7-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

En 1923 okazis en Rio de Janeiro la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto prezidita de Leonel Gonzaga, de la 19-a ĝis la 24-a de aprilo, kun la partopreno de pluraj aŭtoritatoj. La kongreso okazus en Aracaju en 1922, sed la loka movado rezignis pri tio, sekve, en tiu jaro ne estis Brazila Kongreso de Esperanto. La evento havis apogon de brazila registaro, sed allogis malmulton da homoj.

Laŭdire, tiu estis la unua BKE, kion partoprenis Ismael Gomes Braga, kiu ĉagrenita de malgranda nombro de partoprenantoj, decidis disvastigi Esperanton je spiritistoj.

Heitor Beltrão reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.