NATO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NATO
North Atlantic Treaty Organization
emblemo
flago
milita alianco • interregistara organizaĵointernacia organizaĵo • plurlanda milita koalicio
Komenco 4-a de aprilo 1949 vd
Geografia situo 50° 52′ 47″ N, 4° 25′ 33″ O (mapo)50.8797954045044.4257673741676Koordinatoj: 50° 52′ 47″ N, 4° 25′ 33″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
NATO (Bruselo)
NATO (Bruselo)
DEC
NATO
NATO
Map
NATO
Moto Animus in consulendo liber
Fondinto(j) Paul-Henri SpaakLester B. Pearson • Gustav Rasmussen • Robert SchumanBjarni BenediktssonCarlo Sforza • Joseph Bech • Dirk Stikker • Halvard Lange • José Caeiro da Mata • Ernest BevinDean Acheson vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Jens StoltenbergAnders Fogh RasmussenJaap de Hoop Scheffer • Alessandro Minuto-Rizzo • George Robertson, Baron Robertson of Port Ellen • Javier Solana • Sergio Balanzino • Willy Claes • Sergio Balanzino • Manfred Wörner • Peter Carington, 6th Baron Carrington • Joseph Luns • Manlio Brosio • Dirk Stikker • Paul-Henri Spaak • Hastings Ismay, 1st Baron Ismay vd
Membro de European Air Transport Command vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Filioj NATO Response Force • NATO-Ukraine Council • Q123168752 vd
Posedatoj Static War Headquarters Castlegate • Central Europe Pipeline System • DTCN L4 • Link 1 • West Star • NATO Headquarters • NORTHAG War Headquarters Cannerberg • Proto vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la flago de NATO
La membro-ŝtatoj de NATO
NATO-kunveno 2002
Novi Sad sub la bombado fare de NATO, 1999 Serbio kaj Montenegro.

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (angle North Atlantic Treaty Organisation - NATO; france Organisation du traité de l'Atlantique nord - OTAN) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribitan en Vaŝingtono la 4-an de aprilo 1949.

La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas:

Citaĵo
 La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51a de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono. 

Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timita soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis tuj post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

La organizo konstituas sistemon de kolektiva defendo per kiu ties membroŝtatoj interkonsentas por reciproka defendo reage al atako fare de iu ajn ekstera partio. La sidejoj de NATO estas en Bruselo, Belgio, nome unu el la 31 membro-ŝtatoj tra Nordameriko kaj Eŭropo, el kiuj la plej nova, Finnlando, aliĝis en aprilo de 2023. Aldonaj 21 landoj partoprenas en la programo de NATO nome Partnereco por Paco, kaj 15 aliaj landoj partoprenas en instituciaj dialogaj programoj. La kombinita militista spezo de la membroj de NATO konstituas ĉirkaŭ 70% el la tutmonda totalo.[1] La spezo por defendo de membroj supozeble estas ĉirkaŭ 2% el Malneta enlanda produkto.[2]

NATO estis malmulte pli ol politika asocio ĝis la Korea Milito movigis la ŝtatojn membrojn de la organizo, kaj oni konstruis integritan militan strukturon sub la regado de du usonaj supremaj komandantoj. La transiro de la Malvarma Milito kondukis al rivaleco kun landoj de la Varsovia Pakto, kiu formiĝis en 1955. Kiel memdefendo kontraŭ la milita strukturo de NATO. Aperis ankaŭ duboj pri la forto de la rilatoj inter la eŭropaj ŝtatoj kaj Usono, kaj duboj pri la fidindeco de la defendo fare de NATO kontraŭ eventuala soveta invado — duboj kiuj kondukis al disvolvigo de Franca sendependa nuklearmila strukturo kaj al retiriĝo de Francio el la milita strukturo de NATO en 1966 dum 40 jaroj.

Nun la ĉefa funkcio de NATO estas milita kunlaborado inter membroŝtatoj. Post la malvarma milito kaj Atencoj de la 11-a de septembro 2001, NATO plifortigis funkcion de kontraŭterorisma kunlaborado inter membroŝtatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malvarma Milito.

En 1949, dum la postmilito de la Dua Mondmilito, en Okcidento oni rigardis priokupe la ekspansiisman politikon fare de Sovetunio. Evidentiĝis, ke la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj ne povos esti kapabla per si sola pluteni la stabilecon de la kapitalisma mondo, ĉar la proponoj de Usono en la Konsilio pri Sekureco estis malakceptitaj per la nombraj sovetuniaj vetooj. La formado de komunistaj registaroj en Centra kaj Orienta Eŭropo helpitaj de la sovetunia influo supozeble pliigis la premon en Okcidenta Eŭropo. Inter 1947 kaj 1949, serio de okazintaĵoj, pligravigitaj per la ĵusa foriro de usonaj kaj kanadaj trupoj kiuj ankoraŭ estis restintaj en Eŭropo ekde la fino de la Dua Mondmilito, markis la plej altan punkton en la tensio kiu estis okazanta. Kelkaj el tiuj okazaĵoj estis konsiderataj minaco kontraŭ la suvereneco de Norvegio, Grekio, Turkio kaj Ĉeĥoslovakio, inter aliaj, el kiuj la komunisma renverso en Prago de februaro 1948 estis interpretita de la okcidentismaj politikistoj kiel rekta atako al la eŭropaj interesoj. Krome, la Blokado de Berlino, inter junio 1948 kaj majo 1949, malbonigis la situacion por la koncernaj landoj.[3]

Subskribo de la Traktato de Vaŝingtono fare de la usona prezidanto, Harry Truman, la 4an de aprilo 1949.

Tiukadre la 17-an de marto 1948 Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu kreis la Okcident-Eŭropan Union kaj estis antaŭanto al la akordo de NATO. La 4-an de aprilo 1949 tiuj ĉi landoj kaj Danio, Islando, Italio, Kanado, Norvegio, Portugalio kaj Usono ekkonsistigis NATOn. La negocado temis pri la kreado de milit-alianco kun teoria bazo sur la artikolo 51a de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj rezultis en la subskribo de la nomita Traktato de Vaŝingtono, per kiu oni establis la bazojn por la kreado de la Organizaĵo de la Traktato de Nordatlantiko.

Unu de la malfacilaĵoj aperintaj dum la negocadoj rilatis kun la integrigo de Usono en la organizaĵo. La okcidenteŭropaj landoj, malfortegigitaj post la milito, estis interesataj en alianco kun Usono por sekurigi efektivajn ekonomihelpajn kaj defendajn kapablojn, sed en Usono ne same oni sentis tiun deziron. Tamen, la renverso de Prago kaj la blokado de Berlino pliigis la priokupon flanke de la eŭropaj registaroj, ĉefe de Francio, por la kreado de militalianco kun Usono, parte pro la ebloj ke okcidenteŭropaj komunistaj partioj povu eniri en parlamentoj kaj eĉ atingi registarajn posiciojhn, kiel en Francio, Italio kaj Grekio. Krome kaj sekrete, en Unuiĝinta Reĝlando oni subskribis interkonsenton, nome Pentagon Paper, per kiu oni establis skizon pri kiel estu militalianco ĉe Nordatlantiko (precize inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono trans Nordatlantikon, el kio derivos la finfina nomo.

La lasta atentinda elemento en la procezo de integrigo de Usono en la planita organiza strukturo rilatis al la neceso eviti la malfacilon establitan de la malpermeso fare de la Usona Konstitucio alianciĝi milite en tempo de paco. La senatano Arthur Vandenberg promociis la voĉdonadon en la Usona Senato de la Rezolucio 239a, kies aprobo la 11an de junio 1948 permesis la aligon de Usono al la ekde tiam nomita Atlantika Alianco. Pro peto de la Usona Senato, oni deklaris en la traktato por konstituado de la nova alianco (artikolo 5a) ke la aprobotaj decidoj okaze de agredo kontraŭ iu membroŝtato estu rezulto de la libera elekto kaj aprobo fare de ĉiu koncerna lando. La Usona Senato tiumaniere montris sian tendencon pluteni la liberan decidpovon flanke de la Usona Kongreso por militaj aferoj.

Malvarma Milito[redakti | redakti fonton]

Membroj de la Pakto de Varsovio (en ruĝa koloro), kaj de la NATO (en blua koloro).

