Formiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Formiko
laboristo de specio Formica rufa
laboristo de specio Formica rufa
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
Superfamilio: Vespoidea
Formicidae
Latreille, 1809
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Fire ants.jpg
Mrowka rudnica formica rufa small.jpg
Ameise mit Blatt.jpg

Formikoj estas bonsociemaj specioj de la insekta familio de Formikedoj (Formicidae). Ili kun la rilataj vespoj kaj abeloj, apartenas al la ordo Himenopteroj. Formikoj evoluis el vespecaj prauloj en la mezo de la Kretaceo antaŭ inter 110 kaj 130 milionoj de jaroj kaj diversiĝis post la plialtiĝo de la florplantoj. Oni klasigis pli ol 12,500 de ĉirkaŭkalkulita totalo de 22,000 specioj.[1][2] Ili estas facile identigeblaj pro siaj kubutecaj antenoj kaj la distinga nodeca strukturo kiu formas ties sveltajn taliojn.

Formikoj formas koloniojn kiuj gamas laŭgrande el kelkaj dekoj da predantaj individuoj loĝantaj en malgrandaj naturaj kavaxjoj al tre organizitaj kolonioj kiuj povas okupi grandajn teritoriojn kaj konsistas el milionoj da individuoj. Plej grandaj kolonioj konsistas ĉefe el sterilaj, senflugilaj inoj kiuj formas kastojn de "laboristoj", "soldatoj", aŭ aliaj specializitaj grupoj. Preskaŭ ĉiuj formikokolonioj havas ankaŭ fekundajn masklojn kaj unu aŭ pliaj fekundaj inoj plej ofte nomataj "reĝinoj". La kolonioj estas priskribitaj kiel superorganismoj ĉar la formikoj ŝajne funkcias kiel unuigita estaĵo, kolektive kunlaboranta por elteni la kolonion.[3][4]

(filmeto) Formikoj arigantaj manĝajojn.

Formikoj estis koloniigantaj preskaŭ ĉiujn teramasojn sur la Tero. La nuraj lokoj kie mankas indiĝenaj formikoj estas Antarkto kaj kelkaj tre apartaj aŭ neloĝeblaj insuloj. Formikoj prosperas en plej ekosistemoj kaj povas formi 15–25% el la biomaso de surteraj animaloj.[5] Ties sukceso en tiom multaj medioj estis atribuata al ties socia organizado kaj ties kapablo modifi habitatojn, trovi rimedojn, kaj defendiĝi. Ties longa kunevoluo kun aliaj specioj estis kondukinta al kamuflimitaj, kunmanĝaj, parazitaj, kaj mutualismaj rilatoj.[6]

Formikaj socioj havas labordividon, komunikadon inter individuoj, kaj kapablon por solvi komplikajn problemojn.[7] Tiuj paraleloj kun la homaj socioj delonge estis inspirado kaj studobjekto. Multaj homaj kulturoj uzas formikojn en kuirado, medicino, kaj ritaroj. Kelkaj specioj estas valoraj pro sia rolo kiel agentoj por biologia plagokontrolo.[8] Ties kapabio por ekspluati rimedojn povas konduki formikojn al konflikto kontraŭ homoj tamen, ĉar ili povas damaĝi rikoltojn kaj invadi konstruaĵojn. Kelkaj specioj, kiaj la Ruĝa fajrformiko (Solenopsis invicta), estas konsiderataj invadaj specioj, kiuj setliĝas en areoj kie ili estis enmetitaj akcidente aŭ hazarde.[9]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto formiko kaj de tie tiu de la familio nome Formikedoj estas derivita el la Latina formīca ("formiko")[10] el kiuj devenas vortoj de la latinidaj lingvoj, kiaj la portugala formiga, la itala formica, la hispana hormiga, la rumana furnică, kaj la franca fourmi. Oni hipotezis ke vorto de la Hindeŭropa pralingvo nome *morwi- estis uzata, kiel la sanskrita vamrah, latina formīca, greka μύρμηξ mýrmēx, malnovslava mraviji, malnovirlanda moirb, malnovnordlanda maurr, nederlanda mier.[11]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

En la kolonioj regas tri kastoj: reĝino, grandaj kaj malgrandaj laboristinoj. La grandaj laboristinoj plenumas la plej grandan parton de la laboro, nome provizas la nutraĵon kaj konstruas la neston. Ili ankaŭ zorgas pri la protektado de la nesto kontraŭ malamikoj, elĵetante metanalan acidon, kiu sekreciiĝas el venenoglando. Ĉiuminute, grandaj laboristinoj gutigas sukeran likvaĵon en la buŝon de la reĝino. Alia formiko demetas nutro-ovon, kiun la reĝino tuj glutas. Danke al tiu zorge adaptita nutraĵo, la reĝino demetas centon da ovoj tage, kiujn la laboristinoj amasigas en la kov-ĉambroj.

La malgrandaj laboristinoj zorgas pri la ovoj: ili manĝigas kaj purigas la larvetojn. La maskloj malmulte partoprenas en la vivo de la kolonio. Ili forlasas ĝin tuj kiam ili fariĝas sekse maturaj por partopreni en la geedziĝoflugoj kune kun la ontaj reĝinoj. Iom pli poste ili mortas.

