Pavla Dvořáková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavla Dvořáková
Pavla Dvorakova1.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de majo 1966
en Ĉeĥoslovakio , Ĉeĥoslovakio
Nacieco ĉeĥino
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj
Esperantistiĝis en 1977
v  d  r
Information icon.svg

Pavla DVOŘÁKOVÁ, fraŭlinnome JODASOVÁ (naskiĝis la 11-an de majo 1966 en ) estas ĉeĥa esperantistino. Esperanton ŝi eklernis en koresponda kurso en 1977 kaj aktivas en Esperantujo ekde 1981, antaŭe precipe en Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj en Pedagogia Sekcio de ĈEA (estrarano en ambaŭ en 1984-1992, En 1983-1992 estrino de Praga Junulara E-Klubo). En 1981-1990 ŝi regule instruadis en Somera-Esperanto Tendaro en Lančov). Kun sia edzo Vladimír Dvořák ŝi ĉeforganizis multajn Esperanto-aranĝojn (ekz. Oficiala UK-Antaŭkongreso en Prago 1992 kun seminario pri Komenio, Mezeŭropa Junulara Semajno en Olomouc 1992, Interreligia ASISTI-Seminario en Tábor en 1994, ILEI-konferenco en Tábor en 1996, ĈEA-konferencoj kaj kongresoj (2012-2016, programe mem ankaŭ tiujn en 2009 -2011), Vikimanio en Svitavy en 2011, omaĝe al dekjariĝo de la Esperanta Vikipedio, Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Pilský Mlýn apud Sedlice en 2006 ([1]), 10 Vinaj seminarioj en Suda Moravio en 1989-1998, interreta seminario Sabla Printempo en (2006-2010 en Písek, 2011 en Milevsko, 2012-2015 en Skokovy), Postferiaj Renkontiĝoj en Suda Bohemio (2007-2016), Antaŭkristnaskaj Renkontiĝoj en Písek k.a.). Ŝi ankaŭ organizas vikipediajn trejnadojn dum Esperanto-aranĝoj (KAEST, Sabla Printempo, PSI k.a.).

Ŝia origina studfako estas informscienco, bibliotekscienco kaj aplikita lingvistiko (studis en Universitato de Karolo en Prago). Ekde 1998 ŝi profesie okupiĝas pri naturterapioj, muzikoterapio kaj psikologia astrologio (precipe lige al instruo de Carl Gustav Jung) kaj ekde 2004 kun sia edzo laboras volontule kun infanoj en infanhejmo (orfejo).

Origine ŝi devenas el Prago, nur en 2003 ŝia familio transloĝiĝis al Suda Bohemio al la urbo Písek, kie ŝi ekde 2006 gvidas lokan Esperanto-klubon "La Ponto". Ekde 2007 ŝi agas en esperanta kaj parte ankaŭ ĉeĥa Vikipedio, verkas artikolojn (precipe pri kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio kaj ĉeĥaj artistoj kaj pri ĉeĥa E-movado) kaj okupiĝas pri trejnado de novuloj. En 2010-2011 realigis sur la ĈEA-retpaĝaro monatan vikirevueton MOZAIKO¨([2]).

Laboras pri projekto de multmedia datumbazo pri Esperanto-muziko kaj mem tradukas kaj kante/gitare registras kaj dum diversaj E-aranĝoj prezentas Esperanto-kantojn kaj gvidas komunan kantadon. En 2009 ĉefredaktis kaj eldonis kadre de ĈEA duoblan kompaktdiskon "Melodia regalo" de operkantisto Miroslav Smyčka, al kiu ŝi ankaŭ kontribuis kiel klavarakompananto. Inter 2009 kaj 2015 en 2016 ŝi realigis multajn son- kaj videoregistraĵojn de Miroslav Smyčka (la liston de interrete disponeblaj dosieroj, realigitaj parte ankaŭ kunlabore kun [fVladimír Türk]], vidu en [3]). En 2015 iniciatis kaj en 2016 redaktis kaj prizorgis eldonon de la kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo" ([4]), registrita de la membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA, geedzoj Jelínek kaj Karaš

En 2008-2016 membro de la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (respondeculo pri kluboj kaj asociaj projektoj - precipe komputila klerigado kaj tradukado de turismaj tekstoj). Kontribuas al la ĈEA-gazeto Starto, ekde aprilo 2010 ĉefredaktas ĈEA-retpaĝaron www.esperanto.cz, en 2009 kompilis kaj eldonis kadre de ĈEA KDojn - Elektronika antologio de ĈEA, E-libroj kaj E-muziko kaj Komputilaj kapabloj.

Helpas prepari ekspoziciojn en la Esperanto-muzeo en Svitavy; en marto 2010 pretigis ampleksan migran ekspozicion "Ĉu esperanto estas morta lingvo?", kiu en marto/aprilo estis prezentita en la Urba Biblioteko en Písek kaj sekve en aliaj urboj (České Budějovice, Milevsko, Pelhřimov, Jindřichův Hradec, Poděbrady, Česká Třebová - plu estas traktata ĝia pruntedonado al aliaj urboj de Ĉeĥio).


Pavla Dvořáková kaj Vladimír Dvořák havas filinon Edita (naskiĝis 1994), kiu ankaŭ aktive regas Esperanton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Dvořáková, Pavla: Multlingvaj tradukvortaroj en Interreto. En: Lingvo kaj Interreto kaj aliaj studoj. Prelegokolekto el KAEST, Dobřichovice 2006. ISBN 978-80-85853-93-3

Dvořáková, Pavla: Aplikoj de informaj teknologioj en la Esperanto-muzeo de Svitavy. En: Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado. Prelegokolekto el KAEST. Espero: Partizánske, 2017. ISBN 978-80-89366-80-4.

Neniu estonto sen interreligia paco. Kolekto de spiritaj tekstoj diverstradiciaj. Komp. kaj tradukis P.Dvořáková. Tábor 1994. - eld. kadre de la 1-a Internacia ASISTI-seminario.

Nevelsteen, Yves - Dvořáková, Pavla: Enkonduko al la fenomeno Vikipedio kaj spertoj el vikipedia trejnseminario. En: Esperanto - instrumento de fakuloj. Prelegokolekto el KAEST, Dobřichovice 2008, p. 127-133. ISBN 978-80-87169-09-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]