Uzanto:KuboF Hromoslav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto:KuboF)
Saltu al: navigado, serĉo
KuboF Hromoslav
Wikimedia Conference 2013 portrait 015.JPG
Lingvoj
sk
Tento redaktor má slovenčinu ako materinský jazyk.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
cs
3
Tento uživatel je schopen plynně komunikovat česky.
pl
2
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie średnio zaawansowanym.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
toki
pona

2
jan ni li toki e toki pona.
de
0
Dieser Benutzer hat keine Deutschkenntnisse oder versteht es mit beträchtlichen Schwierigkeiten.
io
0
Ca uzanto ne povas komunikar en ido o parolas desfacile en ido
ia
0
Iste usator non comprende interlingua o comprende solmente con difficultates notabile.
Lando
Flag of Slovakia.svg Slovakio
Mi venas el Slovakio.
Programaro
Mozilla Firefox logo 2013.svg Mozilla Firefox
Mi retumas per Mozilla Firefox.
Tux.svg Linukso
Mi uzas Linuksan distribuaĵon.
Viki-mondo
Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio. (kontrolu)
Wikidata-logo-eo.svg Vikidatumoj
Mi helpas ĉe Vikidatumoj.
Wikiquote-logo-eo.svg Vikicitaro
Mi partoprenas ankaŭ en vikicitaro
Wikibooks-logo.png Vikilibroj
Mi partoprenas ankaŭ en Vikilibroj.
Incubator-logo.svg Kovilo
Mi partoprenas ankaŭ en la Kovilo.
Gramtrans logo.png WikiTrans
Mi uzas WikiTrans ĉiutage.

Sal! Bonvenon en mia paĝo!

Mi estas estulo de Detva / Zvolen, Slovakio, nuntempe funkcianta kiel TEJO-volontulo en Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Nun mi precipe laboras pri organizado de projektoj en Vikimedia movado. Sed kiam mi trovas tempon por vikia laboro, mi kutime prilaboras ŝablonojn, forigas forigendaĵojn kaj tradukas per EnhavTradukilo.

Miaj intereskampoj inkludas muzikon, komputikon, naturon, astronomion, kosmonaŭtikon, spiritecon kaj lastatempe mi aldonas ankaŭ aferojn rilatajn al psiĥologio.

Deklaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ Uzkondiĉoj mi informas, ke mi estis kaj estas en konflikto de interesoj pro mia laborado (ĉu volontula, ĉu pagata) en diversaj organizoj kaj projektoj.

Al la organizoj apartenas:

  • E@I, kie parto de mia pagata laboro estis informado pri ties projektoj en Vikipedioj (Marto 2015 ĝis Septembro 2015), krome, mi antaŭe estis kaj plu estas volontula (nepagata) aktivulo de tiu organizo;
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiel iama Komitatano A (por EUROKKA kaj SKEJ) kaj nuntempa TEJO-volontulo (Januaro 2016 ĝis Januaro 2017);
  • Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), kiel kunfondinto kaj volontula aktivulo
  • Slovakia Esperanta Federacio (SKEF), kie mi ekde 2013 estis vicprezidanto, ekde Januaro ĝis Marto 2016 taskigita pri gvidado de la organizo, poste mi estis reelektita vicprezidanto;
  • Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ), kie mi ekde 2008 estis estrarano, ekde 2012 ĝis 2014 prezidanto kaj plu restas aktiva kiel volontulo.

Al projekto kaj eventoj apartenas:

  • UK 2016, kie mi estis LKK-ano pri kultura programo.

Samtempe mi deklaras, ke dum verkado mi klopodas laŭi ĉiujn principojn de Vikipedio kaj libera edukado kaj mi penas pri plejeble granda neŭtraleco, enciklopedia stilo, citado de duagradaj fontoj kaj mi kontrolas menciindecon. En okazo de problemoj pri miaj redaktoj, bonvolu mesaĝu min en mia diskuto kaj sciigu min pri ili!

