Provinco Kurdistano
La provinco Kurdistano (perse کردستان elp. kordestân) estas unu el la 30 provincoj de Irano kaj konsistas el proksimume triono de la irana parto de la kultura teritorio Kurdio (aŭ Kurdistano). Plejmulto el la loĝantoj de tuta Kurdio, kaj ankaŭ de la irana "provinco Kurdistano", estas kurdoj kiuj parolas la kurdan lingvon.
La plej gravaj urboj de la provinco estas Sanandaĝo, Sakezo, Marivan, Bane, Divandere, Kamyaran kaj Dehgolan.
La ĉefurbo kaj administra centro de la provinco estas Sanandaĝo (perse Sanadaĝ, kurde Sine). La ISO-kodo de la provinco estas IR-16.
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano