11-a de majo
Aspekto
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| majo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | ||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 11-a de majo estas la 131-a tago de la jaro (la 132-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 234 tagoj restas.
Je la 11-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 330: Solena inaŭguro de Konstantinopolo kiel ĉefurbo de Nova Romo (ĝis tiam konata kiel Bizanco) - romia imperiestro Konstanteno la Granda konsekris la urbon
- 868: Kopio de Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo estis presita en Antikva Ĉinio - la plej malnova datita presita libro en la dinastio Tang
- 1189: Germana imperiestro Frederiko la 1-a militiris de Ratisbono al la 3-a krucmilito
- 1258: Reĝo de Francio Ludoviko la 9-a kaj reĝo de Aragono Jakobo la 1-a subskribis traktaton de Corbeil (en Ĉampanjo-Ardenoj)
- 1310: En Francio 54 templanoj estis ŝtiparumitaj pro herezo
- 1573: Henriko la 3-a iĝis unua reĝo de Pollando
- 1642: Svedoj venkis imperiestran armeon apud la pola urbo Świdnica, kio permesis al ili penetri Moravion
- 1647: Al nuna Novjorko alvenis Peter Stuyvesant, nomumita direktoro de Nova Nederlando
- 1655: Admiralo William Penn aneksis Jamajkon - la insulo transiris de Hispanio al Britio
- 1745: Venko de franca armeo super la aŭstra-angla-nederlanda en batalo de Fontenoy (apud Tournai)
- 1784: En Transilvanio la germana lingvo estis deklarita oficiala lingvo
- 1818 : Kronado de Karolo la 14-a Johano kiel sveda reĝo
- 1820: Lanĉo de brita ŝipo HMS Beagle, konata de esplora ekspedicio kun partopreno i.a. de Charles Darwin
- 1824: Brita armeo atakis Rangonon
- 1850: Itala astronomo Annibale de Gasparis malkovris asteroidon 11 Partenopo
- 1857: grafino Blanka Teleki, reforminstruistino, batalantino por virina edukado en hungara nacia spirito kaj por virina egaleco, ricevis amnestion post ses jaroj en malliberejo
- 1858: Minesoto fariĝis la 32-a subŝtato de Usono
- 1860: Giuseppe Garibaldi kun mil volontuloj albordiĝis al Sicilio por apogi ribelon kontraŭ burbonoj
- 1864: Ĉeĥa Landtag aprobis proponon de sistema scienca esplorado en Bohemio - la taskon transprenis grupo gvidata de Jan Evangelista Purkyně
- 1867: Luksemburgo plene sendependiĝis de Nederlando
- 1883: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Asteropo
- 1891: Dum vizito en Japanio estonta rusia imperiestro Nikolao la 2-a estis atakita per sabro kaj grave vundita
- 1894: Usono: responde al 28-procenta salajroredukto, 4000 laboristoj de firmao Pullman strikis en Ilinojso, haltigante fervojan trafikon okcidente de Ĉikago
- 1904: Usona astronomo G. Peters malkovris asteroidon 536 Merapi
- 1910: Montano: Glaĉera Nacia Parko de Usono iĝis nacia parko
- Unua mondmilito
- 1918: Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko formiĝis kaj deklaris sendependecon; kapitulaco pro manko de municio de la Dua Brigado de Polaj Legioj en la batalo de rezervujo Kaniv
- 1919: Dua Pola Respubliko: Krakova Lernejo de Pilotoj fondiĝis por aviado de germanaj kaj aŭstraj aviadiloj
- 1920: Lordino Cynthia kaj Oswald Mosley, gvidanto de britaj faŝistoj, geedziĝis en Londono; Italio: unuaj faŝismaj formacioj estis establitaj en Triesto, kiuj ekregis super slovenojn; M. Atatürk estis mortkondamnita de Militkortumo en Istanbulo
