lernejo en 1632, sed la Universitato Ŝevĉenko, fondita en 1834, estas la plej malnova en kontinua funkciado. La tuta nombro de institucioj de pli alta edukado en Kijivo proksimiĝas al 200[33], ebligante al studentoj sekvi preskaŭ ĉiujn ajnan studfakon. Dum edukado tradicie restas plejparte ŝtata kompentento, ekzistas pluraj akredititaj privataj institucioj en la urbo.
Scienca Esplorado
[redakti | redakti fonton]Scienca esplorado estas plenumita en multaj altlernejoj kaj, plie, en multaj esplorinstitutoj aligitaj kun la Ukraina Nacia Akademio de Sciencoj. Kijivo estas hejmo de la ukrainia ministerio pri edukado kaj scienco, kaj ankaŭ estas konata pro siaj kontribuoj al medicina kaj komputika esplorado.
En 2016, UNIT Factory (Ukraina Nacia Informteknologia Fabriko) malfermiĝis. Ĝi provizas tute novan formaton de informteknologia-edukado. La edukado estas tute senpaga por ĉiuj praktikantoj kondiĉe de plenumo de la kondiĉoj de la programo. Ene de ĉi tiu projekto estas la Centro por Evoluigo de Teknologiaj Kompanioj (TCDC), la malfermita interentreprena IT-universitato BIONIC University, same kiel du altteknologiaj laboratorioj - VR Lab (Crytek) kaj Smart City Lab[34].
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Kijivo estas la sidejo de la Ukraina Instituto, kiu estas estas ukraina ŝtata agentejo respondeca pri la antaŭenigo de la ukraina lingvo kaj kulturo tutmonde per kultura diplomatio[35]. Ĝi havas du oficialajn reprezentejojn eksterlande: en Germanio, malfermiĝanta en marto 2023[36], kaj en Francio, malfermiĝanta en novembro 2023[37].
Muzeoj
[redakti | redakti fonton]Kievo enhavas 40 malsamajn muzeojn. En 2009 ili registris entute 4.3 milionojn da vizitoj[38].
La Nacia Arta Muzeo de Ukrainio estas muzeo dediĉita al ukraina arto kiu ekspozicias en dudek unu ĉambroj kolektojn de pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj kovrantaj ĉiujn epokojn. La Ukraina Nacia Muzeo de Ĉernobilo funkcias kiel kaj monumento kaj historia centro dediĉita al la okazaĵoj ĉirkaŭ la katastrofo de Ĉernobilo de 1986 kaj ĝia efiko sur la ukraina popolo, la medio, kaj postaj sintenoj rilate al la sekureco de nuklea energio kiel tuto.
La Muzeo Ĥanenko gastigas la plej grandan kolekton de Ukrainio de eŭropa, azia kaj antikva arto. La kolektoj de la Muzeo Ĥanenko inkluzivas verkojn de eŭropaj majstroj kiel Petro Paŭlo Rubens, Gentile Bellini, Juan de Zurbarán, Jacques-Louis David kaj François Boucher. La muzeo fanfaronas pri kolektoj de eŭropaj skulptaĵoj kaj dekoraciaj artaĵoj, belaj kaj maloftaj pecoj de irana, tibeta, ĉina kaj japana dekoracia arto, same kiel malgrandaj sed interesaj kolektoj de greka, romia kaj egipta arto.
En Kievo lokiĝas la Nacia Muzeo de la Holodomora-Genocido dediĉita al la viktimoj de la Holodomoro, malsatego kiu trafis Ukrainion en 1932-1933, kiel parto de la malsategoj kiuj trafis Sovetunion. La muzeo malfermiĝis je la 75-a datreveno de la Holodomoro en 2008 kaj ricevis la statuson de nacia muzeo en 2010.
La Nacia Muzeo pri la Historio de Ukrainio en la Dua Mondmilito estas memorkomplekso, kiu memorigas la Orientan Fronton de la Dua Mondmilito, situanta en la montetoj dekstre de la Dnepro en Peĉersk. La Kieva Fortikaĵo estas fortikaĵoj el la 19-a jarcento, kiuj iam apartenis al okcidentaj rusaj fortikaĵoj. Ĉi tiuj strukturoj (poste unuigita komplekso) estis konstruitaj en Peĉersk kaj apudaj kvartaloj fare de la rusia armeo. Kelkaj el la konstruaĵoj estas restaŭritaj kaj transformitaj en muzeon, dum aliaj estas uzataj en diversaj militaj kaj komercaj instalaĵoj.
