Meteorŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meteorŝtono
Fizikaj ecoj
vdr
meteorito[1] (ferometeorito)

Meteorŝtono (ankaŭ aerŝtono[1], aerolito[1]meteorito[1]) estas natura minerala fragmento, postrestaĵo de meteoroido, falinta sur la Teron el la spaco.

Kiam la meteoroido eniras la atmosferon, ĝi iĝas varma kaj luma pro la aerrezisto, tiel formante meteoron. Devenaj okjektoj de meteoritoj estas kutime asteroidoj, sed povas esti ankaŭ aliaj objektoj de Suna sistemo (Luno, Marso, lunoj de aliaj planedoj, ...) kaj eĉ objektoj ekstersunsistemaj. Meteoritoj devenataj de kometoj ne ekzistas - kometa materialo estas tro fragila por travivi fluon tra atmosfero (sed tio eblas se kometo estas granda).

ĤondritoKondrito estas nemetalaj meteoritoj (rokecaj) kiuj ne estis suferintaj procezojn de fuzio aŭ de diferencigo en la asteroidoj el kiuj ili devenas.

Trovejoj[redakti | redakti fonton]

La meteorito Hoba.

Meteoritoj troveblas sur tuta Tero. Teorie ilia disvastiĝo estas egala tuttere. La plej bone troveblas feraj meteoritoj, ĉar ili estas nekutimaj je ĉirkaŭo do facile videblaj. Sekva kialo estas ke ili ne tiom erozias. Ĥondritoj estas postfale malpli rezistaj kaj facile disfalas dum pluvoj. Eĉ ili ofte similas al ĉirkaŭa rokoaro do malfacile troveblaj.

La plej fama trovejo de meteoritoj estas Antarkto, kie estas por ilia trovado perfektaj kondiĉoj. Glacio konservis meteoritojn kaj portis ilin al kelkaj lokoj. Kiam glacio degelas, montraigas meteoritojn kiuj per sia malhela koloro kontrastas al glacio.

Aliaj grandaj trovejoj estas dezertoj. Tie estas meteoritoj trovadataj per specialaj aŭtoj kiuj esploras ĉirkaŭon kaj serĉas malhelajn ŝtonojn. Ankaŭ tie ĉi ili estas bone videblaj.

Je 1751-05-26, brilege falis teren granda meteorŝtono apud la vilaĝo Hrašćanski-Trgovišće en norda Kroatio. Ĝi estas la unua science dokumentita, kaj ĝi nun ekspoziciiĝas en Zagreba mezeo.

Aliaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Meteorito[1] sur Marso

Pli ĝenerale, meteorŝtono povas fali sur la surfacon de ajna ĉiela korpo. Oni trovis meteorŝtonojn sur la Luno kaj sur Marso (multaj ferometeoritoj, eble unu ŝtono).

Meteoritoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 P. Christaller. (1923) Deutsch-Esperanto Wörterbuch, p. 343. kapvorto "Meteorstein"