Teorie, la alianco estis planita kiel garantio de sekureco de la ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo antaŭ Sovetunico kaj ties aliancanoj. Kiel taŭgis en la kunteksto de la Malvarma Milito, la trupoj de la NATO agadis nur kiel konvinka forto kaj ne entreprenis malfermajn atakajn militagadojn en la eŭropa scenejo, dum politikaj kaj diplomatiaj demarŝoj ja estis funkciantaj. Post la konstituado de la NATO, novaj landoj estis aligitaj al la alianco. En 1952, aliĝis la du unuaj: nome Grekio (post la Greka Enlanda Milito inter komunistoj kaj kontraŭkomunistoj, apogitaj de Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono, kiu finis per la venko de tiuj laste menciitaj) kaj Turkio (kiu ne volis resti izola antaŭ sia dejarcenta malamiko Grekio en alianco), kiu estis la unua aliĝinta lando kun limo sude kun Sovetunio (norde en plej nordo ankaŭ Norvegio limis kun Sovetunio).

En 1954, Sovetunio proponis sian aligon al la NATO, cele al la pluteno de la paco en Eŭropo,[4] sed la aliancanoj malakceptis la proponon. Tio, kun la aligo de la Federacia Respubliko Germanio al la organizaĵo la 9an de majo 1955 —priskribita kiel «decidiga momento en la historio de nia kontinento»[5] fare de la ministro de Eksteraj Aferoj de Norvegio, Halvard Lange— havis kiel tuja konsekvenco la kreadon de la Pakto de Varsovio, subskribita la 14an de majo 1955 fare de Sovetunio kaj ties aliancanoj. Tiu pakto estis konsiderata kiel formala reago al la NATO, kio evidentigis la opozicion inter la du kontraŭaj partioj en la Malvarma Milito.

Konferenco de NATO en Parizo en majo 1955.

Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj tiel kuniĝis per la Varsovia Pakto en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis konstante kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito, kiu etendis siajn konfliktajn areojn ekster Eŭropo, sed karakterizite per nearmita kontraŭstaro en Eŭropo kaj foje armita konfliktaro ekster Eŭropo. Al la aligoj en 1952 al NATO de Grekio kaj Turkio kaj de Federacia Respubliko Germanio en 1955 sumiĝos pli poste tiu de Hispanio en 1982 (poste ratifita per polemika referendumo de 1986, en kiu la socialistoj ŝanĝis de sinteno kontraŭ NATO al por NATO estante jam en la registaro).

La decido de Charles de Gaulle forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, ĉar francoj malkonsentis pri la hegemonia rolo kiun Usono havis en la militalianco favore al Britio kaj por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons. Per memorando sendita al la usona prezidento Eisenhower kaj al la brita ĉefminiastro Macmillan la 17an de septembro 1958, De Gaulle argumentis favore de la kreado de triparta estraro, kiu metus Francion en egaleco rilate al Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, defendante ankaŭ la etendon de la NATO al la geografiaj areoj interesaj por Francio, kiel Alĝerio, kie Francio estis klopodanta kontraŭstari la sendependigajn fortojn kaj bezonis kaj dezirias la helpon de la NATO.

De Gaulle konsideris la ricevitajn reagojn kiel nekontentigaj, kaj tial li decidis konstrui sendependan defendosistemon por sia lando. La 11-an de marto 1959, Francio retiris sian floton en la Mediteraneo for de la komando de la NATO; tri monatojn poste, en junio 1959, De Gaulle malpermesis la eniron de atomarmiloj en francan teritorion. Tio okazigis, ke Usono transigis ducent aviadilojn al Francio kaj redonis la kontrolon, inter 1950 kaj 1967, de la dek plej grandaj aerbazoj kiuj estis funkciantaj en Francio. La lasta bazo redonita estis tiu de Toul-Rosières, bazo de la 26a Alo de Rekognosko, kiu estis translokita al la Aerbazo Ramstein, en Okcidenta Germanio. Dume, Francio estis iniciatinta sian propran atomarmilan programon, nome Force de frappe (Frapforto). Ĝi testis sian unuan atomarmilon, nome Gerboise Bleue, la 13-an de februaro 1960 en la dezerto Saharo.

