Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partoprenantoj de 4-a Brazila Kongreso de Esperanto dum pikniko en la parko Weiss, en la urbo Juiz de Fora, Minas-Ĝerajso, 1911.

La Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara.

Ekzempla enhavo de la 53-a BKE[redakti | redakti fonton]

Dum la du ĉefaj tagoj estos Libroservo kaj Gufujo tuttage.

Dum unu el tiuj tagoj oni donos intensivan kurson de Esperanto, dum la alia tago okazos kurso pri tridimensia fotografio, kunsido pri Spiritismo, prezento de poezia libro fare de la aŭtorino, artaj prezentoj kaj portugallingva prelego pri Esperanto.

Kaj dum tiuj du tagoj okazos samtempe en tri ĉambroj entute tridek prelegoj aŭ kunsidoj. Vidu kelkajn titolojn: “ILEI: brazila sekcio”. “Kunsido por sciencamikoj kaj sciencemuloj”, “La studo pri Esperanto kiel scienca temo el la lingvistika vidpunkto”, “Facilaĵoj kaj malfacilaĵoj de Esperanto”, “Poeziumado: vojo al plej alta lingvonivelo”, “Astrologio: ĉu scienco aŭ arto?”, “Mitologio de la Oriŝaoj”, “Feminismo, nigra kaj GLAT-a movadoj”.

Ankaŭ estas planitaj meso, kurado en parko kaj – kiel en ĉiuj kongresoj – artaj vesperoj.

Listo de Brazilaj Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Jaro BKE Urbo Periodo Aliĝintoj Notoj
1907 1-a Rio de Janeiro-RJ 13-21/jul.
1909 2-a São Paulo-SP 16-19/Jan. programita por 1908, sed efektive okazis en jan. 1909
1910 3-a Petrópolis-RJ 13-15/maj. 50
1911 4-a Juiz de Fora-MG 20-23/apr. oficiala oratoro estis Silvio Romero
1913 5-a Rio de Janeiro-RJ 11-15/dec.
1921 6-a Rio de Janeiro-RJ 20-24/apr.
1923 7-a Rio de Janeiro-RJ 19-24/apr.
1926 8-a Vitória-ES 21-24/nov.
1936 9-a Rio de Janeiro-RJ 12-17/nov.
1945 10-a Rio de Janeiro-RJ 14-22/apr.
1947 11-a São Paulo-SP 13-21/sep.
1949 12-a Belo Horizonte-MG 21-28/sep.
1952 13-a Recife-PE 08-17/feb.
1954 14-a Curitiba-PR 07-14/jan.
1957 15-a Niterói-RJ 14-21/jul. 50-jariĝo de Brazila Esperanto-Ligo
1959 16-a Salvador-BA 18-25/okt.
1961 17-a Porto Alegre-RS 07-14/okt. 396
1964 18-a Fortaleza-CE 12-19/jan.
1965 19-a Rio de Janeiro-RJ 17-23/okt.

(paŭzo en la serio ĝis 1983; tiam okazis la ĉiujaraj Brazilaj Seminarioj de KKE)

1984 20-a Campinas-SP 12-15/jul.
1985 21-a Belo Horizonte-MG 17-21/jul.
1986 22-a Curitiba-PR 16-20/jul.
1987 23-a Rio de Janeiro-RJ 13-19/jul.
1988 24-a Maceió-AL 11-15/jul.
1989 25-a Campo Grande-MS 10-14/jul.
1990 26-a Salvador-BA 06-10/jul.
1991 27-a Vitória-ES 14-19/jul.
1992 28-a Anápolis-GO 12-17/jul.
1993 29-a São Paulo-SP 12-17/jul.
1994 30-a Natal-RN 10-15/jul.
1995 31-a Juiz de Fora-MG 9-14/jul.
1996 32-a Ribeirão Preto-SP 05-10/jul.
1997 33-a Curitiba-PR 12-17/jul. 400
1998 34-a Salvador-BA 19-24/jul.
1999 35-a Campo Grande-MS 12-16/jul.
2000 36-a Petrópolis-RJ 12-16/jul. 430
2001 37-a Brasília-DF 15-20/jul.
2002

paŭzo en la serio, pro okazigo de la 87-a UK en Fortaleza-CE

2003 38-a Belo Horizonte-MG 20-24/jul.
2004 39-a Maceió-AL 18-22/jul.
2005 40-a Porto Alegre-RS 19-23/jul.
2006 41-a Campinas-SP 12-17/jul. 420 Festado de la 100 jaroj de la unua E-klubo en la lando
2007 42-a Rio de Janeiro-RJ 08-13/jul. 553
2008 43-a Fortalezo-CE 12-16/jul. 320
2009 44-a Juiz de Fora-MG 12-17/jul. 400
2010 45-a Campo Grande-MS 13-16/jul. 230
2011 46-a São Paulo-SP 09-14/jul. 450

(kune kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto)

2012 47-a Taguatinga-DF 15-19/jan. 250 la kongresoj estis ŝovitaj de julio al januaro
2013 48-a Barra do Garças-MT 18-22/jan.
2014 49-a Florianópolis-SC 24-28/jan. 280
2015 50-a Rio de Janeiro-RJ 23-27/jan. 252
2016 51-a Manaŭo-AM 22-26/jan. 150
2017 52-a Sorriso-MT 15-18/jun. 115 la kongresoj estis ŝovitaj de januaro al la Kristokorpaj Festotagoj, do iam inter la 21-a/majo kaj la 24-a/junio
2018 53-a Kuritibo-PR 31/maj.-03/jun. 240[1]
2019 54-a Goiânia-GO 20-23/jun. 164
2022 56-a Ribeirão Preto-SP 12-15/nov. planita por 11-14/jun 2020 kiel la 55-a Kongreso, kiu , ne okazis pro la monda KOVIM-Pandemio
2023 57-a Fortalezo-CE 2-5/nov. kune kun la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, la 41-a BEJK (junulara kongreso de BEJO) kaj la 8-a Cearaa Kongreso de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BEJK 2018: Kuritibo neforgeseblos!. BEJO. Arkivita el la originalo je 2018-06-27. Alirita 2018-06-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]