Skoltado
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun skoltismo. |
Skoltado estas esplora irado de homo, homaro (patrolo), veturilo, ŝipo (ekz. per patrolŝipo) aŭ aviadilo (ekz. per senpilota aviadilo).[1] Tiu termino estas aparte uzata en armeo.
Lingva noto[redakti | redakti fonton]
La vorto skolto venas el la angla vorto scout, kiu signifas "esploriston"; sekvas, ke skoltado foje estas konfuzita kun skoltismo, tial "skolto" povas havi la jenajn signifojn[2]:
- soldato, elsendita por kolekti informojn pri la irota vojo, la eventuala ĉeesto de malamikoj ktp;
- rapida ŝipo aŭ aviadilo, plenumanta tiun saman rolon;
- ano de la civila movado, kiun regas la principoj de skoltismo.