Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KAEST
Simbolo
Nomo Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
Regiono Slovakio (ekde 2010), Ĉeĥio, iama Ĉeĥoslovakio
Periodo ĉiu dua jaro
Organizanto E@I
Ekzistas ekde 1978
Celgrupo sciencistoj, teknikistoj
Informa retpaĝo kaest.ikso.net
vdr

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AESTSAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.

Listo de la aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la prelegkolekto de SAEST 1980.
  1. AEST 1978, Žilina: (sen speciala temo)
  2. SAEST 1980, Ústí nad Labem: La vivomedio hodiaŭ kaj morgaŭ. Problemoj de faka lingvo kaj traduko
  3. AEST 1981, Žilina: Apliko de komputiloj
  4. SAEST 1982, České Budějovice: Energio - la tutmonda problemo. Problemoj de la faka lingvo kaj traduko
  5. SAEST 1984, Brno: Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado. Problemoj de la fakaj lingvo kaj traduko
  6. AEST 1988, Poprad: Raciigo en scienco kaj teĥniko
  7. SAEST 1989, Strážnice: Fervoja trafiko
  8. KAEST 1998, Praha: Modernaj rimedoj de komunikado. Terminologiaj problemoj
  9. KAEST 2000, Praha: Fakaj aplikoj de Esperanto. Ekonomio sojle al la tria jarmilo
  10. KAEST 2002 (8-a ĝis 10-a de novembro), Dobřichovice: Fakaj studoj en Esperanto. Elektronikaj rimedoj.
  11. KAEST 2004, Dobřichovice: Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj
  12. KAEST 2006, Dobřichovice: Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj
  13. KAEST 2008, Dobřichovice: (sen speciala temo)
  14. KAEST 2010 (18-a ĝis 21-a de novembro), Modra: Modernaj teknologioj por Esperanto
  15. KAEST 2012 (15-a ĝis 18-a de novembro), Modra: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
  16. KAEST 2014 (13-a ĝis 16-a de novembro), Modra: Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon
  17. KAEST 2016 (17-a ĝis 20-a de novembro), Modra: Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado
  18. KAEST 2018 (18-a ĝis 21-a de oktobro), Modra: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko
  19. KAEST 2020 (1-a ĝis 4-a de oktobro), enrete: Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon

Unuopaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

KAEST 2002[redakti | redakti fonton]

Dum KAEST 2002, Chuck Smith kadre de sia prelegvojaĝo tra Eŭropo faris prelegon kun la temo "Vikipedio: Multlingva Reta Enciklopedio" kun celo popularigi la Vikipedion en Esperanto kiu tiam aĝis apenaŭ unu jaron. Tio instigis la ĉeestantan ĉeĥan esperantiston Miroslav Malovec al fondo de Ĉeĥa Vikipedio, kies unuan uzantointerfacon li tradukis en la ĉeĥan lingvon ĝuste el esperanto pere de Chuck Smith.[1]

KAEST 2004[redakti | redakti fonton]

Dum KAEST en 2004 okazis 11 prelegoj ĉiam sekvataj de ĝenerala diskuto. Prelegis Marc Bavant kaj Otto Haszpra (akademianoj), Wera kaj Detlev Blanke, Jan Werner, Miroslav Malovec, Rüdiger Sachs, Boĵidar Leonov, Heinz Hoffmann, Martin Minich kaj Josef Hron. Oni prezentis plurajn projektojn.

Partoprenintoj de E@I-seminario en Brno kiuj poste ĉeestis KAEST 2006.

KAEST 2006[redakti | redakti fonton]

KAEST 2006 kundividis sian temon kun tiu de semajnlonga trejnseminario "Lingvoj en interreto" organizita antaŭe en Brno de E@I kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Partoprenantoj de tiu trejnseminario, precipe junuloj, poste partoprenis ankaŭ KAEST kaj kelkaj el ili prelegis tie (Peter Baláž, Marek Blahuš, Viliam Búr, Alla Kudryashova, Clayton Smith).

KAEST 2008[redakti | redakti fonton]

Dum KAEST 2008 prelegis ia. Francesco Maurelli pri projekto de aŭtonoma submara roboto. Pri liaj aktivaĵoj sekve en la ĉeĥa lingvo informis la Ĉeĥa radio.[2] Kiel nova programa iniciato okazis duontaga praktika trejnseminario pri Vikipedio, kiun gvidis Pavla Dvořáková kaj Yves Nevelsteen.

