Diskuto:NATO

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu Nord-Atlantika Traktat-Organizo vere estas la mallongigo de NATO? --Chuck SMITH

Aliloke en Vikipedio, oni skribis "Nordaltanta." (vidu ekzemple Ĉeĥio- elstara artikolo!!) Laŭ mia scio, la traktato neniel temas pri defendo de la malsudaj partoj de la urbo Atlanto en la ŝtato Georgio. -- Tiele parolis KriZe

La flago de NATO estas emblemo uzebla nekomerce (vidu ekzemple en:file:Flag of NATO.svg, "non-commercial use is permitted under the terms specified at http://www.nato.int/services/hints.html"), sed ne ekzistas en la vikimedia komunejo. Se oni volas uzi ĝin en iu vikipedio de certa lingvo, do necesas alŝuti ĝin al tiu vikipedio (prefere sub licenco "emblemo" ol "justa uzo", ĉar laŭ mia kompreno per "justa uzo" la uzo estas limigita al nur unu artikolo, la emblemo tamen povus utili al uzo pri multaj internaciaj armeaj misioj, pri militoj de la lastaj 60 jaroj en kiu partoprenis NATO-unuoj ktp.). Iu pli malnova vikipediisto bonvolu alŝuti ĝin, plej bone sub la nomo "Flago-de-NATO.svg" kiel la aliaj flago-dosieroj kun esperantlingva nomo (en kategorio "Flagoj de internaciaj organizaĵoj")... mi mem estas tro nova en vikipedio por rajti tion fari.

Ivica 18:36, 3. Jul 2009 (UTC)

NATO estas Organizo pri la Nord-Atlantika Traktato, ne Traktat-Organizo pri Nord-Atlantiko, ĉu ne? Do, devus esti ONAT aŭ, por paŭsi la anglan mallongigon NATO, Nord-Atlantika-Traktata Organizo (sed estas iom peza). --Gpl (diskuto) 12:20, 8 mar. 2022 (UTC)[Respondi]