Ĉe formikoj okazas interesaj kazoj de simbiozo, kaj kun vegetaloj kaj kun animaloj. Nome en la mondo estas pli ol tri mil specoj de vegetaloj, kiuj ŝatas formikojn kaj pretas kunlabori kun ili, ekzemple orkideo, artokarpo (panarbo), miristiko, irido kaj mimozo. Formikoj defendas la vegetalojn, dum kelkaj vegetaloj allogas al si formikojn per sekreciado el trunketoj aŭ folioj de dolĉa suko, dum aliaj kreskigas buletojn (panojn) kaj aliaj havigas al formikoj taŭgajn loĝejojn.[12]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Formikoj estas tre proksimaj de vespoj (Vespidae). Ili aperis dum la kretaceo. La plaj malnova fosiligita formikospecio estas Gerontoformica cretacica.[13]. La formikoj ŝajne diverĝis el insektoj parencaj de la vespoj. El tiam, nombraj specioj aperis kaj specialiĝis kaj por la vivo subtera kaj por la vivo enarba. La subfamilio Martialenoj, kies nura specio konata estas Martialis heureka, povus esti la prataksono de ĉiuj aliaj subfamilioj.

Filogenetika situo de la familio Formicidae[14]

   Vespoidea   

Sierolomorfedoj





Tifiedoj




Sapigedoj



Mutiledoj







Pompiledoj



Ropalosomatedoj





Formikedoj




Vespedoj



Skoliedoj







Formikoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Multaj formikoj estas utilaj por homoj: ili kaŭzas aeradon de grundoj, pereigas insektojn kiuj malhelpas la agrikulturon kiel ekzemple multajn raŭpojn de papilioj.

Samtempe formikoj ofte estas maloportunaj kaj danĝeraj. Se ili enlonĝiĝas en homaj loĝejoj (ekzemple, formiko faraona), estas malfacile forigi ilin. Ekzistas venenaj formikoj (Myrmecia pilosula, Paraponera clavata kaj aliaj).

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

En Brazilo kelkaj specoj da manĝeblaj formikoj estas populara plado. Oni povas manĝi ilin bakitaj aŭ eĉ krudaj sen salo. Oni akompanas ĝin per kasavo kaj pingo. Ankaŭ estas en Amazonio karnomanĝantaj formikoj tre grandaj, kiuj estas pli bongustaj kuiritaj kun pipro.

Formikoj en kulturo[redakti | redakti fonton]

En beletro[redakti | redakti fonton]

Formikoj ofte estas priskribataj en literaturo pro ilia laboremo kaj kolektivemo. Ili aperis en diversaj legendoj kaj mitoj (ekzemple, pri Eako en helena mitologio).

En originala Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

En la franca literaturo[redakti | redakti fonton]

En la rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ivan Krilov, fablo "Libelo kaj Formiko"[16] (ruse Стрекоза и муравей[17])
  • Jan Larri, "Mirindaj aventuroj de Karik kaj Vala" (por infanoj, ruse Необыкновенные приключения Карика и Вали[18])
  • Vitalij Bianki, fabelo "Kiel formiketo rapidis hejmen" (por infanoj, ruse Как муравьишка домой спешил[19])

En aliaj kampoj[redakti | redakti fonton]

  • Al formikoj estas ligita deveno de multaj nomoj de setlejoj en diversaj landoj kaj familinomoj.
  • En matematika teorio de optimumigo ekzistas "formikaj algoritmoj".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hymenoptera name server. Formicidae species count.. Ohio State University.
  2. (2003) La nueva taxonomía de hormigas. Paĝoj 45–48 en Fernández, F. Introducción a las hormigas de la región neotropical.. Instituto Humboldt, Bogotá.
  3. Oster GF, Wilson EO. (1978) Caste and ecology in the social insects. Princeton University Press, Princeton, p. 21–22. ISBN 0-691-02361-1.
  4. FLANNERY, Tim. (2011) A Natural History of the Planet. Grove/Atlantic, Inc.. ISBN 978-0-8021-9560-9.
  5. Schultz TR (2000). "In search of ant ancestors". Proceedings of the National Academy of Sciences 97 (26): 14028–14029. Bibcode:2000PNAS...9714028S. doi:10.1073/pnas.011513798. PMC 34089. PMID 11106367. [Schultz TR (2000). "In search of ant ancestors". Proceedings of the National Academy of Sciences 97 (26): 14028–14029. Bibcode:2000PNAS...9714028S. doi:10.1073/pnas.011513798. PMC 34089. PMID 11106367.] Alirita la 21an de Feburaro 2016.
  6. Hölldobler & Wilson (1990), p. 471
  7. Dicke E, Byde A, Cliff D, Layzell P (2004). A. J. Ispeert, M. Murata & N. Wakamiya, ed. "An ant-inspired technique for storage area network design". Proceedings of Biologically Inspired Approaches to Advanced Information Technology: First International Workshop, BioADIT 2004 LNCS 3141: 364–379.
  8. Hölldobler & Wilson (1990), pp. 619–629
  9. "Pest Notes: Ants (Publication 7411)". University of California Agriculture and Natural Resources. 2007. Arkivita el la originalo en la 5a de Julio 2008. [1] Alirita la 21an de Februaro 2016.
  10. Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, London: Cassell Ltd. ISBN 0-304-52257-0.
  11. Formic. Etymonline.com. Alirita 2012-01-30.
  12. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 10. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzenda kaj citebla.
  13. Nel A, Perrault G, Perrichot V & Neraudeau D. 2004. The oldest ant in the Lower Cretaceous amber of Charente-Maritime (SOk Francio) (Insecta : Hymenoptera : Formicidae). Geologica Acta, 2(1) : 23-29.
  14. angle Brothers, D. J. 1999. Phylogeny and evolution of wasps, ants and bees (Hymenoptera, Chrysisoidea, Vespoidea, and Apoidea). Zoologica Scripta 28: 233–249.
  15. La cikado kaj la formiko (fablo) (france)
  16. Libelo kaj Formiko (fablo) (esperante)
  17. Стрекоза и муравей (басня) (ruse)
  18. Необыкновенные приключения Карика и Вали (ruse)
  19. Как муравьишка домой спешил (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]