Kretaceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco antaŭ hodiaŭo kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rond. al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Kretaceo estas epoko en la geologia historio de la Tero, la plej juna en Mezozoiko (la "meza" erao post la ekapero de bestoj). Ĝi komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 145 milionoj da jaroj kaj finiĝis antaŭ proksimume 65 milionoj da jaroj. Ĝin sekvis la epoko Paleoceno (parto de Paleogeno), kaj siavice ĝi sekvis Ĵurasion.

Dum la kretaceo aperas floraj plantoj, evoluas la mamuloj; abundas dinosaŭroj, Globotruncana, Hippurites. Fine de la epoko elmortas la dinosaŭroj, amonitoj, kaj plimulto de rampuloj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La blanka rokaro de Dovro en Anglio estas fama ekzemplo de kreto ekestinta dum la malfrua Kretaceo

La nomo Kretaceo venas de la latina vorto creta kun la signifo de "kreto" (la latina vorto povas ankaŭ signifi "argilo", sed ne en tiu ĉi okazo). Fakte, vastaj tavoloj el kreto (kiu estas blanka kalkoŝtono el subtila polvo) formiĝis en tiamaj maroj dum Kretaceo.

Divido[redakti | redakti fonton]

Estas du ĉefaj partoj de Kretaceo:
malsupra Kretaceo (frua Kretaceo; "malsupra" ĉar la rokoj de tiu epoko estas pli sube en la geologiaj tavoloj), ĝis antaŭ ĉ. 100 milionoj da jaroj;
supra Kretaceo (malfrua Kretaceo), poste.

Ĉiu parto dividas en pli mallongaj epokoj.


Limo K-T[redakti | redakti fonton]

La limo K-T apud la Montepasejo Raton (Nov-Meksiko)

La limo K-T estas la limo inter Kretaceo kaj Terciaro (= Paleogeno + Neogeno), okazinta antaŭ ĉ. 65 milionoj da jaroj. En pluraj lokoj eblas vidi ne nur la malsamon inter kretaceaj kaj terciaraj rokoj, sed ankaŭ, inter ili, tavoleton tre maldikan (malpli ol 1 cm) kaj multe pli riĉan je iridio. Ĉar iridio ne abundas en normalaj rokoj, sed estas facile trovebla en meteorŝtonoj, tiu tavoleto estas unu el la postsignoj de la falo de granda meteorŝtono je la fino de Kretaceo; la plimulto de la fakuloj opinias ke tiu meteorŝtono, falinta sur la nunan sudan Meksikon, estis la ĉefa kaŭzo de la malapero de multegaj specioj de bestoj, inter kiuj ĉiuj dinosaŭroj kaj amonitoj.

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Dum Kretaceo la evoluo de reptilioj atingis sian verton, antaŭ la subita malapero de la plimulto de la specoj je la fino de la epoko. Inter ili estis famaj dinosaŭroj, kiel tiranosaŭroj, triceratopoj kaj argentinosaŭroj, flugilhavaj reptilioj kiel pteranodontoj, maraj reptilioj kiel iktiosaŭroj kaj mozasaŭroj; estis ankaŭ krokodiluloj kaj testuduloj, kune kun pli malgrandaj reptilioj, inter kiuj serpentoj (ekaperintaj nur dum la antaŭa epoko, Ĵurasio).

KELKAJ DINOSAŬROJ

KELKAJ ALIAJ REPTILIOJ