Soldato
Soldato (derivita de etnolingvaj vortoj, kiuj etimologie signifas soldulo) estas armita ano de armeo. La preciza signifo dependas de lando al lando kaj de la kunteksto. Soldato povas esti:
- La plej malsupera ano de la armea hierarkio.
- Ĉiuj armeanoj, kiuj ne estas oficiroj.
- Iuj armeanoj ĝenerale.
Soldato nomiĝas en kelkaj landoj patrujdefendanto.
La veraj soldatoj aperis post la Romia imperio denove nur kun apero de la daŭra armeo. Pli frue la armeo estiĝis dum la feŭdismo kiel mallongtempa devo partopreni en militiroj. La bildo pri la soldatoj ŝanĝiĝis nur en la 19-a jarcento, kiam la soldatoj estis engaĝitaj ne nur je sia komandanto sed je sia ŝtato.
La ĝenerala trudsoldatigo aperis en 1793 en Francio kaj poste disvastiĝis ĝis fino de la 19-a jarcento. Post la unua mondmilito la trudsoldatigo estis malpermesita en la malvenkitaj landoj (Germanio, Hungario) aŭ forte limigita.
Soldatservo (rekrutita armeo)
[redakti | redakti fonton]Deviga soldatservo ekzistas ekzemple en Germanio, Svislando, Latvio, Litovio, Finnlando, Svedio, Norvegio, Aŭstrio, Rusio.
Konskripcio, aŭ en pli limigita senco "deviga servo", estas sistemo trudita de registaro al civitanoj partopreni en aŭ civila servo aŭ militservo.
Profesia armeo estas en: Ĉeĥio, Slovakio, Francio, Hispanio, Portugalio, Britio, Irlando, Belgio, Nederlando, Usono. (ekde 2006 en Rumanio, Slovenio, ekde 2010 en Pollando).
Etikaj kaj sociaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]La plej konata ideologia fono por la stato de soldateco estas militarismo. En la tiel nomata Okcidento, la plej grava provo filozofie pravigi ĝin kaj la plej ofte rigardata kiel civilizokonforma estis proponita de Kant en 1795 in lia verko Al Eterna Paco. Pacismo ofte estas rigardata kaj persekutata kiel atako al soldatoj, ekzemple en Germanujo en la provoj malpermesi la sloganon "Soldatoj estas murdistoj" (origine skribita de Kurt Tucholsky).
Kulturaj prezentoj
[redakti | redakti fonton]Ekde la plej frua skribita literaturo, soldatoj estas ofta temo de ĉiaspecaj verkoj, filmoj, kaj ludoj. Plej ofte ili prezentas soldatojn kiel heroojn, sed foje elstarigas la danĝerojn kaj traŭmatojn, kiuj en milito okazas al soldatoj kaj estas okazigataj de ili.
Modernaj esploroj
[redakti | redakti fonton]La statuso de soldato (kiel ordonato, heroo, dizertinto aŭ malkuraĝulo …) estas juĝata laŭ la oficiala kaj efektiva statuso de soldato kiel subjekto aŭ objekto. La respondo al tiu demando estas temo de sociologio. Ĝi gravas pleje por la socia kaj historia, sed ankaŭ la jura taksado de la soldato kaj ties agoj.
La demando, ĉu soldatoj estas konsiderataj de la socio kiel subjektoj, dependas de diversaj faktoroj kaj perspektivoj. Unu nuntempe vasta percepto priskribas ilin kiel ordonatojn sen propra volo kaj do objektojn, ne subjektojn al kiuj oni atribuu pripenson pri ilia situacio kaj memdeciditan agadon. Aliflanke, oni eksplican subjektecon atribuas foje al tiuj, "kiuj ne nur efektivigas siajn ordonojn, kiel oni atendas, sed faras pli ol la estroj atendas de ili" kaj "(k)iam tiu neatendita aŭ preterordona efektivigo estas almenaŭ poste bonvena al la estroj, tiam tiuj soldatoj estas ĝenerale nomataj herooj".[1] Aliflanke, speciala subjekta statuso estas agnoskata por tiuj, kiuj rifuzas aŭ kontraŭstaras siajn ordonojn. Al ĉi-lasta grupo apartenas dizertintoj, ribelantoj, kaj strikantoj. Decidan rolon tiam havas la demando "ĉu ili elfaras la ordonojn diritajn al ili aŭ rifuzas".[2] Laŭ sociologia perspektivo soldatoj restas subjektoj "ĉar kiel vundeblaj estaĵoj ligitaj al korpoj ili estas kapablaj je intenca agado."[2] Laŭ Warburg tio ne neas, "ke ili estas trafataj de devigoj", sed tio ne rezultigas, "ke ili iĝus nuraj iloj en la manoj de la estroj".[2]
Hungario
[redakti | redakti fonton]En Hungario, la nova konstitucio en 1949 enhavis la devon pri soldatservo por ĉiu vira junulo (plenkreska). Tiam oni devis servi 3 jarojn, poste 2 jarojn; 1,5 jarojn ekde 1977, 1 jaron ekde 1992, 9 monatojn ekde 1998, 6 monatojn ekde 2002, ekde 2004 fakte ĉesis la trudsoldatiĝo en Hungario kaj aperis la profesia armeo. En Hungario la armeo nombris en 1989 80.000 soldatojn, en 2004 nur 6.000. Oni rajtis elekti ekde 1989 la alternativan servon (ekz. atestantoj de Jehovo).
La proporcio de netaŭgaj junuloj (pro psiĥaj, movmalsanoj) estis 3,35 % en 1973, 26,41 % en 1998, 50% en 2001, dum en Okcident-Eŭropo tiu proporcio estis ĝenerale 25-30 %. Granda parto de tiu proporcio venas pro trompo de la kontrola instanco.
Rangoj kaj klasoj
[redakti | redakti fonton]adjutanto - admiralo - banuso - berserko - dizertinto - dragono - feldmarŝalo - filibustro - gladiatoro - generalisimo - generalo - grenadiro - ĝendarmo - gvardio - hajduko - heroldo - hetmano - hoplito - husaro - imperatoro - imperiestro- janiĉaro - jesaulo - kadeto - kapitano - kaporalo - komisaro - komodoro - kondotiero - konestablo - kontradmiralo - korsaro - kozako - kŝatrio - kvestoro - leŭtenanto - maato - majoro - mamluko - maristo - marŝalo - mazepo - midŝipmano - militaristo - kaporalo - kavaliro - kornedo - oficiro - pacifisto - partizano - piloto - pioniro - pirato - prodo - rekruto - samurajo - sapeisto - sbiro - serĝento - sipajo - soldulo - spiono - stratego - ŝerifo - tiraljoro - ulano - veterano - vikingo - zuavo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverbo pri soldato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Unu soldato militon ne faras. ”
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2011-02-05) Leteroj de rusa soldato (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (dokumentoj de 1941-1942)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jens Warburg (2009): Soldatische Subjekte und Desertion. En: jour fixe initiative berlin (red.) Krieg. Münster, 2009. 131
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Jens Warburg (2009), p. 152
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.