Skoltismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skolto)
Saltu al: navigado, serĉo
La lilifloro estas simbolo de la skolta movado. Geskoltaj landaj asocioj kutime ĝin metas sur trifolio, simbolo de la skoltina movado

Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto "skolto" venas el la angla vorto "scout" kiu signifas "esploristo". La movado nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj.

Kunigas la landajn skoltajn asociojn la Monda Organizo de la Skolta Movado, kies Monda Skolta Oficejo estas lokita en Ĝenevo, Svislando.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La skoltismo celas provizi al infano kaj junulo medion kie li povas memeduki sin per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la personeco: socia, kreiva, psika, spirita kaj fizika. Baden-Powell difinis la edukcelojn de Skoltismo laux kvar punktoj:

  • Karaktero
  • Sano kaj forto
  • Manlerteco
  • Servo al la aliuloj

Laŭ Baden-Powel, Dio kaj religio ne estas aparta punkto, sed bazo de ĉio. Li klarigis ke ĉiu skolto havu religion.

Cele al tiuj kvar punktoj, oni povizas serion da aktivecoj kie ludo rolas ĉefe.

La ĉefaj iloj de la skolta metodo, kiuj karakterizas skoltismon el aliaj organizaĵoj, estas:

  1. Skoltaj Leĝo kaj Promeso.
  2. Malgrandaj Teamoj.
  3. Progresivaj Aktivecoj.
  4. Simbola Kadro.
  5. Ceremonioj
  6. En la Naturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondinto de skoltismo estis lordo Robert Cecil Stephenson Smith Baden-Powell. En 1896, dum la Dua Matabele Milito, Baden-Powell unue renkontiĝis kaj amikiĝis kun la Usondevena Brita Armeo Ĉefo de Skoltoj Frederick Russell Burnham. De Burnham li lernis la vojon de l' vakero kaj hindaj skoltoj de la Okcidenta Usono, li komencis porti skoltoĉapelon kiel tiu, kiun portis Burnham, kaj li diskutis kun Burnham pri skoltotrejnprogramo por knaboj.[1][2][3] La movado komenciĝis en la jaro 1907 per tendumado sur la insulo Brownsea, Britio. Skoltismo rapide kreskis inter la brita junularo kaj la kolonioj de tiu imperio, sed baldaŭ iĝis internacia movado per la kreado de la Ĉilia Skolta Asocio en la jaro 1909, kiu fakte estis la unua skolta asocio ekster la Brita Komunumo.

Skoltismo kreskis en la mondo. Naziistoj kreis hitleran junularon, kiu baldaŭ anstataŭigis devige la skoltismon en Germanio, pro tio, en kelkaj landoj, oni ekrigardis skoltismo kiel kontraŭfaŝisma. En aliaj landoj, kiel en Brazilo, la militista aspekto de tiu orgazanizo, malestimigis ĝin al granda parto de la popolo.

Aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eble plej konataj aktiaĵoj estas vivo en naturo kaj grupa ekskurso, ankaŭ renkontiĝoj de sklotoj el diversaj devenoj, nome jamborioj, kaj la tago de gefrata penso estas simbola festo de amikeco celebrata la 22-an de februaro ĉiujare fare de skoltoj en la tuta mondo.

Ĉu inoj?[redakti | redakti fonton]

La skoltina movado ekestis iom post la skolta, kaj havas asociojn en multaj landoj kaj mondan organizon (WAGGGS), kies centra oficejo estas en Londono. La rilatoj inter skoltoj kaj skoltinoj estas laŭlande diversaj: - en iuj landoj ekzistas du apartaj organizoj, skolta kaj skoltina; - kelkaj skoltaj organizoj havas ankaŭ inajn anojn, kaj inverse, sed malpli; - en kelkaj landon skoltaj kaj skoltinaj organizoj unuiĝis en unu sola, kies anoj estas aligitaj al la mondaj organizoj lau ilia sekso.

Skoltismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1934 la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM) protokolis: “La Monda Komitato ne agnoskas la studadon de Esperanto ĉe Skoltoj, ĉar vidas en ĝi ne praktikan valoron”. Tiu decido okazis post la Tutmonda Skolta Ĵamboreo de 1933 en Gödöllö (Hungarujo), kiam la organizintoj intencis uzi tri oficialajn lingvojn: anglan, francan kaj Esperanton. La tiama estraro de la MOSM oficiale malpermesis la uzadon de Esperanto dum la ĵamboreo.

Nun, post multaj klopodadoj de SEL, la estraro de MOSM decidis dum sia kunveno, fine de 1964: “La Monda Komitato konsentas jene: Esperanto, kune kun aliaj helplingvoj, pruvis sian utilecon en multaj medioj, kaj en pluraj Skoltasocioj ĝi estas permesata lingvo por la Interpretista Insigno. La Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934 sed ne fari pluan paŝon”.

La protokolo de 1934 estis eĉ ne komprenebla, ĉar Baden-Powell, la fondinto de la Skoltismo mem instigis en sia libro jam en 1908 la skoltojn, lerni Esperanton “ĉar tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BADEN-POWELL, Robert. (1908) Scouting for Boys: A Handbook for Instruction in Good Citizenship. London: H. Cox. ISBN 0-486457-19-2.
  2. JEAL, Tim. (1989) Baden-Powell. London: Hutchinson. ISBN 0-09-170670-X.
  3. (July 1944) “Veteran Scout”, Boys' Life, p. 6–7. Alirita 2010-07-16.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]