Protesta manifestacio kontraŭ la atomarmiloj en Germanio en 1981.

Kvankam Francio montris solidarecon rilate al la cetero de la NATO dum la krizo de la misiloj en Kubo en 1962, De Gaulle pluigis sian intencon konstitui sendependan defendosistemon retirante de la komando la francan floton el Atlantiko kaj el la Manika Markolo. En 1966, la Francaj Armitaj Fortoj estis retiritaj de la integrita komando de la NATO, kaj oni ordonis, ke ĉiuj nefrancaj trupoj forlasu la francan teritorion. Ĉio tio estis kio rezultis en la fakto, ke la 16an de oktobro 1967 oni translokis la sidejon de la Suprema Alta Stabanaro de la Aliancaj Potencoj en Eŭropo (SHAPE) de Rocquencourt, proksime de Parizo, al Casteau, norde de Mons, en Belgio. Francio pluis en la alianco kaj plue plutenis sian helpon al la defendo de Eŭropo antaŭ ebla soveta atako per siaj trupoj kantonmentigitaj en Okcidenta Germanio.

En la 30-a de majo 1982, la registaro de Hispanio subskribis la Traktaton de Vaŝingtono, igante sin la membro deksesa de la Atlantika Alianco. Tamen, post la ĝenerala balotado de 1982 oni suspendis la hispanan integradon en la organizaĵon, kaj en la 12-a de marto 1986 okazis tre disputita referendumo pri la restigo de Hispanio en la NATO, kiu, per 52,54 % de voĉdonoj, rezultis favora al restigo en la aliancon sed teorie sen partopreni en ties integrita milita strukturo.[6]

Disfalo de la Orienta Bloko[redakti | redakti fonton]

Usona F-15 de la aerbazo de Aviano en Italio dum la aeratako fare de la NATO kontraŭ Jugoslavio de 1999.

La fino de la malvarma milito en 1991 (post la falo de la Berlina Muro en 1989 kaj la Revolucioj de 1989), la Dissolvo de Sovetunio en 1991 kaj la malfondo de la Varsovia Traktato (la "naturaj" malamikoj de la atlantika alianco) ekis la demando pri la necesa estonteco de la alianco laŭ la kutimaj kriterioj de internaciaj rilatoj: ĝi endus malaperi pro manko de kontraŭulo, sed ĝi sukcesis certigi sian daŭrigeblon danke al la forto de la ligado inter siaj membroj, kaj al la supozita timo ĉe la plimulto de eŭropanoj certigi sian sekurecon sen helpo de Usono, konvertita en universala ĝendarmo, proponante iniciati novajn misiojn, foje ekster Eŭropo aŭ eĉ en Orientan Eŭropon, etendante la iaman esprimitan defendintencon de Okcidenta kaj Centra Eŭropo al integrigo de novaj membroj el iama orienteŭropa soveta bloko, tiam regataj de prookcidentaj registaroj[7][8][9].

Per la Germana Reunuiĝo je la 3-a de oktobro 1990 la teritorioj de eksa GDR kaj de Berlino aliĝis al NATO. Post la malvarma milito, Varsovia Pakto estis dissolvigita kaj ebleco de grandskala milito estis ankaŭ malkreskigita. Tamen inter 1990-aj jaroj kaj 2000-aj jaroj la organizaĵo decidis intervenon en Jugoslavion por haltigi militon en Bosnio, kaj kondukis sian unuajn militajn intervenojn en Bosnio kaj Hercegovino el 1992 al 1995.

En 1995 la Alianco fine decidis komenci la aliĝan procezon de centreŭropaj landoj praktike, komencante per plenumo de detala esploro de la kondiĉoj kaj proceduroj por estonta membreco, malfermo de duflankaj diskutoj en 1996 kun la kandidataj landoj kaj longaj intertraktadoj kun Rusio. La solvo finfine adoptita en 1997 konsistis en, unuflanke, privilegian interkonsenton kun Rusio, en la formo de la Fonda Akto inter NATO kaj Rusio[10], kaj, aliflanke, akcepti en decembro 1997 la petojn por aliĝo de Pollando, Hungario kaj Ĉeĥio.

