Provinco Gilano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gilano)
Provinco Gilano
گيلان
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboRaŝt
- koordinatoj37° N, 50° O (mapo)37.277449.589Koordinatoj: 37° N, 50° O (mapo)
Areo14 042 km² (1 404 200 ha) [+]
Loĝantaro2 530 696 [+] (2016)

ISO 3166-2IR-01 (IR-19 ĝis 2020)

Provinco Gilano (Tero)
Provinco Gilano (Tero)
situo de la provinco en Irano

Provinco Gilano (Irano)
Provinco Gilano (Irano)
DEC

Map
Provinco Gilano

Vikimedia Komunejo:  Gilan Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la historia fortikaĵo Rudĥan en Gilano

La provinco Gilano - perse گيلان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Raŝt. La provinco kovras areon de 14 042 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 404 861 loĝantojn. Parto el ili, la giloj, parolas la gilan lingvon kaj per sia etna nomo kaŭzis la nomon de la regiono. La provinca teritorio troviĝas en la nordo de la ŝtato kaj norde havas vastan bordon al la Kaspia Maro.

Famaj urboj de Gilano estas: Raŝto – Astara – Lahiĝan – Langerud – Fuman – Taleŝ – Laŝte Neŝa – Anzali – Ĥomam – Ĥoŝke Biĝar – Rudsar – Manĝil – Loŭŝan – Rudbar.

montara pejzaĝo ĉe la fortikaĵo Rudĥan
la historia vilaĝo Masuleh en Gilano


La apuda montaro, kovrita per arbaroj, estis konata de la antikvaj Grekoj sub nomo de Hirkanio, kaj fama pro ties arbaroj kaj tigroj. Aparte en tiu regiono parolatas la gila lingvo.

En jaro 1990 granda tertremo kaŭzis 50 - 100.000 mortintojn. Inspirita de tio estis produktita la filmo de Abbas Kiarostami "Tra la olivarboj".

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La provinco konsistas el 12 distriktoj:

mapo mallongigo distrikto
A Astara
AA Astaneh-e Aŝrafijeh
BA Bandar Anzali
F Fuman
H Haŝtpar
Lh Lahiĝan
Lr Langarud
R Raŝt
Rs Rudsar
Rb Rudbar
S Some'e Sara
Sh Ŝaft

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

El la loĝantoj dum la jaro 1996 46,8 % loĝis en urboj kaj 53,2 % en la malurba karmparo. La plej multaj loĝantoj denaske parolas la lingvon Gilaki. Krome en la nordokcidento de la provinco paroliĝas la lingvo Taleŝi. Ekde pluraj jardekoj en iuj partoj de la nordokcidento tamen dominas la azerbajĝana lingvo, la kun la turka parenca lingvo de la azerbajĝana loĝantaro de nordokcidenta Irano (la provincoj Ardabil, okcidenta kaj orienta Azerbajĝano de Irano).

la laguno Anzali de la Kaspia Maro

Historio[redakti | redakti fonton]

Kune kun "Irana Azerbaĵĝano" la provinco Gilan kaj sia ĉefurbo Raŝt estis plurfoje okupita de la Rusa Imperio respektive de Sovetunio: inter 1723 kaj 1736, 1909/11 kaj 1912, 1915 kaj 1918, 1920 kaj 1921, 1941 kaj 1946. Ĉi-tie instaliĝis la Irana Soveta Respubliko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]