Pesilo (konstelacio)
Aspekto
| Pesilo | |
|---|---|
konstelacio • zodiaka konstelacio | |
| Latina nomo | Libra (genitiva Librae) |
| Mallongigo | Lib |
| Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Serpento • Virgo • Hidro • Centaŭro • Lupo • Skorpio • Serpentisto | |
| Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
| Rektascensio | 14h 15m 0s ... 15h 55m 0s |
| Deklinacio | -29° 30' 0" ... 0° 0' 0" |
| Areo | 538 kvadrataj gradoj |
| Rango laŭ la areo | 29 |
| Enhavo | |
| Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
| Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,6 |
| Videbleco | |
| Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
| Latitudoj de plena videbleco | -90° ... 61° |
| Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Junio |
| Historio | |
| Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
| Jaro de unua priskribo | |
| Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
| Postaj ŝanĝoj | |
Pesilo (latine Libra) estas konstelacio de la zodiako de tera ĉielo.
Ĝiaj kvar plej brilaj steloj formas proksimuman paralelogramon:
- α Librae, Zuben-el-ĝenubi (arabe "suda pinĉilo"), duopa stelo;
- β Librae, Zuben-eŝ-ŝamali ("norda pinĉilo");
- γ Librae, Zuben-el-akrab ("skorpia pinĉilo");
- δ Librae, kvaropa, varia stelo.
Stelo σ Librae fakte estas pli hela ol δ, sed ĝi iam estis parto de Skorpio kaj portis la nomon γ Scorpii.
Astrologio
[redakti | redakti fonton]
Laŭ Okcidenta astrologio, Pesilo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 23-a de septembro kaj la 22-a de oktobro.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 31-a de oktobro kaj la 22-a de novembro.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Libra Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01 .
- ↑ Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||