Poste Federacia Respubliko Jugoslavio subpremadis la sendependigajn klopodojn de albana loĝantaro, kiu estas majoritata en la serba teritorio Kosovo, kaj denuncitaj militkrimoj (fakte okazis ambaŭflanke), rezultis en la fakto, ke en 1999 NATO komencis bombadon en 1999, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon teorie kontraŭ serbaj militfortoj sed praktike ankaŭ kontraŭ civilaj celoj ekde la 24-a de marto 1999.

En 1996, kun rajtigo fare de la Congreso de los Diputados, Hispanio negocadis sian eniron en la nova stabanara strukturo de la NATO, aspirante al la «plena partopreno» en la integrita milita strukturo (kontraŭ la rezulto de la iama referendumo de 1986), tiam en periodo de reformo. Hispanio finfinigos sian aligon al la integrita milita strukturo la 1-an de januaro 1999.[6]

Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando, iamaj membroj de la Pakto de Varsovio, aliĝis al la Atlantika Alianco la 12an de marto 1999.[11]

Post 11-S[redakti | redakti fonton]

Emblemo de ISAF (Afganio) kun paŝtoa skribaĵo: کمک او همکاری (Komak ŭa Hamkāri), en Esperanto: „helpo kaj kunlaboro“.

En 2001, post la Atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj kontraŭ regimo de Talibano en Afganio, NATO kreis Internacian Sekurecan Asistan Taĉmenton por Afgana milito apoge al la invado fare de Usono.[12] La 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du landoj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis malferman mision tute ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto. La esprimita celo de la ISAF estis helpi la novan instalitan afganan registaron havigi efektivan sekurecon en la tuta lando kaj disvolvigi proprajn sekurecfortojn. Ĝi estis deplojita por havigi sekurecon ĉirkaŭ Kabulo, kaj poste la agado de la ISAF ekspansiiĝis por kovri la tutlandan teritorion, dum iliaj trupoj partoprenis en la lukto kontraŭ la insurekciantoj (sekvantoj de la antaŭaj reĝimoj kaj registaroj) kaj samtempe klopodis helpi la rekonstruadon de la lando.[13]

En Irako, la NATO limiĝis al trejnado de la novkreitaj irakaj sekurecfortoj. La malakceptoj de nombraj eŭropaj landoj kontraŭ eniro de la NATO en la iraka konflikto, estritaj de Germanio, malkonvinkis la aliancon enkotiĝi en milito iniciatita unuflanke fare de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando.

Ekskomunismaj landoj kiel Hungario kaj Ĉeĥio, Pollando, estis aliĝinta al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-a/22-a de novembro 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: nome Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Al Albanio kaj Makedonio oni diris, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devas provizore atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj komencis la procezon. La 29-a de marto 2004 la sep ŝtatoj kandidatiĝintaj en 2002 aliĝis al NATO: nome Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.[14]

En februaro 2005, Gerhard Schröder proponis krej komisionon por reformi la NATO-n antaŭ la kreskanta gravo de la Eŭropa Unio. La tiama germana kanceliero konsideras necesa restrukturigi la Atlantikan Aliancon, pro tio ke la strategiaj defioj estis ekster la defenda medio kaj ne postulis unuarange militan respondon, «estis miskomprenoj, malkonsentoj, malfidoj kaj ĝis tensioj», indikis la kanceliero, kiel montriĝis post la invado al Irako de 2003 kiu montris la eblajn profundojn kaj de la malkonsentoj kaj de la mankoj en la preparoj de la NATO por reagi al tiaj malfaciloj.

Kuntrejnado de trupoj ĉe Kargha en Kabulo, 16a de januaro 2018. NATO implikiĝis en Afganio apoge al la usonaj klopodoj.

