Fotarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fotografio)
Jump to navigation Jump to search
Kolorfotografio sen preciza dato inter 1905 kaj 1915 de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij
Riefenstahl dum fotado 1936
Ekzemplo de dagerotipo: Samuel Morse ĉ. 1845
Maljuna virino en bidermajraj vestaĵoj, dagerotipo ĉ. 1840
Man Ray, fotita ĉe ekspozicio Gaîté-Montparnasse en Parizo de Carl Van Vechten 16-an junio, 1934
Lenso kaj fotila kamerao
Fotantoj dum la fermo de UK 2008

Fotartofotografarto estas arto de fotado kun artaj ambicioj. Ĝiaj rezultoj estas fotojfotografaĵoj. Homo fotanta profesie estas nomata fotisto aŭ fotografisto. Por fari foton oni utiligas fotilon.

Fotarto (vidu sekcion malsupre por etimologio) estas ne nur la arto, sed ankaŭ scienco kaj praktiko de kreado de daŭraj bildoj registrante lumon aŭ alian elektromagnetan ondon, aŭ kemie per lumsenta materialo kiel ekzemple fotografia filmaĵo, aŭ elektronike per bildsensilo.[1] Tipe, lenso kutimas enfokusigi la lumon reflektita aŭ elsendi objektojn en realan bildon sur la lumsentema surfaco ene de fotilo dum tempigita malkovro (ekspono). La rezulto en elektronika bildsensilo estas farita pere de ŝargkuplita aparato je ĉiu pikselo, kiu estas elektronike prilaborita kaj stokita en cifereca bilddosiero por posta ekranigo aŭ pretigo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "fotarto" estis kreita de la greka radika φωτός (fōtos), genitivo de φῶς (fōs), "lumo"[2] kaj γραφή (grafé) "reprezento per linioj" aŭ "desegnaĵo",[3] kune kun la signifo "desegnaĵo per lumo".[4]

Pluraj homoj eble elpensis la saman novan esprimon de tiuj radikoj sendepende. Hercules Florence, franca farbisto kaj inventinto loĝanta en Campinas, Brazilo, uzis la francan formon de la vorto, fotografie, en privataj notoj kiujn brazila fotarta historiisto kredas, ke ili estis skribitaj en 1834.[5] Johann von Maedler, berlina astronomo, estas kreditita en germana historio de la fotografio el 1932 ke li uzis ĝin en artikolo publikigita la 25an de februaro 1839 en la germana gazeto Vossische Zeitung.[6] Ambaŭ de tiuj asertoj estas nun vaste raportitaj sed ŝajne nek iam estis sendepende konfirmita kiel preter akceptebla dubo. Kredito doniĝis tradicie al Sir John Herschel kaj por kreado de la vorto kaj por enkondukado de ĝi en publiko. Liaj uzoj de ĝi en privata korespondado antaŭ 25 februaro 1839 kaj ĉe lia prelego ĉe Royal Society pri la subjekto en Londono la 14an de marto 1839 estis longe tre dokumentitaj kaj akceptitaj kiel definitiva fakto.

Historio kaj evoluado[redakti | redakti fonton]

Fotarto estas la rezulto de kombinado de pluraj teknikaj eltrovaĵoj. Longe antaŭ ol la unuaj fotoj estis faritaj, ĉina filozofo Mo Di kaj grekaj matematikistoj Aristotelo kaj Eŭklido priskribis fotilon kun trua objektivo en la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.[7][8] En la 6-a jarcento p.K., bizanca matematikisto Antemio de Tralle uzis specon de fotilo obskura en siaj eksperimentoj,[9] Ibn al-Hajtam (Alhazen) (965-1040) studis la fotilon obscuran kaj fotilon kun trua objektivo,[8][10] Alberto la Granda (1193-1280) malkovris arĝentnitraton,[11] kaj Georg Fabricius (1516-71) malkovris arĝentokloridon.[12] Teknikoj priskribitaj en la Libro de Optiko estas kapablaj je produktado de primitivaj fotoj utiligante mezepokajn materialojn.[13][14][15]

Daniele Barbaro priskribis diafragmon en 1566.[16] Wilhelm Homberg priskribis kiel lumo mallumigis kelkajn kemiaĵojn (fotokemia efiko) en 1694.[17] La fikcia libro Giphantie, publikigita en 1760, fare de franca verkisto Tiphaigne de la Roche, priskribis kio povas esti interpretita kiel fotarto.[16]

La eltrovo de la fotilo obskura kiu disponigas bildon de scenoj datas reen al antikva Ĉinio. Leonardo da Vinci mencias naturajn fotilojn obskurajn kiuj estas formitaj per malhelaj kavernoj sur la limo de suna valo. Truo en la kavernomuro funkcios kiel fotilo kun trua objektivo kaj projekcios laterale inversigitan, renverse bildon en peco el papero. Tiel la naskiĝo de fotarto temis ĉefe pri evolua rimedo por fiksi kaj reteni la bildon produktitan per la obskura kamero.

