Abbas Kiarostami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abbas Kiarostami
Persona informo
عباس کیارستمی
Naskiĝo 22-an de junio 1940 (1940-06-22)
en Teherano
Morto 4-an de julio 2016 (2016-07-04) (76-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero • kirurgiaj komplikaĵoj vd
Etno Iranaj popoloj vd
Lingvoj anglapersa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Subskribo Abbas Kiarostami
Familio
Infanoj Bahman Kiarostami vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofotistofilmproduktoro • poeto • filmmuntistoaktoro • pentristo • skulptistoĉefkameraistografikistoilustristo • fotoĵurnalisto • redaktoroproduktoro • reĝisoro vd
Laborkampo skriboFilmartofilmovidigaj artojpoeziofotografio vd
Aktiva dum 1962–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abbas KIAROSTAMI (perse: عباس كيارستمي naskiĝis la 22-an de junio 1940 en Teherano, mortis la 4-an de julio 2016 en Parizo, Francio) estis Irana filmproduktanto kaj filmreĝisoro, eble la plej fama mondskale[1]. Krome, Kiarostami estas konata kiel dezajnisto, fotisto kaj poeto.

Li laboris kiel grafikisto en reklamo kaj en ilustrado de infanlibroj. Infanoj iĝos preskaŭ konstantaj protagonistoj en multaj liaj filmoj kaj la delikateco uzata de Kiarostami en reĝisorado de ili preskaŭ fariĝos lia varmarko.

Li fondis en 1970 la kinartan fakon en la "Instituto por la Intelekta Disvolvado de Infanoj kaj Novjunuloj", kio iĝis grava nuntempa centro por filmverkado.

Plej tipaj ecoj de liaj filmoj estas utiligado de neprofesiaj rol-ludantoj kaj film-temoj simplaj sed tre simbolriĉaj. La filmoj de Kiarostami havas multajn influojn de irana poezio, precipe moderna poezio[2][3].

Kvankam li produktis sian unuan mallongan filmon en 1970, daŭris ĝis la 1990-aj jaroj antaŭ ol liaj filmoj unue estis montritaj ekster Irano.

Kiarostami ricevis multajn internaciajn premiojn kaj estis premiinto dum festivaloj, inkluzive de Cannes (Ora Palmo, 1997), Venecio (4 premioj, 1999), Kinfestivalo de Locarno (3 premioj, 1987) kaj aliaj.

Li estas gajninto de multaj filmpremioj, inkluzive de la "Ora Palmo" dum la 50-a Festivalo de Cannes (por la filmo "Gusto de Ĉerizo" en 1997.

Mallongaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) The world's 40 best directors. Arkivite la 28-an de septembro 2013.
  2. (en) Sheibani, Khatereh (2006). Kiarostami and the Aesthetics of Modern Persian Poetry. Taylor & Francis
  3. (en) Sheibani, Khatereh (2011). The Poetics of Iranian Cinema: Aesthetics, Modernity and Film After the Revolution, I. B. Tauris & Co.
  4. (eo) Reta kinejo de Universala Esperanto-Asocio, la 18-an de decembro 2021
  5. (en) O'Connell, Max, 10 Things Abbas Kiarostami Said at Syracuse, Indiewire, la 4-an de aprilo 2014.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]