13-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Recife

La 13-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Recife en 1952. Membroj de la organiza teamo estis interalie Neuse Araújo, Alfredo Azevedo, Lurdinha Cordeiro (pseŭdonimo), Moacir da Silva Cunha, Ernesto Dinis, José Laercio, Fernando Laroca, Amaro Pinangé Soares, Calinício Silveira kaj Arthur Velloso, kiu poste estis la ĉefa fondanto de Bona Espero en 1957.