La unua sukceso de reproduktado de bildoj sen fotilo okazis kiam Thomas Wedgwood, de la fama familio de ceramikistoj, akiris kopiojn de pentraĵoj sur ledo uzi arĝentajn salojn. Ĉar li havus neniun manieron de permanenta fiksado de tiuj reproduktaĵoj (stabiligante la bildon ellavante la ne-senŝirman arĝentajn salojn), ili fariĝus tute nigraj en la lumo kaj tiel devis esti konservitaj en malhela loko por spektado.

Renesancaj pentristoj uzis la obskuran kameron kiu, fakte, donas la optikan interpreton en koloro kiu dominas en okcidenta arto. La obskura kamero laŭlitere signifas "malhela kamero" en la latina. Ĝi estas kesto kun truo en ĝi kiu permesas al lumo iri traen kaj krei bildon sur la peco el papero.

Fotilevoluado[redakti | redakti fonton]

Materialoj[redakti | redakti fonton]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Filmo (fotografio).

Filmo aŭ filmbendo estas bendo farita el celuloidoceluloza acetato, unuflanke kovrita de fotoemulsio konsistanta el mikroskopaj, lum-sentemaj (impresiĝemaj) kristaloj. La kvalito de la kristaloj determinas la sentemon, kontraston kaj distingivon de la filmo. Ĝi estas uzata en fotografio kaj kinematografio.

Eastman Kodak Company, plej ofte konata kiel Kodak, estas usona teknologia entrepreno kiu koncentriĝis al bildaj produktoj, kun historia bazo sur fotografio. La entrepreno havas sidejon en Roĉestro, Nov-Jorkio, Usono kaj krome en Nov-Ĵerzejo.[18] Ĝi estis fondita de George Eastman en 1892. Kodak estas plej konata por fotografiaj filmoproduktoj. Dum la plej granda parto de la 20-a jarcento Kodak havis dominan pozicion en komercado de fotografia filmo, kaj en 1976, havis 90% el la merkato de fotografia filmovendo en Usono. La ĉie-eco de la firmao estis tia ke ĝia vortumo "Kodak-momento" eniris la komunan leksikonon por priskribi personan okazaĵon kiu postulis esti registrita por posteularo.[19]

Fota plato (aŭ plako) estas substrato de fotografio, konsistiganta el plato da vitro kaj tavolo da fotografia emulsio de arĝenta halogenido (ĉefe arĝenta bromido kaj arĝenta jodido) en gelateno.

Procezo[redakti | redakti fonton]

Post sukcesa rivelado la filmo pretas por sekiĝo.

Rivelado de fotomaterialoj (filmoj kaj fotopaperoj) estas procezo, kies esenca etapo estas kemia reakcio rezulte de kiu transformiĝas eksponitaj partoj de impresiĝema substanco. Tiel latenta bildo ŝanĝiĝas al videbla negativo. Rivelado kutime okazas en solvita rivelilo; sekve plejparto de fotomaterialoj bezonas fiksadon.

Laŭ Francisko Azorín fotografi estas Fari bildojn de objekto aŭ persono per la ĥemia agado de la lumo sur impresebla tavolo sternita en vitra aŭ celuloida plato, helpe de speciala aparato nomata senluma kamero.[20] Kaj li sinonimigas terminojn fotografio, fotografiado kaj fotografarto kaj ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj; same sinonimigas fotografaĵo kaj foto, nome bildo farita per fotografilo; fotografiisto, fotografiejo, fotografimaŝino.[21] Multaj el tiuj terminoj aktuale arkaikiĝis kompare kun plej populara uzado de foto, fotisto, fotilo.

Pri la procezo Azorín listigas sep teknikajn konceptojn rilatajn al tio. nome la jenaj:

  • Fotogliptiko.- Lumgravuro; arto gravuri, helpe de la lumo.
  • Fotogravuro.- Arto produkti gravuritajn kliŝojn fotografie.
  • Fotokromio.- Heliokromio; arto produkti bildojn en naturaj koloroj.
  • Fotoksilografio.- Arto produkti bildojn sur ligno fotografe por gravuri poste.
  • Fotolitografio.- Arto produkti bildojn en litografio, fotografe.
  • Fotoplanimetrio.- Arto fari fotografe topografajn planojn.
  • Fototipio.- Arto produkti reliefajn kliŝojn, reprodukteblajn per presarto.[22]

Fotado en socia kulturo[redakti | redakti fonton]

Komuna fotado dum esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj iĝis ofta programero kaj memoraĵoj pri tiaj okazoj.
Irakaj knaboj faras la V signon en Bagdado.
Ĉina knabino faras la V signon.

