Kaporalo
Aspekto
Kaporalo (de la itala capo corporale "ĉefo de grupo") en armeo de kelkaj ŝtatoj estas la plej alta soldata rangoŝtupo en aliaj ĝi estas la plej malalta suboficira rango. La kaporalo gvidas la plej malgrandan unuon de armeo, ĉirkaŭ 12-20 soldatojn. En NATO rango de kaporalo egalas al normigita rangokodo OR-4.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas 2 proverboj pri kaporalo (kaj 3 pri generalo) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

„ Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo. ” 
„ Bona kaporalo revas esti generalo. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-24 .