- 1927: En Kalifornio fondiĝis la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj
- 1931: Premiero de la germana sonfilmo M (Murdisto)
- 1938: Konstruo de la Majno-Danubo-Kanalo komenciĝis
- 1939: Batalo de Halhin Gol komenciĝis
- 1940: Dua Mondmilito: ministro pri internaj aferoj de Tria Regno malpermesis helpi al militkaptitoj kaj ligi kun ili kontaktojn
- 1941: Dua Mondmilito: kroataj ustaŝoj forkondukis 373 serbajn loĝantojn de Glina kaj masakris ilin en apuda vilaĝo
- 1942: Operaco Reinhardt: ĉirkaŭ 120 polaj judoj estis mortpafitaj en geto en Józefów kaj en apuda ŝtonmino
- 1943: nazioj detruis en la Varsovia geto 47 bunkrojn kaj arestis 931 judojn, el kiuj ili tuj mortigis 53; ankaŭ en distrikto Włoszczowa pafekzekutiĝis 92 poloj; Aleutaj Insuloj: Usona Terarmeo albordiĝis al okupata de japanoj insulo Attu
- 1944: Dua Mondmilito: germana okupa polico pafmortigis en Varsovio pli ol 100 polojn kaj judojn; registaro de Sovetunio decidis pri deportado de krime-tataroj; nokte komenciĝis kvara kaj fina atako en la Batalo de Monte Cassino
- 1945: Dua Mondmilito: Ruĝa Armeo festante venkon super la Tria Regno en la tagoj 8-11 de majo detruis Malnovan Urbon en Liegnitz, konkeritan jam februare 1945; Orienta Fronto: en Ĉeĥio kaj Moravio sovetaj trupoj likvidis lastajn rezistoprovojn de germanaj unuoj de la Armea Grupo "Centro"; pola taĉmento atingis Čakovice apud Prago kaj tie finis sian batalagadon; sur la linio Karlovy Vary-Plzeň-České Budějovice oni fiksis kontakton inter la usonaj kaj sovetaj trupoj; en Grekio finiĝis kapitulaco de germanaj garnizonoj sur la Egea Maro — 20 mil soldatoj redonis armilaron; Pacifiko: sur Okinavo la usona armeo kaj mararmeo transiris al atako al linio Shuri; ĉeĥa registaro revenis al Prago; Polaj Aviadilaj Linioj rekomencis flugadon eksterlanden
- 1946: Internacia muzika festivalo de Praga printempo fondiĝis
- 1949: Praga Nacia Galerio leĝe aprobita
- 1949: Siamo renomiĝis Tajlando
- 1949: Israelo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1950: okcidenta Germanio: gvidantoj de CDU konsentis pri fondo de federacia partio prezidata de Konrad Adenauer
- 1958: Pollando: Inaŭguro en Reĝa Parko Łazienki de la rekonstruita Monumento al Frederiko Ŝopen en Varsovio
- 1959: Okcidenta gorilo de malaltaj teroj estis fotita en Zoologia ĝardeno de Berlino
- 1960: Germana militkrimulo Adolf Eichmann estis forkaptita de Mosado en Argentino kaj forveturigita al Israelo
- 1974: En tertremo en ĉinaj provincoj Junano kaj Siĉuano 1423 personoj pereis kaj ĉ. 1600 vundiĝis
- 1982: En Poznano funkciuloj de milico arestis kaj batis mezlernejanon Piotr Majchrzak - unu el la plej junaj viktimoj de la milita stato en Pollando
- 1987: Francio: antaŭ juĝejo en Liono komenciĝis proceso de germana nazia militkrimulo Klaus Barbie
- 1993: Vatikano: papo Johano Paŭlo la 2-a malfermis beatigan proceson de papo Paŭlo la 6-a
- 1995: En Novjorko pli ol 170 landoj konsentis plilongigi la traktaton kontraŭ pliigo de atomarmiloj
- 1997: Mondĉampiono pri ŝako Garri Kasparov malgajnis matĉon kun ŝak-komputilo Deep Blue
- 2000: Loĝantaro de Barato atingis miliardon - oni bonvenigas knabinon, naskitan en la subŝtata hospitalo en Nov-Delhio