Teatrejoj kaj koncertejoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj teatrejoj kaj koncertejoj de Kievo estas la Nacia Operejo de Ukrainio, la Nacia Teatrejo Ivan Franko, la Teatrejo Lesja Ukrainka, la Akademia Kijiva Pupteatrejo, la Oktobra Palaco, kaj la Nacia Filharmonio de Ukrainio, kiu gastigas la simfonian orkestron de la lando. Kievo ankaŭ estas hejmo de la Dovĵenko-Studio, kiu estis unu el la plej gravaj filmproduktadcentroj en Sovetunio dum la soveta epoko.
Kulturaj eventoj
[redakti | redakti fonton]En majo, vizitantoj al Kijivo povas sperti la Printempan Feston. Dum semajnfinoj, la stratoj de la urbocentro (kiel ekzemple la ĉefa stratego, Ĥreŝĉatik) estas fermitaj al trafiko. De 1995 ĝis 2005, la Stoĵara Filmfestivalo okazis en aŭgusto. Ekde 1990, Kijivo gastigas la Kievan Muzikan Feston, ĉiujaran ukrainan muzikan festivalon, kiu celas prezenti modernajn ukrainajn komponistojn, kvankam la evento estas internacia.
Distraĵoj
[redakti | redakti fonton]La centro de Kijivo fariĝas granda subĉiela festa loko nokte dum la someraj monatoj, kun miloj da homoj amuziĝantaj en proksimaj restoracioj, kluboj kaj subĉielaj kafejoj. La centraj stratoj estas fermitaj por aŭtotrafiko dum semajnfinoj kaj ferioj. La Deklivo Sankta Andreo estas unu el la plej konataj historiaj stratoj kaj grava turisma allogaĵo en Kijivo.
Inter la multaj insuloj, Venetsiiskji estas la plej homecigita. Ĝi estas atingebla per metroo aŭ aŭto, kaj inkluzivas amuzparkon, naĝplaĝojn, boatluojn kaj noktoklubojn. Aliaj gravaj insuloj inkluzivas Trukhaniv, Muromets kaj Dolobetskji. La Venkoparko proksime al la metrostacio Darnitsia estas populara celloko por beboĉaretoj, kuristoj kaj biciklantoj. Boatado, fiŝkaptado kaj akvosportoj estas popularaj ŝatokupoj en Kijivo. La lagoj kaj riveroj de la regiono frostiĝas vintre kaj glacifiŝkaptistoj oftas, same kiel infanoj kun siaj sketiloj. Tamen, la pinto de somero altiras pli grandan amason da homoj al la bordoj por naĝi aŭ sunbani, kun tagaj maksimumaj temperaturoj foje atingantaj 30 ĝis 34 °C.
Kuirarto
[redakti | redakti fonton]Unu el la kuirartaj specialaĵoj de Kijivo estas la Kijiva Kuko (ukraine Київський торт), farita el aveloj kaj meringo. Alia (kvankam ties reala deveno estas pridiskutata) estas la Kijivstila Kokaĵo (ukraine Котлета по-київськи), kokaĵa brusto premita kaj rulita ĉirkaŭ ajla kaj herba butero, poste panumita kaj fritita.
-
Kijiva kuko
-
Kijivstila kokaĵo
Aliaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Babij Jar
- Placo de Sendependeco
- Eŭropa Placo
- Placo Sankta Mikaelo
- Podil-sinagogo
- Nacia Muzeo Taras Ŝevĉenko
- Nacia Operejo de Ukrainio
- Kieva Fortikaĵo
Servoj
[redakti | redakti fonton]- Kijiva Politeknika Instituto
- Ukraina Nacia Akademio de Sciencoj
- Vernadskij Nacia Biblioteko de Ukrainio
Sporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj futbalaj teamoj estas Dinamo Kiev, kiu ludas en la stadiono Dinamo Lobanovskij, kaj Arsenal Kiev, origine konata kiel CSKA Kiev, kiu ludas en la stadiono Olimpijskij. Tiu ĉi lasta stadiono gastigis la finan matĉon kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiun kunorganizis Ukrainio kaj Pollando: la hispana teamo venkis tiun matĉon kontraŭ la itala.
Alia tre populara sporto en Kievo estas skermo.
Urba himno
[redakti | redakti fonton]En 2014, la urba konsilantaro de Kijivo establis la urba himno. Ĝi fariĝis el kanto de 1962: "Як тебе не любити, Києве мій!"("Kiel mi povas ne ami vin, Kijivo mia!")[39].
