Araba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Araba lingvo
العربية (al-'Arabijja)
Parolata en norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,

Irako 75%, Maroko, ktp.

Denaskaj parolantoj 280 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 250 milionoj
Skribo araba
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ar
  ISO 639-2 ara
v  d  r
Information icon.svg

La araba lingvo estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.

En priskriboj de la klasika araba lingvo oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto.

La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.

Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Maimonido, judo de Kordovo.

Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.

Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.

Ortografio, prononco, elparolo[redakti | redakti fonton]

La araba ua'u aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ estas skribata en la angla kiel j kaj en la franca kiel dj.

Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj (ekzemple la vorto por "kamelo" estas elparolata gamal en Egiptio, ĝamal en norda Afriko kaj ĵamal en Arabio). Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, tamen la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur per etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.

Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i-sonanton (Laden) per e, tiel la formo "Laden" disvastiĝis tramonde.

Ankaŭ la manko de kelkaj okcidentaj konsonatoj kaŭzis misinterpretojn. Ankaŭ ŝanĝojn de nomo, ekzemple la helena Platono iĝas arabe "Iflatun", la latina praekox iĝis albaruq, kio kondukis al "abrikoto".

ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Esperante Arabe Transskribo Internacia Fonetika Alfabeto
ALA-LC-transskribo DIN31635-transskribo
Esperanto إسپرانتو ispirāntū ispirāntō /esperanto, esberanto/
Angla الإنكليزية al-inglīzīyah al-inglīziyyah /aling(i)liːzijja/
Jes نعم na‘am naʿam /naʕam/
Ne لا /laː/
Saluton مرحباً marḥaban marḥaban /marħaban/
Bonvenon أهلاً ahlan ʾahlan /ahlan/
Ĝis revido مع السلامة ma‘a s-salāmah maʿa s-salāmah /maʕa ssalaːma/
Bonvolu أرجوك arjūk ʾarǧūk /ʔar(d͡)ʒuːk, ʔarɡuːk/
Dankon شكرًا shukran šukran /ʃukran/
Ne dankinde عفوًا ‘afwan ʿafwan /ʕafwan/
Mi pardonpetas آسف āsif ʾāsif /ʔaːsif/
Kia estas via nomo? ما اسمك؟ māsmuk(a/i)? māsmuk(a/i)? /masmuk(a, i)/
Kiom? كم؟ kam? kam? /kam/
Mi ne komprenas. لا أفهم lā afham lā ʾafham /laː ʔafham/
Mi ne parolas arabe. لا أتكلم العربية lā atakallamu al-‘arabīyah lā ʾatakallamu al-ʿarabiyyah /laː ʔatakallam ulʕarabijja/
Mi ne scias. لا أعرف lā a‘rif lā ʾaʿrif /laː ʔaʕrif/
Mi malsatas. أنا جائع anā jā’i‘ ʾanā ǧāʾiʿ /ʔanaː (d͡)ʒaːʔiʕ, ɡaːʔiʕ/
Oranĝa برتقالي burtuqālī burtuqālī /burtuqaːliː/
Nigra أسود aswad ʾaswad /ʔaswad/
Unu واحد wāḥid wāḥid /waːħid/
Du اثنان ithnān iṯnān /iθnaːn/
Tri ثلاثة‎ thalāthah ṯalāṯah /θalaːθa/
Kvar أربعة arba‘ah ʾarbaʿah /ʔarbaʕa/
Kvin خمسة khamsah ḫamsah /xamsa/


Pruntitaj vortoj[redakti | redakti fonton]

abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazardo, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/11, paĝo 20: La araba verkita de Bradley Kendal.