- 2000: Inguŝio (Rusio): en la batalo ĉe Galaŝko islamistoj embuskis kolonon de la 99-a divizio de la rusia interna armeo — la unua atako de teroristoj en Inguŝio
- 2001: Portugallingva Vikipedio estis lanĉita
- 2003: Filip Vujanović estis elektita prezidento de Montenegro
- 2007: Montenegro iĝis la 47-a membro de la Konsilio de Eŭropo
- 2008: Parlamentan baloton en Serbio gajnis Demokratia Partio de Boris Tadić
- 2009: Suspektita pri militkrimoj 89-jara ukraino Ivan Demjanjuk estis arestita en sia domo en Klevlando kaj tuj deportita al Germanio
- 2010: David Cameron iĝis ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando
- 2011: En tertremo en hispana urbo Lorko 9 personoj pereis kaj 293 vundiĝis
- 2012: Post 65 jaroj Radio Nederlando Tutmonda adiaŭis la nederlandlingvajn elsendojn
- 2013: 52 personoj pereis kaj 140 vundiĝis rezulte de eksplodo de du aŭtomobiloj-kaptiloj en la turka urbo Reyhanlı, proksime al la siria landlimo
- 2014: Referendumoj pri sendependeco en Luganska provinco kaj Donecka provinco okazis (neagnoskitaj de la ukrainaj regopovoj)
- 2015: En Unuiĝinta Reĝlando ekfunkciis la dua kabineto de David Cameron
- 2019: 23-a Scienca Pikniko okazis en Varsovio
- 2022: Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio: Ĉeĥa Senato agnoskis krimojn de Rusio en Ukrainio kiel genocido
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 483: Justiniano la 1-a, imperiestro de la Bizanca Imperio (m. 564)
- 1414: Francisko la 1-a, duko de Bretonio (m. 1450)
- 1694: Hieronymus Florentinus Quehl, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1739)
- 1715: Johann Gottfried Bernhard Bach, germana orgenisto (m. 1739)
- 1720: Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen, germana nobelo kaj oficiro, aventuristo (m. 1797)
- 1722: Peter Camper, nederlanda anatomo (m. 1789)
- 1738: Johann Melchior Birkenstock, aŭstra politikisto kaj edukadreformanto (m. 1809)
- 1811: Chang kaj Eng Bunker, siamaj dunaskitoj (m. 1874)
- 1815: Richard Ansdell, angla pentristo (m. 1885)
- 1824: Jean-Léon Gérôme, franca pentristo kaj skulptisto (m. 1904)
- 1827: Jean-Baptiste Carpeaux, franca skulptisto, pentristo kaj desegnisto (m. 1875)
- 1848: Bernhard Stade, germana teologo kaj fakulo biblia (m. 1906)
- 1858: János Hoós, hungara komponisto (m. 1937)
- 1862: Jan Jakubec, ĉeĥa historiisto, literatura kritikisto (m. 1936)
- 1864: Ethel Lilian Voynich, angla verkistino kaj muzikistino (m. 1960)
- 1881: Theodore von Kármán, hungara-usona esplorinĝeniero (m. 1963)
- 1881: Pál Szász, rumania hungara politikisto (m. 1954)
- 1882: Endre Gaál, hungara advokato, redaktoro (m. 1950)
- 1885: Gábor Rajnai, hungara aktoro (m. 1961)
- 1887: Paul Wittgenstein, usona pianisto (m. 1961)
- 1888: Irving Berlin, usona komponisto (m. 1989)
- 1892: Margaret Rutherford, brita aktorino (m. 1972)
- 1894: Martha Graham, usona dancistino kaj koreografino (m. 1991)
- 1896: Hilda Dresen, estona radiotelegrafistino kaj poetino, kunlaborintino de "Literatura Mondo", enestanta en poem-antologio Dekdu Poetoj (m. 1981)
- 1899: Károly Jódy, rumania hungara aktoro, teatrestro, komponisto (m. nekonata)
- 1899: Sára Salkaházi, slovaka monaĥino kaj savinto de judoj dum la Dua Mondmilito (m. 1944)
- 1901: Rose Ausländer, germana poetino (m. 1988)
- 1904: Salvador Dalí, kataluna superrealisma artisto, ekscentrulo (m. 1989)