Dekomence la plej fruaj fotoj konsistis el eksperimentoj kaj ne ludis precizan rolon en la socia vivo, sed tuj jam fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj fotoj estis faritaj kun precizaj celoj. Unu el tiuj estis havi oficialan bildon de familianoj, kaj tiel tutfamilia foto, geedza foto, nupta foto kaj simile estis tre oftaj. En multaj hejmoj la ĉefa salono estis prezidita de geedza foto, foje jam de avoj ktp. Kompreneble kiam komencis tiu kutimo nur riĉaj aŭ burĝaj klasoj povis permesi al si tiun lukson, dum malriĉaj kamparanoj, senlaboruloj, nomadoj ktp. devis atendi pli favoran epokon. Tamen nupta foto pli kaj pli disvastiĝis kaj nun apenaŭ estas imagebla almenaŭ iom solena nupto sen foto aŭ eĉ fotaro. Multaj geedzoj laŭlonge de jardekoj eĉ konstruis tutan albumon nur per la nuptaj fotoj, ĉu de la solena ceremonio mem, ĉu de la sekva festo ktp. Speciala tipo de tiuj personaj fotoj estas tiuj de gravaj personoj, ĉefe reĝoj, prezidentoj ktp. En multaj lokoj estas kutime montri tiujn bildojn sur muroj, banderoloj kiel montro de omaĝo, respekto aŭ obeo al la reprezetitaj gravuloj, foje eĉ de timo, okaze de diktaturoj. Tia kutimo en multaj ŝtatoj estas eĉ devigaj laŭ juro. Specifa kutimo de studenda historio ofte faris fotojn de mortintoj sur la mortolito; tiu kutimo apenaŭ estas hodiaŭ populara, eble escepte de iaj gravuloj.

Alia celo de fotoj jam de la komenco estis atestoj pri historiaj eventoj, laborista kondiĉaro, urba etoso, asociaj grupoj ktp. Tiukadre malnovaj fotoj estas ofte gravaj studiloj por historiistoj kiuj povas certigi ekzemple pri la ĉeesto de iu persono ie kaj iam, pri la ĝenerala aspekto de la historiaj eventolokoj ktp. Tiele multaj fotoj eĉ igis ikonoj de historiaj momentoj, kiel Lenino diskursanta antaŭ homamaso, hispana soldato falanta pafita dum la Hispana Enlanda Milito, usonaj soldatoj starigantaj flagon en pacifikinsula batalo, ktp. Politikaj interesoj tre ofte utiligis kaj eĉ manipulis fotojn depende de siaj tendencoj: estas tre konata la afero de fotoj de rusaj revoluciuloj, kiuj estis manipulitaj en epoko de stalinismo por malaperigi jam ne plu akcepteblajn gravulojn el la eventa atesto.

Ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento kaj depende de la grado de industriigo kaj modernigo de kutimoj, do en kelkaj landoj antaŭe dum en aliaj poste, la familiaj fotoj oftiĝis kaj etendiĝis al porokazaj momentoj, ĉu por specialaj eventoj, kiaj naskiĝfesto, kristnasko, ferioj ktp., ĉu por la ĉiutaga vivo ĝenerale. Tiukadre ofte fotoj iĝis esenca parto de feritagoj, ĉefe someraj aŭ por veturoj al malproksimaj lokoj, ĉefe eksterlande. Tiele fotarto iĝis parto de same disvastigata kutimo kiel turismo.

Dum jardekoj preskaŭ neniu turisto vizitis interesajn vizitendajn lokojn sen fari la preskaŭ devigan foton. Foje kiam aperis homo kun fotilo, tuj oni konsideris, ke temas pri turisto. Samtempe plej konataj kaj simbolaj lokoj de urboj aŭ aliaj vizitendaj areoj, kiel la Ejfel-turo en Parizo, la Baziliko de Sankta Petro en Romo, Kremlo en Moskvo, Placo Tian An Men en Pekino, nubskrapuloj en NovjorkoKapitolo en Vaŝingtono ktp., iĝis tutmonde konataj pere de la ripetitaj fotoj. Ĉirkaŭ fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj etendiĝis la kutimo foti turiston farante "originalan" aŭ "genian" fotaĵon antaŭ la fotenda monumento, ekzemple puŝante la klinaĵon de la Turo de Pisa, prenante la Ejfel-turon el la pinto ktp. Nune estas eble milionoj da tiaj fotoj en la mondo.