KAEST 2010[redakti | redakti fonton]

Mélanie Maradan (Svislando) prelegas pri terminologio dum KAEST 2010.

KAEST en 2010, unuafoje organizata de E@I, revenis post 22 jaroj al Slovakio (ĝi okazis en Modra-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenantojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, interkona vespero, vingustumado kaj komuna kantado. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora vikipedia trejnado (gvidata de Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš) kaj ekskurso al Červený Kameň, posttagmeze komputila ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis Petr Chrdle prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de WikiTrans, filmoj el TED kaj esperanto-retpaĝaroj. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis ISAE, projekciiĝis filmo pri Ján Maliarik kaj okazis kantado de popolkantoj. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al Bratislavo.

Dum KAEST 2010 okazis 34 prelegoj.[3][4] La uzitajn prezentaĵojn la organizantoj disponigis rete[5] kaj en julio de 2011 eldoniĝis ankaŭ libra kolekto (cifereca kaj papera) de la plenaj prelegtekstoj (323 paĝoj). Kelkajn prelegojn oni ankaŭ registris filme. Prelegis jenaj 27 personoj:[6] Hèctor Alòs i Font, Peter Baláž, Eckhard Bick, Marek Blahuš, Detlev Blanke, Wera Blanke, Iván Bujdosó, Petr Chrdle, Marcos Cramer, Bart Demeyere, Zbigniew Galor, Sean Healy, Konstantin Ĥlyzov, Ilona Koutny, Mélanie Maradan, Stano Marček, Francesco Maurelli, Johannes Mueller, Jan Uldal Niemann, Jacob Nordfalk, Katarína Nosková, Konstantin Obraztsov, Stefan Panka, Sonja Petrović Lundberg, Barbara Pietrzak, Ján Vajs, Toon Witkam.[5][7]

Post KAEST 2010 samloke kaj kun parto de partoprenintoj kiuj restis okazis aparta komputillingvistika kolokvo, kiu daŭris ĝis lunda vespero.

KAEST 2012[redakti | redakti fonton]

KAEST 2012 okazis ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010. Kunlabore kun Vikimedio Slovakio okazis dum ĝi vikipedia trejnado por komencantoj kaj progresintoj.[8]

KAEST 2014[redakti | redakti fonton]

KAEST 2014 okazis ekde la 13-a ĝis 16-a de Novembro 2014 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010 kaj KAEST 2012. La ĉeftemo estis „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“. Paralele kun la konferenco okazis Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-6) de UEA.

KAEST 2016[redakti | redakti fonton]

KAEST 2016 okazis ekde la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2016 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010, KAEST 2012 kaj KAEST 2014. Ĝia temo estis Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado.

KAEST 2018[redakti | redakti fonton]

KAEST 2018 okazis ekde la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018, en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010, KAEST 2012, KAEST 2014 kaj KAEST 2016. Ĝia temo estis Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko[9].

Dum KAEST 2018 oni festis datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ 40 jaroj: ĝin unuafoje okazigis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en la jaro 1978.

En 2018 al KAEST partoprenis 69 homoj el 13 landoj por aŭskulti pli ol 30 prelegojn pri evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko (la ĉeftemo de la konferenco), aŭ pri aliaj temoj kiel biologio, astronomio, lingvistiko, kulturo. Unuafoje en KAEST, dank'al subteno de Fondaĵo pri Esperantaj Studoj, Pavol Kaščák filmis plurajn prelegojn kaj rekte enrete elsendataj. Tiuj filmitaj prelegoj ankaŭ troveblas pere de la retejo de KAEST 2018.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Okazis dum KAEST 2018 interalie jenaj prelegoj:

  • Orlando Raola el Usono prezentis la problemaron de la kemiaj elementoj pere de sia prelego “La Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj: Cent kvindek jaroj post Mendelejev”.
  • Marek Blahuš el Ĉeĥio prezentis temon de relative nova scienco: “Genetika genealogio – nova paradigmo en la studo de deveno kaj parenceco”.
  • Jozef Reinvart, slovaka diplomato kaj EEU-estrarano prezentis rezultojn de la lingvo-politika MIME-projekto: “Vademecum de multdisciplina projekto ‘Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo’”.
  • Carlos Spínola el Hispanio elpaŝis kun la temo “Gravitaj kaptiloj en planedaj sistemoj: Lagranĝaj punktoj kaj nova paradigmo de kosma esplorado”
  • Francesco Maurelli – TEJO-estrarano proponis temon “La rolo de scienco en la UN-Celaro 2030: vojoj al daŭripova mondo”.
  • Peter Baláž prezentis du temojn, la unua estis pri la novaj aktivaĵoj de E@I, la dua “Moderna edukado kaj nuna mondo – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?”

