29-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 29-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis de la 12-a ĝis la 17-a de julio 1993 ĉe la Universitato Mackenzie en San-Paŭlo, dank’ al la kunlaboro de Genildo Martins Coelho, fervora esperantisto kaj profesoro pri fiziko en la universitato. La organiza komitato konsistis el Gilbert René Ledon (prezidanto), Symilde Schenk Ledon (sekretario) kaj José Martins Coelho (kasisto).

La kongreso estis vere impona kaj en ĝi enskribiĝis 700 personoj el 20 subŝtatoj kaj 5 landoj. Inter la eksterlandanoj indas mencii la ĉeeston de la esperantisto-urbestro de Kaunas (Litovio) kaj de la pola vickonsulo Leszek Kowalski. Krom dekoj da gazetoj, raportis pri la kongreso ankaŭ la revuo “Esperanto” de la oktobra monato; radiostacio “Bandeirantes” de San-Paŭlo elsendis intervjuon dum 30 minutoj pri Esperanto.

Profesoro José Passini, rektoro de la Federacia Universitato de Juiz de Fora, gvidis la debaton pri la kongresa temo “Homaj Manifestiĝoj Rilataj al Esperanto”.

Atilio Orellana Rojas, el Argentino, gvidis Cseh-kurson kun la partopreno de 30 lernantoj.

70 infanoj, inter ili 50 skoltoj, ludis, kantis kaj multe aktivis sub la kunordigo de Denise Vaz Bruno, fondinto de SINI (Semado Inter Niaj Infanoj).

Por taksi la eventon sufiĉas la atesto de personoj alkutimiĝintaj partopreni en universalaj kongresoj, kiuj asertis, ke tiu ĉi atingis la saman nivelon.