Zodiako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La dudekopo de la signoj de la zodiako.

La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.

Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la Suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio):

Signoj[redakti | redakti fonton]

Signonomo Latine Simbolo Unikodo Bildo De Ĝis
Ŝafo Aries ♈︎ ♈️ 21-a de Marto 20-a de Aprilo
BovoTaŭro Taurus ♉︎ ♉️ 21-a de Aprilo 21-a de Majo
Ĝemeloj Gemini ♊︎ ♊️ 22-a de Majo 21-a de Junio
Kankro Cancer ♋︎ ♋️ 22-a de Junio 22-a de Julio
Leono Leo ♌︎ ♌️ 23-a de Julio 22-a de Aŭgusto
Virgo[1] aŭ Virgulino[2] Virgo ♍︎ ♍️ 23-a de Aŭgusto 22-a de Septembro
Pesilo Libra ♎︎ ♎️ 23-a de Septembro 22-a de Oktobro
Skorpio Scorpius ♏︎ ♏️ 23-a de Oktobro 21-a de Novembro
PafistoSagitario Sagittarius ♐︎ ♐️ 22-a de Novembro 21-a de Decembro
Kaprikorno Capricornus ♑︎ ♑️ 22-a de Decembro 20-a de Januaro
Verŝisto, Akvisto[3]Amforo[4] Aquarius ♒︎ ♒️ 21-a de Januaro 19-a de Februaro
Fiŝoj Pisces ♓︎ ♓️ 20-a de Februaro 20-a de Marto

Laŭ astronomio, estas dek tri konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):

Signonomo Latine De Ĝis Daŭro (tagoj)
Ŝafo Aries Apr 19 Maj 13 25
Bovo Taurus Maj 14 Jun 19 37
Ĝemeloj Gemini Jun 20 Jul 20 31
Kankro Cancer Jul 21 Aŭg 9 20
Leono Leo Aŭg 10 Sep 15 37
Virgulino Virgo Sep 16 Okt 30 45
Pesilo Libra Okt 31 Nov 22 23
Skorpio Scorpius Nov 23 Nov 29 7
Serpentisto Ophiuchus Nov 30 Dec 17 18
Pafisto Sagittarius Dec 18 Jan 18 32
Kaprikorno Capricornus Jan 19 Feb 15 28
Verŝisto Aquarius Feb 16 Mar 11 24
Fiŝoj Pisces Mar 12 Apr 18 38

Zodiako en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro nome "Fabeloj el Turkujo" al mencioj pri la konstelacioj de Zodiako; tiele ŝi aludas al Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]