Pro disvastigo de fotilhavaj poŝtelefonoj, ĉefe inter junuloj, la kvanto, proporcio kaj ofteco foti sin mem kaj porokazan grupon eksponenciale multobliĝis. Ankaŭ la modoj pozi kaj foti ŝanĝiĝis. Junulinoj montras fermitajn lipojn por ŝajnigi kispretadon, orientazianoj montras la v-signon, en intimaj etosoj oftis nudaĵoj ktp.

Fotado kiel arto aparta el pentrarto[redakti | redakti fonton]

Jam en la komenco de la disvolvigo de la fotarto, ĝi ludis esencan rolon en la disvastigo de monumentoj, artaĵoj, skulptaĵoj, pentraĵoj ktp. Fotoj iĝis pli fidindaj ol ĝistiamaj kutimaj desegnaj reprezentoj, se ne pli artaj dekomence. Tiele multaj pentraĵoj ekzemple povis iĝis pli konataj pere de libroj, gazetoj ktp., por tiuj kiuj ne povis viziti la koncernajn muzeojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kolorfoto, ĉirkaŭ 1915, de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij.
Fotisto laboranta (Foto: Rössing 1948)
Manekenfotado

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SPENCER, D A. (1973) The Focal Dictionary of Photographic Technologies. Focal Press. ISBN 978-0133227192.
  2. φάος, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, pri Perseus
  3. γραφή, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, pri Perseus
  4. Online Etymology Dictionary. Etymonline.com. Alirita 24 June 2013.
  5. Boris Kossoy. (2004) Hercule Florence: El descubrimiento de la fotografía en Brasil. Instituto Nacional de Antropología e Historia. ISBN 968-03-0020-X.
  6. EDER, J.M. (1945) History of Photography, 4th. edition. New York: Dover Publications, Inc., p. 258–259. ISBN 0-486-23586-6.
  7. Campbell, Jan (2005) Film and cinema spectatorship: melodrama and mimesis. Polity. p. 114. ISBN 0-7456-2930-X
  8. 8,0 8,1 Krebs, Robert E.. (2004) Groundbreaking Scientific Experiments, Inventions, and Discoveries of the Middle Ages and the Renaissance. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-313-32433-6.
  9. Alistair Cameron Crombie, Science, optics, and music in medieval and early modern thought, p. 205
  10. Wade, Nicholas J.; Finger, Stanley (2001). “The eye as an optical instrument: from camera obscura to Helmholtz's perspective”, Perception 30 (10), p. 1157–77. doi:10.1068/p3210. 
  11. . Molecular Expressions: Science, Optics and You – Timeline – Albertus Magnus. The Florida State University (1a Aŭgusto 2003). Alirita 28 November 2009.
  12. Potonniée, Georges (1973). The history of the discovery of photography. Arno Press. p. 50. ISBN 0-405-04929-3
  13. Allen, Nicholas P. L. (11 November 1993) "Is the Shroud of Turin the first recorded photograph?" The South African Journal of Art History, 23–32
  14. Allen, Nicholas P. L. (1994) "A reappraisal of late thirteenth-century responses to the Shroud of Lirey-Chambéry-Turin: encolpia of the Eucharist, vera eikon or supreme relic?" The Southern African Journal of Medieval and Renaissance Studies, 4 (1), 62–94
  15. Allen, Nicholas P. L. "Verification of the Nature and Causes of the Photo-negative Images on the Shroud of Lirey-Chambéry-Turin". unisa.ac.za
  16. 16,0 16,1 Gernsheim, Helmut (1986). A concise history of photography. Courier Dover Publications. pp. 3–4. ISBN 0-486-25128-4
  17. Gernsheim, Helmut kaj Gernsheim, Alison (1955) The history of photography from the earliest use of the camera obscura in the eleventh century up to 1914. Oxford University Press. p. 20.
  18. Certificate of amendment to the restated certificate of incorporation of Eastman Kodak company (PDF). New Jersey division of revenue (8a de Junio, 2005). Alirita 7a de Januaro, 2008.
  19. Rees, Jasper, "The end of our Kodak moment", The Telegraph, 20a de Januaro 2012. Kontrolita 20a de Januaro 2012.
  20. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 77.
  21. Azorín, samloke.
  22. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Terminaro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

  • A New History of Photography, ed. by Michel Frizot, Köln : Könemann, 1998
  • Franz-Xaver Schlegel, Das Leben der toten Dinge – Studien zur modernen Sachfotografie in den USA 1914–1935, 2 Bände, Stuttgart/Germany: Art in Life 1999, ISBN 3-00-004407-8.

Referencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Photography and The Art of Seeing de Freeman Patterson, Key Porter Books 1989, ISBN 1-55013-099-4.
  • The Art of Photography: de Bruce Barnbaum, Rocky Nook 2010, ISBN 1-933952-68-7.
  • Image Clarity: High Resolution Photography de John B. Williams, Focal Press 1990, ISBN 0-240-80033-8.