Ŝablono-Diskuto:Informkesto astronomia objekto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enkonduko de nova ŝablono[redakti fonton]

Karaj, mi ĵus ekverkis tiun ĉi novan ŝablonon, kiu celas esti uzata en la paĝoj pri planedoj (anstataŭ ol la nuna {{Informkesto Planedo}}), satelitoj, kaj asteroidoj (kie momente ne estas ŝablonoj). Se vi spertas cimojn aŭ erarojn pro la nova ŝablono, nepre tion skribu ĉi tie; la ŝablono estas daŭre finverkata. --WinstonSmith 15:48, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Hiddenstructure[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Kiu eble emus forĵeti la malnovegan "Hiddenstructure" el ĉi tiu ŝablono? Strangas krome, ke la kreinto miksis tion kun la {{#if-kodigo, kvankam tio estas maltaŭga kodigo. Do la HTML-aĵo estas liverata al la foliumilo de legantoj kun kaŝita, do superflua, rubo. Kore --Tlustulimu 20:25, 14. Feb 2010 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu faris tion ekde pli ol jaro, mi mem ĵus forigis la malnovan klason "hiddenstructure" el la ŝablono. La kodo por ĝi ne plu troviĝas en la vikia softvaro ekde versio 1.18. Do bonvolu ne malfari ĉi tiun ŝanĝon aŭ fuŝi ĝin per aldono de tiu klaso. --Tlustulimu 15:48, 3 Okt. 2011 (UTC)

Malsupraj ligiletoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aranĝis tri malsuprajn ligiletojn per helpo de la ŝablono {{Ŝanĝu ŝablonon}}. Se tio eble ne plaĉus al vi, bonvolu ne tuj malfari la aldoneton, sed antaŭe demandi min, ĉu eblus ŝanĝi ĝian aspekton. Kore --Tlustulimu 13:06, 7. Mar 2010 (UTC)

Ĉefplanedo[redakti fonton]

Ĉu tio estas la korpo ĉirkaŭ kiu orbitas la pritemata astronomia objekto ? Pli taŭge estus "ĉefastro" : astronomia objekto povas orbiti ĉirkaŭ asteroido aŭ stelo ... --Jean-François Clet 09:37, 24. Jun 2010 (UTC)

Efektive, vi pravas. Kiam mi kreis la ŝablonon, mi uzis tiun nomon ĉar tiam mi ĉefe pensis pri satelitoj de sunsistemaj planedoj. Laŭ la nuna ŝablonkodo, tuj sub la nomo de la objekto eblas aperigi:
  • "Planedo"
  • "Nanplanedo"
  • "Asteroido" (eventuale "Asteroido (12345)")
  • "Satelito/Natura satelito" (eventuale "Satelito de Jupitero", eventuale "Satelito de Jupitero (XVIII)").
Ja ni povus alinomi "ĉefplanedo" al "ĉefastro", kaj samtempe ebligi la jenan, pli kompletan klasadon:
  • "Planedo" (eventuale "Planedo de Siriuso")
  • "Nanplanedo" (eventuale "Nanplanedo de Siriuso", kvankam nun nebezonata, ĉar oni parolas pri nanplanedoj nur en la sunsistemo)
  • "Asteroido" (eventuale "Asteroido (12345)") (eventuale "Asteroido de Siriuso", kvankam nun nebezonata pro la ĉi-supra kialo)
  • "Luno/Satelito/Natura satelito" (eventuale "Satelito de Jupitero", eventuale "Satelito de Jupitero (XVIII)").
  • "Asteroida luno" (eventuale "Asteroida luno de 243 Ida (I)").
Mi nun aldonas la eblecon uzi "ĉefastro", kiu provizore funkcias tute same kiel "ĉefplanedo". Ĉu ni kunlaboru por forigi ĉiujn menciojn de "ĉefplanedo" kaj anstataŭigi ilin per "ĉefastro", en la vikipediaj artikoloj kiuj uzas tiun ĉi ŝablonon? Poste eblos tute forigi el la kodo la malnoviĝintan parametron "ĉefplanedo". Amike, --WinstonSmith 10:06, 24. Jun 2010 (UTC)

Eraro en ŝablono. Regardu 2907 Nekrasov, 2906 Kalteko kaj tiel plu. Unua linio en artikoloj estas "style="border-top: 1px solid #ccddee; padding: 0.4em 1em 0.4em 0.4em; font-size:90%"". ГиМЦ-Д 16:57, 3 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, ГиМЦ-Д. Dankon pro via atentigo. Mi jam korektis la ŝablonon. En unu el la tabelaj vicoj mi simple forgesis anstataŭigi | per {{!}}. Mi esperas, ke ĝi nun estas en ordo. --Tlustulimu 17:09, 3 Okt. 2011 (UTC)
Dankon. ГиМЦ-Д 17:20, 3 Okt. 2011 (UTC)

Mi ŝatas ĉi tiu ŝablonon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 00:39, 29 Dec. 2011 (UTC)

Unua_artikolo[redakti fonton]

angle (I will write this first in English.)

It seems to me that this template is commonly used for asteroid articles that are unique to eowiki.
Well, if we have something special to offer, we should advertise that better.

This template should have a field -- ekz. unua_artikolo -- which causes the {{unua}} ŝablono to be invoked automatically.
Automatically, unless unua_artikolo=ne is added.
So Marso would have unua_artikolo=ne.

How does that sound? Varlaam (diskuto) 21:35, 14 Feb. 2014 (UTC)

Sal. Ni havas malbonajn spertojn ĉi tie pri kunigado de tro diversaj funkcioj en unu ŝablono (ekz. iama kunigo de {{ADLS}} kun {{Elstara}}). Mi rekomendas lasi la du ŝablonojn memstaraj. --KuboF (diskuto) 22:57, 14 Feb. 2014 (UTC)