Aliaj programeroj[redakti | redakti fonton]

Krome okazis aldonaj ludaj programeroj: dum la unua vespero interkonaj ludoj estis proponitaj por volontuloj, kaj dum la aranĝo eblis ankaŭ provi la ludon “Paŝklaku”, danctapiŝan seriozan ludeton kiun kreis Kryštof Klestil dum sia volontulado ĉe E@I kadre de Eŭropa Volontula Servo. Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr siaflanke prezentis “Tiel La Viv’”, seriozan rolludon, kies celo estas konsciigadi pri malhelpoj kiujn povas renkonti diversgrupaj homoj kiaj ekzemple samseksemaj, fremdaj aŭ handikapitaj homoj dum sia vivo.

Inter aliaj ekster-prelegejaj programeroj okazis ankaŭ vingustumado dum vendreda vespero kaj agrabla suna ekskurso al kastelo Červený Kameň dimanĉe posttagmeze. Dum la aranĝo funkciadis samtempe libroservo kaj “lib(e)ra interŝanĝo” por homoj, kiuj ŝatas donaci siajn superfluajn librojn anstataŭ lasi ilin sur breto.[10]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zdeněk Pluhař (red.). "Fakaj studoj en Esperanto". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2002 en Dobřichovice. 146 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-63-9. [11]
  • Zdeněk Pluhař (red.). "Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2004 en Dobřichovice. 88 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-78-7. [12]
  • Zdeněk Pluhař (red.). "Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2006 en Dobřichovice. 136 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-78-7.[13]
  • Zdeněk Pluhař (red.). "Esperanto – instrumento de fakuloj". Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2008 en Dobřichovice. 134 paĝoj. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. ISBN ISBN 80-85853-78-7. [14]
  • Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske: Espero por E@I, 2011. 323 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.
  • Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Prelegkolekto el KAEST 2012. Partizánske: Espero por E@I, 2013. 239 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-21-7
  • Novotníčková, Katarína (red.). Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon. Prelegkolekto el KAEST 2014. Partizánske: Espero por E@I, 2015. 173 paĝoj. Teksto en Esperanto, resumoj en Esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-36-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chrdle, Petr: Du gravaj sciencteknikaj aranĝoj en meza Eŭropo (SAEST - AEST - KAEST) In Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.): Modernaj teknologioj por Esperanto. Partizánske : Espero por E@I, 2011.
  2. Špičky oboru v Praze. Roboti na dně. ČRo Leonardo. 3-an de aŭgusto 2009.
  3. Nosková, Katarína; Blahuš, Marek (januaro 2011). “KAEST 2010 – sukceso de faka konferenco”, Esperanto (1243 (1)), p. 10. “La programo konsistis el 34 fakaj prelegoj[.]”. 
  4. KAEST Prelegoj (2010). Alirita 2015-03-19. “Dum KAEST 2010 okazis 34 sciencaj prelegoj en esperanto.”.
  5. 5,0 5,1 KAEST Elŝutejo (2010). Alirita 2015-03-19.
  6. Edukado.net – Katalogo – Modernaj teknologioj por Esperanto
  7. Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske : Espero por E@I, 2011. 323 paĝoj. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.
  8. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2012-11-15/18. E@I. Alirita 2014-03-20.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2018-01-29.
  10. KAEST festis sian 40-jariĝon, kontribuo de Salomé Hug al la blogo de E@I, aperinta la 4-an de decembro 2018
  11. Fakaj studoj en Esperanto en la retbutiko de KAVA-PECH
  12. Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj en la retbutiko de KAVA-PECH
  13. Lingvo kaj interreto kaj aliaj studo en la retbutiko de KAVA-PECH
  14. Esperanto – instrumento de fakuloj en la retbutiko de KAVA-PECH

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.