En septembro 2006, la NATO iniciatis la Operacon Meduzo en la sudo de Afganio, cele al nuligo de la rifuĝejoj de la talibanoj en la distriktoj Panĝvaj kaj Ĵari, en Kandaharo, kie la insurekciantoj montris fortan rezisto. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la operaco mortis ĉirkaŭ kvin cent talibanoj.[15]

En 2008, la NATO petis al Kolombio trupojn de la armeo kaj kontraŭminajn kaj kontraŭdrogajn spertulojn por partopreni en la laboro farita en la afgana mondoregiono sub estreco de la Armeo de Hispanio, pro ilia montrita sperto en tiuj aferoj, pli grava ol tiu de la cetero de landoj.[16] La 20-an de februaro 2009 estis aprobita la partopreno de inter 120 kaj 150 membroj de la kolombia armeo en la ISAF sub hispana estreco.[17] La partopreno de Kolombio estis tute partikulara okazo ĉar ĝi ne apartenas al la geografio de Nordatlantiko kaj samtempe ĉar ĝi ne estas lando membro de la NATO.

Kroatio kaj Albanio estis akceptitaj la 4-an de aprilo 2009.[18]

La tiama franca prezidanto Nicolas Sarkozy reintegris Francion en la integrita komando koincide kun la Pintokunveno de la 60a datreveno de la Alianco de la 3a kaj 4a de aprilo 2009, okazinta inter Strasburgo kaj Kehl, ĉe la franc-germana landlimo.

La 31an de decembro 2014 la Atlantika Alianco finigis la mision de la ISAF. Ekde 2015 la NATo plenumis en Afganio la mision Kuraĝa Apogo, per pli limigita partopreno de militistoj, por trejni, konsili kaj helpi la afganajn trupojn.[19]

Montenegro estis akceptita la 5-an de junio 2017. Ĝi estis la dudeknaŭa membro de la Alianco.[20]

Siaflanke, Nord-Makedonio ekformis parton de la Alianco ekde la 27a de marto 2020.[21] Ĝis tiam, la nura malhelpo por ke la lando membriĝu estis la supero de la problemiga polemiko derivita de la nomo de la respubliko, postulita kiel Makedonio, kio rezultis en tio ke jam en 2008 Grekio. delonge NATO-membro, blokigis la inviton al la slava lando ĝis oni rezignu pri tiu nomo, reklamita de Grekio kiel helena heredo kaj nomo de aktuala grekia regiono.[22] Tiel, en junio 2018, ambaŭ landoj subskribis provizoran interkonsenton per kiu la iama Respubliko Jugoslava de Makedonio nomiĝus Nord-Makedonio, kio estis ratifita de la parlamentoj de ambaŭ landoj en januaro 2019, kio malfermis la vojon por sekvi kun la procezo de aliĝo al la alianco,[23] kio kulminos unu jaron poste.

Pro la Rusia invado en Ukrainion, Svedio kaj Finnlando oficiale petis membriĝon la 18-an de majo 2022. Finnlando estis akceptita la 4-an de aprilo 2023 kaj Svedio la 7-an de marto 2024.

Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Membroj de NATO.
Rilatoj de NATO kun eŭropaj landoj
  •  Eŭropaj NATO-membroj
  •  Protokolo de aliĝo al NATO subskribita
  •  Agadplano por Aliĝo
  •  Partnero de Plifortigita Oportuno
  •  Individua Partnereca Agadplano
  •  Porpaca Partnereco
  • Ĝeneralaj sekretarioj de NATO[redakti | redakti fonton]

    Jens Stoltenberg, Ĝenerala sekretario de NATO ekde 2014.
    • Lord Ismay (1952 - 1957)
    • Paul-Henri Spaak (1957 - 1961)
    • Dirk Stikker (1961 - 1964)
    • Manlio Brosio (1964 - 1971)
    • Joseph Luns (1971 - 1984)
    • Peter Carington (1984 - 1988)
    • Manfred Wörner (1988 - 12-an de aŭgusto 1994)
    • Sergio Balanzino (13-an de aŭgusto 1994 - 17-an de oktobro 1994)
    • Willy Claes (18-an de oktobro 1994 - 1995)
    • Javier Solana (1995 - 1999)
    • George Robertson (1999 - 16-an de decembro 2003)
    • Alessandro Minuto Rizzo (17-an de decembro 2003 - 31-an de decembro 2003)
    • Jaap de Hoop Scheffer (2004 - 2009)
    • Anders Fogh Rasmussen (2009 - 30-an de septembro, 2014)
    • Jens Stoltenberg (1-an de oktobro 2014 - )