Urbaj simboloj
[redakti | redakti fonton]La Ordinara hipokastano estas unu el la simboloj de Kijivo. Ĝi estis ĉeestanta lan blazonon de la urbo uzata de 1969 ĝis 1995[40]. La nuna blazono bildigas la Ĉefanĝelon Miĥaelon.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Kievo ĝemeliĝis kun la jenaj urboj:
Ankaro
Astano
Aŝĥabado
Ateno
Bakuo
Barcelono
Beogrado
Berlino
Berno
Biŝkeko
Braziljo
Bratislavo
Bruselo
Budapeŝto
Bonaero
Ĉikago
Dublino
Erevano
Edinburgo
Florenco
Ĝakarto
Ĝenevo
Hamburgo
Helsinko
Jerusalemo
Kantono
Kiŝinevo
Kioto
Kopenhago
Krakovo
La Havano
Leipzig
Limao
Lisbono
Madrido
Marsejlo
Meksikurbo
Munkeno
Oŝo
Odense
Oslo
Pekino
Podgorico
Poznano
Pretorio
Riga
Rio-de-Ĵanejro
Romo
Santiago de Ĉilio
Sarajevo
Seulo
Sofia
Stokholmo
Suĝoŭo
Taŝkento
Tajpeo
Talino
Tampere
Tbiliso
Tirano
Toronto
Tripolio
Tuluzo
Varsovio
Vieno
Vilnius
Vroclavo
Vuhano
La 11-an de februaro 2016, la Urba Konsilio de Kijivo deklaris malvalidaj la ĝemeligajn aranĝojn kun ses urboj kaj regionoj de la Rusia Federacio: Moskvo, Volgogrado, Sankt-Peterburgo, Ulan-Ude, Komiio kaj Maĥaĉkala. La decidon subtenis 97 deputitoj. Ankaŭ ĝemeliĝo kun Minsk estis malvalidigita la 9-a de majo 2022.
La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Krome la urboparto Peĉersk aparte havas partnerajn rilatojn kun
la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Loka Esperantujo
[redakti | redakti fonton]En Kijivo estas pluraj Esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".
En Kijivo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.
Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kijivo la 67-a IJK.
Nomoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Multaj (kaj ĉiuj ukrainaj) esperantistoj jam delonge uzas la formon Kijivo[41] pro la elparolo en la ukraina, Київ [ˈkɪjiu̯]. En 2018, la ukrainia ministerio pri eksteraj aferoj lanĉis kampanjon por peti alinomi la urbon en la angla en Eŭropa Unio de Kiev al Kyiv. La kampanjo nomiĝis #CorrectUA kaj celis korekti la uzon de la oficiala ukrainia latinigosistemo por loknomoj,[42][43] laŭleĝe oficiala de Oktobro de 1995, post la sendependiĝo de Sovetio en 1991.[44]
-
Logotipo de la kampanjo #CorrectUA pri Kijivo
-
Uzo de la formo Kijivo fare de TEJO kadre de la kongreso de 2011
-
Uzo de la formo Kijivo fare de TEJO kadre de la kongreso de 2021
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Nikolaj Berdjajev, filozofo
- Miĥail Bulgakov, verkisto
- Lev Ŝestov, filozofo
- Ilja Ehrenburg, poeto, verkisto
- Anna Fedorova, pianistino
- Vladimir Horowitz, pianisto
- Maria Kaniewska, kinistino
- Andrej Kurkov, novelisto
- Serge Lifar, dancisto
- Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ, pentristo
- Golda Meir, israela politikistino
- Irène Némirovsky, verkistino
- Alesja Popova, baletisto
- Igor Sikorski, aviada inĝeniero
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Panoramo de Kijivo
-
Dnepraj bordoj
-
Ĥreŝĉatik, la ĉefa strato en Kijivo
-
Monaĥejo de la Grotoj kaj rivero Dnepro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV: Kievo.
- ↑ 2,0 2,1 Kiev/o, Kijiv/o // Reta Vortaro
- ↑ Erich-Dieter Krause. Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, p. 355.
- ↑ Volodimir Pacjurko. Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj Arkivigite je 2022-07-14 per la retarkivo Wayback Machine — Lvivo, 2015
- ↑ "Number of present population of Ukraine 1 January 2022" (arkivo) . UkrStat.gov.ua. 1-a de Januaro 2022.
- ↑ « Kyiv » (arkivo), ĉe Encyclopædia Britannica
- ↑ Michel Heller : Histoire de la Russie et de son Empire, 2015, Éd. Tempus Perrin, (ISBN 978-2262051631)
- ↑ Maximilian-Samson-Friedrich Schöll, Cours d'histoire des États Européens, depuis le bouleversement de l'Empire romain d'Occident jusqu'en 1789 (arkivo ).