- 1905: Miklós Bodoni, rumania hungara bankoficisto kaj poeto (m. 1931)
- 1906: Fritz Kühnlenz, germana verkisto kaj juristo (m. 1975)
- 1912: Saadat Hasan Manto, pakistana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1955)
- 1914: Jaroslav Švarc, ĉeĥa soldato, mutobskurulo (m. 1942)
- 1914: Anatolij Ufimcev, soveta, kazaĥa ŝakmajstro (m. 2000)
- 1915: Fuad Abdurahmanov, azerbajĝana skulptisto kaj pentristo (m. 1971)
- 1916: Camilo José Cela, hispana verkisto Nobelpremiita (m. 2002)
- 1918: Richard Feynman, usona fizikisto, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko (m. 1988)
- 1928: Yaacov Agam, israela skulptisto kaj aplika artisto
- 1929: Mihály Heinrich Péter, rumania hungara kuracisto kaj profesoro (m. 2024)
- 1930: Edsger Dijkstra, nederlanda pioniro de komputado (m. 2002)
- 1930: Gyula Heinrich, rumania hungara inĝeniero pri elektro
- 1932: Valentino Garavani, itala mododesegnisto (m. 2026)
- 1933: Louis Farrakhan, afrik-usona aktivulo kontraŭ-blankula
- 1936: László Szilveszter, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 2007)
- 1936: Carla Bley, usona muzikistino, reprezentantino de avangarda ĵazo (m. 2023)
- 1938: Tibor Mandula, rumania hungara ĵurnalisto, lokhistoriisto
- 1938: Joan Margarit, kataluna poeto (m. 2021)
- 1940: Ivan Slavkov, bulgara sportentreprenisto, prezidanto de Bulgara Olimpika Komitato, membro de Internacia Olimpika Komitato (m. 2011)
- 1942: József Horák, rumania hungara kemiisto
- 1949: János Miklós, rumania hungara pentristo
- 1952: Renaud Séchan, franca kantisto kaj muzikisto
- 1952: Shohreh Aghdashloo, irana-usona aktorino
- 1953: Gordana Siljanovska-Davkova, Prezidanto de Nord-Makedonio
- 1960: Atanáz Orosz, hungara grekokatolika pastro, monaĥo, episkopo, eklezia verkisto, profesoro
- 1963: Natasha Richardson, brita aktorino (m. 2009)
- 1965: Zoltán Zenglitczky, rumania hungara/hungara reĝisoro, kameraisto, fotisto (m. 1997)
- 1967: Zsolt Fekete, rumania hungara fotisto
- 1972: Jan Ołdakowski, pola politikisto, parlamentano
- 1974: Benoît Magimel, franca aktoro
- 1976: Sándor Varga, rumania hungara aktoro
- 1978: Laetitia Casta, franca film-teatra aktorino kaj manekeno
- 1981: Nadija Savĉenko, ukraina armea pilotino-navigistino, membrino de la Verĥovna Rada kaj de Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo
- 1983: Orsolya Veress, rumania hungara operkantistino
- 1983: Holly Valance, aŭstralia aktorino kaj kantistino
- 1986: Sébastien Lecornu, ĉefministro de Francio
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 925: Nikolao la 1-a, bizanca teologo, verkisto, ekumena Patriarko de Konstantinopolo (n. 852)
- 1034: Mjeŝko la 2-a, reĝo de Pollando (n. 990)
- 1304: Ghazan, reganto de Irano el mongola dinastio de Ilĥanlando (n. 1271)
- 1686: Otto von Guericke, germana fizikisto kaj inĝeniero (n. 1602)
- 1694: Elisabeth Lemmerhirt, patrino de Johann Sebastian Bach (n. 1644)
- 1696: Jean de La Bruyère, franca juristo, verkisto kaj moralisto (n. 1645)
- 1708: Jules Hardouin-Mansart, franca arkitekto (n. 1646)
- 1778: William Pitt, ĉefministro de Britio (n. 1708)
- 1780: Nicolás Fernández de Moratín, hispana poeto, dramisto kaj prozisto (n. 1737)
- 1806: Gottfried von Herder, germana kuracisto (n. 1774)
- 1838: Jędrzej Śniadecki, pola kuracisto, biologo, kemiisto kaj filozofo (n. 1768)
