Kurda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

- La norda varianto nomiĝas kurmanji / kurmancî (pr. kurmanĝi), parolata de pli ol 90% de la kurdoj,

Kurdio/Kurdistano : La ŝtatoj sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio.
Kurdio/Kurdistano : La ŝtatoj sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio.

La kurda lingvoKurdî estas kolektiva nomo por familio de kvin kurdaj lingvovariantoj parolataj de la kurdoj. Ĝi apartenas al irana grupo de la hindirana lingvaro, kiu estas unuagrada branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La kurdaj lingvovariantoj estas parolataj en Turkio, Sirio, Irako (Aŭtonoma Regiono Kurdistano), Irano, Armenio, Turkmenio kaj Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.

Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovariantoj.

Lingvo-variantoj[redakti | redakti fonton]

La kurda lingvo estas dividata en diversaj variantoj : ĉefe nordaj kaj sudaj variantoj.

Kurmancî (prononcu : kurmanĝi) estas dividata en tri variantoj (norda Kurmancî - meza Kurmancî kaj suda Kurmancî).

Meza kurmancî nomiĝas 'soranî' (la sorana lingvovarianto). La sorana estas parolata en okcidenta Irano kaj en la sudo de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano (Irako).

Kurmancî (prononcu : kurmanĝi) estas parolata en la nordaj partoj de Kurdio (plejparte Turkio), en Sirio, Irako kaj Irano, samkiel en Armenio, Libano kaj en la landlima regiono inter Turkmenio kaj Irano.

Kurmanĉi kaj la sorana multe diferencas ne nur en lingvaĵo, sed ankaŭ en la fakto, ke kurmanĉi uzas la latinan alfabeton dum la sorana uzas la (arab-)persan alfabeton (ne araban, ĉar fakte en en la sorana oni skribas ankaŭ vokalojn)[1].

"Ewrami" estas antikva dialekto de la kurda lingvo kaj 30 procentoj el la ĝiaj vortoj similas al la vortaro de la antikva sankta libro Avesto de Zaratuŝtrismo.

"Gorani" estas parolata ĉirkaŭ Kermanŝaho kiu estas urbo en Kurdio de Irano.

- La sudaj kurdaj dialektoj (kelhorî aŭ kalhori, lekî aŭ laki, feylî aŭ fejli ktp...) estas parolataj ĉe Kermanŝaho kaj Ilamo.

- Alia lingvovarianto estas kurdîy xwarigpahlavanî, arabe ; پاڵەوانی.

                           ______Kurmanji
                          |
              _Kurmanji___|
             |            |
             |            |______Sorani
             |         
Kurda________|
             |
             |            
             |              
             |           
             |
             |           
             |            
             |            
             |       
             |                             
             |          
             |                 ______Kelhorî        
             |                |           
             |                |             
             |_Sudaj Dialektoj|______ Feylî                                    
                              |                    
                              |                                                
                              |_______Lekî           
                                

Atentu: Kontraŭe al tiu disdivigo, la vikipedia artikolo pri la Zazaa lingvo tamen asertas, ke tiu lingvo, kvankam lingve simila al la kurda, ne kalkuleblas kiel ĝia varianto.

Lingvo-kodoj[redakti | redakti fonton]

ISO-639/1 : KU
ISO-639/2 : KUR
DIN 2335  : KU

Skriboj[redakti | redakti fonton]

Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovartiantoj.

La latina alfabeto estas la ĉefa alfabeto de la plej parolata kurda lingvovarianto (kurmanĝi) parolata inter 8-10 milionoj da homoj.

laŭ la atina alfabeto

Majukloj
A B C Ç D E Ê F G H I Î J K L M N O P Q R S Ş T U Û V W X Y Z
Malgrandlitere
a b c ç d e ê f g h i î j k l m n o p q r s ş t u û v w x y z

Ĝi havas :

31 literojn :

a b c ç d e ê f g h i î j k l m n o p q r s ş t u û v w x y z

8 vokaloj:

Kurda a e ê i î o u û
Esperanta a _ e _ i o _ u

kaj 23 konsonantoj:

Kurda b c ç d f g h j k l m n p q r s ş t v w x y z
Esperanta b ĝ ĉ d f g h ĵ k l m n p _ r s ŝ t v ŭ ĥ j z

laŭ arab-perda alfabeto

ى, ێ, ﮪ , ﻭﻭ, ﻭ , ﯙ , ﻥ , ﻡ , ﻝ, ڵ, ﮒ, ﮎ, ﻕ, ڤ, ﻑ, ﻍ, ﻉ, ﺵ, ﺱ, ﮊ, ﺯ, ڕ, ﺭ, ﺩ, ﺥ, ﺡ, ﭺ, ﺝ, ﺕ, ﭖ, ﺏ, ﺋ, ﺍ

laŭ la cirila alfabeto :

А, Б, В, Г, Г', Д, Е, Ә, Ә́, Ж, З, И, Й, К, К', Л, М, Н, О, Ö, П, П', Р, Р', С, Т, Т', У, Ф, Х, Һ, Һ', Ч, Ч', Ш, Щ, Ь, Э, Q, W

Vortaro[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj originaj kurdaj vortoj:

Du = du
kvar = çar, (çwar)
ses = şeş
naŭ= neh, (no)
dek = deh, (de)
cent= sed
mi = ez, (min)
ci = tu
vi = tu
akva = av
nun = nuha, (nuke)
frato = bra
astero = aster
stelo = stêrk, (stêr)
monato = meh, (mang)
futo = ling, (nig, pê)
osto = hestî (esk)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nordaj kurdaj dialektoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Martijn Kingma, Is Kurdish television here to stay ? (ĉu kurda televido estas ĉi tie por resti ?), Minorities and multilingualism, Universitato de Groningen, la 17-an de novembro 2016, alirite la 5-an de aŭgusto 2018.