36-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 36-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Petrópolis de la 12-a ĝis la 16-a de julio de 2000, sub la prezido de Fernando Marinho. Ĉirkaŭ 430 homoj, el 470 inskribitaj, ĉeestis la kongreson. La malfermo de kunveno okazis ĉe teatro de muzika lernejo Santa Cecília, kun prelego de José Passini, teatraĵo prezentita de teatra grupo el Pato Branco, prezentado de urba koruso de Três Rios kaj orkestro de muzika lernejo Suzuki, kiu omaĝis la samideanon Sylla Chaves. Ankaŭ Neide de Barros Rego deklamis poeziaĵojn, Leonardo Janz, el Curitiba kantis kaj Antônio Moreira Filho, el São Paulo, kantis rapon en Esperanto. Pro la kongreso, telefona entrepeno Telemar kreis komemoran telefonkarton.

Dum la kongreso, ĉe lernejo Princesa Isabel, oni faris du fulmajn kursojn kaj faris multajn prelegojn. Ankaŭ oni povis viziti artan montron organizita de Maria Almada, aĉeti librojn, kaj manĝi sandviĉon en esperantlingva manĝejo.

Dum la fermo de la kongreso, ludis la rokgrupon Merlin.