- 1849: Juliette Récamier, franca gvidantino de literatura salono (n. 1777)
- 1849: Otto Nicolai, germana komponisto kaj dirigento (n. 1810)
- 1849: Stephan Ludwig Roth, transilvania pedagogo, protestantisma pastoro, teologo kaj politikisto (n. 1796)
- 1857: Eugène-François Vidocq, franca skandalisto kaj detektivo (n. 1775)
- 1859: Johano de Aŭstrio, aŭstra arkiduko kaj feldmarŝalo (n. 1782)
- 1869: György Haulik, slovaka-hungara-kroata teologo, pastro, kardinalo, ĉefepiskopo (n. 1786)
- 1871: John Herschel, angla astronomo (n. 1792)
- 1891: Alexandre Edmond Becquerel, franca fizikisto (n. 1820)
- 1905: György Ember, hungara poeto, tradukisto (n. 1845)
- 1905: Simeon Ráduly, hungara literatur- kaj muzikhistoriisto (n. 1872)
- 1907: Hermann Deiters, germana pedagogo kaj juristo (n. 1833)
- 1914: Daniel De Leon, usona socialisto kaj sindikatisto (n. 1852)
- 1916: Max Reger, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1873)
- 1916: Karl Schwarzschild, germana pioniro de astrofiziko (n. 1873)
- 1920: Viktor Lommer, germana politikisto kaj regionhistoriisto (n. 1839)
- 1927: Juan Gris, hispana pentristo (n. 1887)
- 1945: Zyrill Fischer, aŭstra franciskano, teologo, publicisto, konservulo kaj kontraŭfaŝisto (n. 1892)
- 1947: Sándor Gárdos, hungara ĵurnalisto, eseisto (n. 1892)
- 1950: Royal Harwood Frost, usona astronomo (n. 1879)
- 1957: Otto Klepper, germana juristo kaj politikisto (n. 1888)
- 1962: Jenő Kócsy, hungara redaktoro, ĵurnalisto (n. 1895)
- 1968: György Kertai, hungara geologo, profesoro (n. 1912)
- 1973: Lex Barker, usona aktoro (n. 1919)
- 1976: Alvar Aalto, finnlanda arkitekto, urboplanisto, desegnisto de modernaj mebloj (n. 1898)
- 1981: Bob Marley, jamajka regeisto, membro de la Rastafaria movado (n. 1945)
- 1981: Bernhard Strasser, germana monaĥo kaj animzorganto (n. 1895)
- 1986: Teodor Jung, germana ĵurnalisto, verkisto, presisto kaj eldonisto, fondinto kaj redaktoro de "Heroldo de Esperanto" (n. 1892)
- 1988: Kim Philby, brita sekretagento kaj spiono, unu de la Kembriĝa Kvinopo (n. 1912)
- 1992: Emil Kolozsvári Grandpierre, hungara verkisto, tradukisto, kritikisto (n. 1907)
- 1996: Nnamdi Azikiwe, niĝeria ŝtatestro, prezidento de Niĝerio kaj de la Unua Niĝeria Respubliko (n. 1904)
- 2000: José Dutra Mendes, brazila esperantisto, organizanto de Brazila Kongreso de Esperanto, prezidanto de Cearaa Esperanto-Asocio, tradukisto, adepto de logozofio (n. 1913)
- 2001: Douglas Adams, brita verkisto (n. 1952)
- 2004: Ku Sang, korea poeto (n. 1919)
- 2009: Abel Goumba, centrafrika politikisto, ombudsmano (n. 1926)
- 2012: László Seregi, hungara baletisto kaj koreografo (n. 1929)
- 2015: Jef Geeraerts, flandra verkisto (n. 1930)
- 2016: Pál Réz, hungara literaturhistoriisto, tradukisto, redaktoro (n. 1930)
- 2020: Miloslav Stingl, ĉeĥa vojaĝanto, etnografo, poligloto kaj verkisto (n. 1930)
- 2021: Norman Lloyd, usona aktoro, produktoro kaj reĝisoro (n. 1914)
- 2022: Jeroen Brouwers, nederlanda verkisto (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio: Mamerto de Vienne, franca episkopo, unu el sanktuloj de la glacio
- Ortodoksismo: Abgar la 5-a, Cirilo kaj Metodo
- Hungario: Festo de la urbo Miskolc
- Pollando: Tago sen ruboj [?]
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 11-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.