- ↑ Marie Favereau : La Horde, 2023, Eld. Perrin, (ISBN 978-2262099558)
- ↑ Davison, Derek (6-a de Decembro 2019). "Today in European history: the Mongols sack Kiev (1240)". fx.substack.com
- ↑ 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 « Kyiv » (arkivo) ĉe Encyclopædia Britannica
- ↑ Thomas Chopard, Le martyre de Kiev : 1919, l'Ukraine en révolution entre terreur soviétique, nationalisme et antisémitisme, Paris, Vendémiairel, 2015, 285 p. (ISBN 978 2 36358 152 5), p. 18
- ↑ Anatoli Kouznetsov, Babi Yar, Parizo, Robert Laffont, septembro de 2011, 447 p. (ISBN 978-2-221-12703-2), p. 83-90
- ↑ Fabien Bellat, « La reconstruction de Kiev sous Staline. Entre déni du style ukrainien et triomphalisme déclaré », Histoire de l'art, no 91 « Ukraine », 2023, p. 46-57 (ISBN 9782909196374, ISSN 0992-2059)
- ↑ Nebi Qena et Yuras Karmanau, « Moscow says it will curb assault on Kyiv, Chernihiv; Russian troops seen withdrawing » (arkivo), ĉe www.timesofisrael.com
- ↑ Julia Hollingsworth, Joshua Berlinger, Sana Noor Haq, John Sinnott, Adrienne Vogt and Veronica Rocha CNN, « Kyiv region "liberated" from Russian forces, senior Ukrainian defense official says » (arkivo), ĉe CNN
- ↑ Більше, ніж до початку повномасштабної війни: скільки насправді людей живе в Києві. Телеграф (рос.). 26-a de februaro 2025.
- ↑ Головне управління статистики міста Києва. Arkivigita el originalo la 26-a de januaro 2009
- ↑ 'It Will Perish When I'm Gone': Russian Language Usage Plunges In Wartime Ukraine (англ.). Радіо Свобода. 20-a de majo 2023.
- ↑ Восьме всеукраїнське муніципальне опитування (Aprilo – Majo 2023) – соціологічна група «Рейтинг»
- ↑ Дев'яте всеукраїнське муніципальне опитування (Aprilo – Majo 2024) — соціологічна група «Рейтинг»
- ↑ Загальна середня освіта в Україні у 2023 році — Сайт Державної служби статистики України
- ↑ Лещенко, Леся (13 липня 2023). У Києві заборонили публічне використання російськомовного культурного продукту. УНІАН. Архів оригіналу за 28 жовтня 2023. Процитовано 9 грудня 2023.
- ↑ Якою мовою спілкуються в регіонах України? http://pravda.press/news/society/yakoyu-movoyu-spilkuyutsya-v-regionakh-ukrainy--26894/ Arkivigite je 2022-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Forgotten Soviet Plans For Kyiv (arkivo), Kyiv Post
- ↑ Workpermit.com (arkivo)
- ↑ Kiev.info (arkivo)
- ↑ « Kiev Inbound Tourism Statistics 2016, 2017, 2018 by Countries (arkivo) »
- ↑ Peut-on encore voyager en Ukraine pendant la guerre ?, GEO, 29-a de majo 2024
- ↑ Pour Kiev, le tourisme sera "crucial" pour relancer le pays après la guerre Challenges, 17-a de juanuaro 2023
- ↑ « Kyiv (arkivo) », ĉe Encyclopædia Britannica
- ↑ The World Bank. "SOS DANUBIS.org – Ukraine" (arkivo). International Association of Water Supply Companies in the Danube River Catchment Area.
- ↑ Osvita.org URL accessed on 20 June 2006 (arkivo)
- ↑ "UNIT Factory, a key element of the future innovation park, opened in Kyiv" (arkivo). kfund.ua. 16-a de novembro 2016.
- ↑ Oficiala retajo (arkivo)
- ↑ Ukrainische Kultur: Neues Institut in Berlin eröffnet », Der Tagesspiegel Online (arkivo), 30-a de marto 2023
- ↑ INAUGURATION DE L'INSTITUT UKRAINIEN EN FRANCE (arkivo) 9-a de novembro 2023
- ↑ "Kulturo kaj artoj " (arkivo). Kyiv Statistics Office
- ↑ The Kyiv council approved the Kyiv city anthem (Київрада затвердила гімн Києва) Ukrayinska Pravda. 13-a de Novembro 2014
- ↑ Туйовий Хрещатик "Чому кияни сумують за каштанами та як вони стали символом столиці" ([1]), Ukrayinska Pravda, 29-a de majo 2019
- ↑ Володимир Пацюрко: Великий есперантсько-український словник (ligilo ne plu valida)
- ↑ The Economist starts using Kyiv instead of Kiev (2019-11-30).
- ↑ CorrectUA. Arkivita el la originalo je 2019-11-24. Alirita 2019-11-22 .
- ↑ Resolution of the ukrainian commission for legal terminology No. 5. Ukrainian Commission for Legal Terminology. Alirita 2011-03-15 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||
| ||||||