Mia roboto KuBOT[redakti | redakti fonton]

La 22-an de Aŭgusto 2012 mi petis robotan statuson por Uzanto:KuBOT. Mi ĝin ricevis la 14-an de Septembro 2012 kaj ekde tiam mi ĝin estras. Mi preferas laborojn priskribitajn en la uzanto-paĝo tamen aliajn utilaĵojn mi ne kontraŭas. Se vi havas interesan proponon por utila laboro, skribu ĝin en mian diskuton. Mi rulas la roboton ankaŭ en kelkaj aliaj projektoj, se vi ion ekster Vikipedio, demandu min.

Ekde la 3-a de Majo 2014 mia roboto estas administranto. Tio signifas, ke mi povas amase forigadi aŭ restarigadi paĝojn kaj redakti protektitajn paĝojn.

Administranto[redakti | redakti fonton]

Ekde 20-a Decembro 2012 mi estas administranto de Esperanta Vikicitaro kaj Esperantaj Vikilibroj. La 18-a de Februaro 2013 mi estis elektita administranto ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikipedio (dum iom flama voĉdonado...). Mia precipa administra laboro estas forigado de maltaŭgaĵoj kaj plibonigado de interfaco.

La slogano „administranto pri kiu neniu plendas, ŝajne ne faras sian laboron” por mi fruktodonis kaj jam estis proponita mia eksadministrantigo - kompreneble, de Pejno Simono ;) Nu, mi ja restis administranto.

Mi rigardas!

Kondutado en Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Mi estas lupo, gardlupo de Vikipedio! Mi gardas ĝian bonan lingvan nivelon, enhavan kaj aspektan stilojn, fidindecon kaj ofte ankaŭ uzeblecon. Lastatempe mi ne kontribuas multe al artikoloj sed prefere mi prizorgas stilajn gvidilojn, helpajn paĝojn kaj ŝablonojn (precipe per Vikidatumoj). Mi ŝatas amasan redaktadon, sekve ankaŭ robotojn. Mi ŝatas ŝablonojn kaj specife metaŝablonojn.

Mi precipe klopodas faradi teĥnikan laboron, kiu al aliuloj ŝparos multan tempon. Tia laboro kostas al mi multan energion, precipe pro tio mi ne plu multe aldonas al artikoloj.

Laboro eksterreta[redakti | redakti fonton]

KAEST 2012[redakti | redakti fonton]

En KAEST 2012 mi trejnis grupon de komencantoj pri Vikipedio, laŭ materialoj provizitaj de Pavla Dvořáková helpe de Miropiro.

Esperanto kaj Libera Scio[redakti | redakti fonton]

Ekde komenco de diskutado mi estas envolviĝinta en laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio. Post kiam ĝi estis aprobita kiel oficiala Vikimedia Uzanto-grupo mi iĝis unu el tri oficialaj kunfondintoj.

Vikimedio Slovakio[redakti | redakti fonton]

Fine de la jaro 2011 mi kunfondis la organizaĵon Vikimedio Slovakio kaj ekde Marto 2012 mi estas ĝia prezidanto. Nuntempe mi precipe klopodas por akiri oficialan aprobon de la Fondaĵo Vikimedio.

E@I[redakti | redakti fonton]

Mi nuntempe laboras por E@I pri diversaj aferoj, ankaŭ rilate al Vikipedio kaj verkado de artikoloj. Por E@I mi volontulis dum jaroj pri lernu! (tradukado, vortarkreado), helpado pri juraj aferoj, dum renkontiĝoj (muzika programo por SES, helpado dum KAEST) ktp.


Medaloj[redakti | redakti fonton]

Asia medal.svg Rekompenco de Azia Monato
Dankon por helpi en la organizado de Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:24, 2 Dec. 2015 (UTC)
Review Barnstar Hires.png Estimata recenzisto
Dankon por via laboro en VP:PLA kaj VP:NPLA! --Ochilov (diskuto) 09:19, 10 Dec. 2015 (UTC)