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. The SIPRI Military Expenditure Database. Milexdata.sipri.org. Alirita 22a de aŭgusto 2010.
    2. Erlanger, Steven, "Europe Begins to Rethink Cuts to Military Spending", nytimes.com, 26a de marto 2014. Kontrolita 3a de aprilo 2014.
    3. Isby, David C. & Charles Kamps Jr., Armies of NATO's Central Front, Jane's Publishing Company Ltd 1985, p. 13.
    4. Fast facts Canadian Broadcasting Corporation. Arkivita tie en 25a de februaro 2004.
    5. BBC: On This Day «West Germany accepted into Nato.»[rompita ligilo] bbc.co.uk.
    6. 6,0 6,1 «España en la OTAN». Arkivigite je 2021-11-13 per la retarkivo Wayback Machine Ministerio de Asuntos Exteriores, Unión Europea y Cooperación (Hispanio). 21a de decembro 2017. Alirita la 13an de novembro 2021.
    7. Jenny Raflik (2011). François Mitterrand et l'OTAN (france).
    8. La rencontre entre M. Mitterrand et M. Bush en Floride. L'avenir de l'OTAN sera défini lors d'un sommet en 1990 (Renkontiĝo inter Mitterand kaj George H. Bush en Florido por difino de la estonteco de NATO en 1990) (france). Alirita 9/02/2017..
    9. Déclaration sur une Alliance de l'Atlantique Nord rénovée (Deklaro pri renoviga alianco de norda atlantiko «Londona pintkunveno de 1990») (france) (1990). Aktuala paĝo (france).
    10. Acte Fondateur sur les Relations, la Coopération et la Sécurité Mutuelles entre l'OTAN et la Fédération de Russie signé à Paris, France[rompita ligilo] (arkivo) nato.int, 1997
    11. El Pacto de Varsovia entra en la OTAN El País, Xavier Vidal-Folch, 12an de marto 1999. Alirita la 13an de novembro 2021.
    12. «Operación Libertad Duradera». El Mundo. Alirita la 13an de novembro 2021.
    13. «ISAF's mission in Afghanistan (2001-2014) (Archived)». NATO (en angla). 1a de septembro 2015. Alirita la 13an de novembro 2021.
    14. «La OTAN culmina la mayor ampliación de su historia». El País. 29-a de marto 2004. Alirita la 13an de novembro 2021.
    15. El responsable de la OTAN en Afganistán informa de que la ofensiva en el sur "ha terminado con éxito" La Vanguardia 17-a de septembro 2006.
    16. Colombia reforzará a España en Afganistán Ricardo Martínez de Rituerto kaj Miguel González El País 7-a de aŭgusto 2008
    17. Envío de tropas a Afganistán: Ejército colombiano agradece respaldo de OTAN Arkivigite je 2021-11-13 per la retarkivo Wayback Machine elEconomista.es 20a de februaro 2009.
    18. La OTAN se expande hacia los Balcanes con la incorporación de Croacia y Albania El Mundo, 1a de aprilo 2009.
    19. La OTAN pone fin a 13 años de misión de combate en Afganistán RTVE 28a de decembro 2014.
    20. Montenegro formaliza en Washington su ingreso en la OTAN Agencia EFE 5a de junio 2017.
    21. Macedonia del Norte ya es oficialmente el 30º miembro de la OTAN, 27a de marto 2020, Alirita la 28a de marto 2020, Europa Press.
    22. Nato Macedonia veto stokes tension de Oana Lungescu, BBC News, 2a de aprilo 2008, alirita en 12a de majo 2008.
    23. Sánchez-Vallejo, María Antonia Grecia y Macedonia firman un acuerdo histórico que cierra 27 años de conflicto 17a de junio 2018, alirita la 8an de julio 2018 El País issn = 1134-6582
    24. Francio estas membro de NATO, kiu retiriĝis de la milita komando en 1966 kaj repartoprenis al tiu milita komando en 2008. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militagado.
    25. Prie ĉe orf.at; interesas tiukuntekste la longegaj interparoladoj prilandnomoj kun Greklando.

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]