Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Januaro (latine Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Ianus, la duvizaĝa romia dio de pordoj kaj enirejoj. Januaro kaj februaro estas la lastaj monatoj aldonitaj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton.

Januaro estas monato de la vintro en la Norda hemisfero kaj de la somero en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Amforo (= Akvisto).

Januaro venas inter decembro kaj februaro.

Januaro komenciĝas per la sama semajntago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.

Januaro
el hor-libro de l' duko de Berry
Ianus